Приветствуем вас на

Esperanto-plus!

Урок 6

leciono 6

 

 

 


 

уроки 

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12

Грамматика     Текст     Упражнения 

Новые слова к уроку 6

 

Слушать текст

Gimnastiko estas nia amiko

Andreo estas sportisto. Viktoro kaj Jelena petas Andreon rakonti, kiel li okupiĝas pri sporto kaj trejnadas sian korpon. Andreo plezure konsentas.

− Mi ne estas profesia sportisto, mi gimnastikas por mia sano. Matene mi vestas mian sportan veston kaj kuras. Dum kurado trejniĝas muskoloj de miaj piedoj kaj kruroj. Poste mi faras gimnastikajn ekzercojn, dank’al kiuj trejniĝas miaj manoj, fingroj, brakoj kaj ŝultroj. Ankaǔ muskoloj de ventro kaj brusto. Foj-foje mi naĝas en baseno, dum naĝado bone trejniĝas ĉiuj muskoloj, precipe tiuj de ŝultroj kaj dorso kaj bone fleksiĝas vertebro. Mi fermas la okulojn kaj saltas en akvon per la kapo suben.

Vintre mi ŝatas skii en neĝa arbaro. Mi vestas ĉapeton sur mian kapon, tiel ke ĝi kovru miajn harojn kaj orelojn. Kiam oni sportas, aktive funkcias koro kaj pulmoj, kaj necesas spiri per nazo. Necesas ankaǔ bone kovri la kolon per skarpo. Dum vintraj kuroj en arbaro estas freŝa aero kaj frosto “pikas” la vangojn! Kaj somere mi ŝatas bicikli. Veturi per biciklo en parkoj kaj arbaro estas tre utila ripozo. 

 “Do, gimnastiko estas mia amiko!” − La buŝo de Andreo etendiĝas en agrabla amika rideto, post liaj lipoj brilas vico de blankaj dentoj.


эсперанто-русский  и   русско-эсперантский словарики

 

 

 

 

 

aktiva активный

akvo вода

arbaro лес

arbo дерево

atendi ждать

baldaǔ вскоре

baseno бассейн

biciklo велосипед

brako рука

brili блестеть

brusto грудь

buŝo рот

ĉapo шапка

dankal благодаря

dento зуб

dorso спина

ekzerco упражнение

etendi протянуть

fermi закрыть

fingro зуб

flekci гнуть

fojo раз

frosto мороз

funkcii функционировать

haro волос

horloĝo часы

jen вот

kapo голова

kolo шея

konsenti согласиться

koro сердце

kovri покрыть

kruro нога

kuri бежать

levi поднять

lipo губа

mateno утро

muskolo мускул

naĝi плыть

nazo нос

necesa необходимый

okulo глаз

okupi занять

orelo ухо

piedo нога, ступня

piki колоть

pulmoj легкие

ridi смеяться

rideto улыбка

ripozo отдых

salti прыгать

skarpo шарф

skioj лыжи

somero лето

spiri дышать

ŝultro плечо

trejni тренировать

utila полезный

vango щека

varma теплый

ventro живот