|
|
|
|||||
Грамматика Текст Упражнения |
Новые слова к уроку 5 |
||||||
Слушать текстFamilioInstruisto: − Saluton, geamikoj. Temo de hodiaǔa leciono estas familio. − Viktoro, diru al ni, kio estas familio? − Familio estas patro, patrino kaj mi. − Dankon, Viktoro. Kiu volas aldoni? Bonvolu, Lena. − Familio estas patro, patrino kaj la gefiloj – fratoj kaj fratinoj. − Tre bone. Do, patro, patrino, filoj, filinoj. Ĉu ekzistas ankoraǔ anoj de familio? Bonvolu, Andreo. − Certe ekzistas. Ili estas patroj kaj patrinoj de niaj gepatroj. − Vi pravas. Patro de via patro aǔ patrino estas por vi avo. Kaj vi, Andreo, por via avo kaj avino estas nepo. Vi Jelena, estas nepino por viaj geavoj. − Sinjoro instruisto, - demandas Viktoro, - kiel nomiĝas en Esperanto frato de mia patro? − Frato de via patro estas por vi onklo. Kaj vi por via onklo estas nevo. − Mia onklo Sergeo havas filon Olegon, - diris Elena. − Kio li estas por mi? − Filo de via onklo estas por vi kuzo, kaj vi por Olego estas kuzino. − Estas interese, - daǔrigas Lena, - kio estas por mia patro patrino de mia patrino? − Dekomence ni diru, ke via patro por via patrino estas edzo, kaj ŝi por li – edzino. Patrino de edzino por edzo estas bopatrino. Patro de edzino por edzo estas bopatro, kaj edzo de filino por via avo estas bofilo. − Homoj, ligitaj inter si per familiaj rilatoj: gepatroj, gefiloj, fratoj, gefratoj, gekuzoj, gebopatroj, geedzoj... nomiĝas parencoj. Tamen, sufiĉas por hodiaǔ. Hejme bonvolu ripeti ĉiujn novajn vortojn. Ĝis la revido!
эсперанто-русский и русско-эсперантский словарики
|
|
||||||