Приветствуем вас на

Esperanto-plus!

Урок 8

leciono 8

 

 

 

 


уроки 

 1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12

Грамматика     Текст     Упражнения 

Новые слова к уроку 8

 

Слушать текст

Bonan apetiton!

 − Karaj Elena kaj Andreo, mi invitas vin al la tablo, - diras Viktoro.

− Dankon, Viktoro. Ĉu vi mem kuiras manĝaĵojn?

Jes, certe. Hodiaǔ ni manĝos salaton, poste varman pladon, fruktojn kaj dolĉaĵojn.

Bonvolu rakonti, kio estas tio?

Tio estas salato, por kuiri ĝin mi prenis du ruĝajn tomatojn, du verdajn kukumojn, cepon, oleon kaj salon. Mi tranĉis legomojn je maldikaj rondaj pecoj, intermiksis en oleo kaj salis. Bonvolu gustumi. Ne forgesu preni panon.

Viktoro parolas kaj samtempe metas sur la manĝotablon telerojn, forkojn, kulerojn, tranĉilojn, glasojn, panon kaj botelon de ruĝa vino. Ĉiuj   apetite manĝas.

Por la varma plado mi kuiris viandon kun fungoj. Viktoro malfermas botelon, plenigas la glasojn kaj proponas toston:

Je via sano! Vivu Esperanto kaj ĝiaj noblaj celoj!

Estas tre bona vino, - rimarkis Elena.

Viktoro starigas sur la tablon grandan teleron kun viando kaj terpomoj.

Rakontu, kiel vi kuiras tiun bongustaĵon?

Mi tranĉas viandon, porkaĵon aǔ bovaĵon je longaj pecetoj. Varmigas oleon en la kaldrono, metas la viandon. Ĝi kiuriĝas proksimume tridek minutojn. Poste mi preparas fungojn, tranĉas ilin kaj aldonas al la viando kaj kuiras ankoraǔ dum tridek minutoj. Paralele mi fritas tranĉitajn terpomojn en oleo.

Kun granda apetito la geamikoj manĝas kaj babilas pri diversaj temoj.

Jen estas fruktoj – pomoj, piroj, apelsenoj, vinberoj...  Kaj bombonoj kun ĉokolado. Ĉu vi ŝatas trinki teon aǔ kafon?

Dankon, Viktoro, ni estas jam sataj, sed taso da teo kun fruktoj kaj dolĉaĵoj – kio povas esti pli bona!

Kiam Viktoro adiaǔas la amikojn, Andreo demandas:

Estas interese, kie vi prenis fungojn por via plado?

Mi mem kolektis en arbaro. Mi tre ŝatas kolekti fungojn en arbaro.

Kaj mi tre ŝatas naturon kaj arbaron, - diras Elena.

Do, ni veturu al naturo! – kune diras la knaboj.

 


эсперанто-русский  и   русско-эсперантский словарики

 

 

 

 

adiaǔ прощай, адъю

aldoni добавить

apelseno апельсин

apetito аппетит

babili болтать

bero ягода

bombono конфета

botelo бутылка

bovaĵo говядина

bovo бык

celo цель

cepo лук

ĉokolado шоколад

dika толстый

diversa различный

do же, вот

dolĉa сладкий

forgesi забыть

forko вилка

friti жарить

fromaĝo сыр

frukto фрукт

fungo гриб

glaso стакан

gustumi пробовать

kafo кофе

kaldrono котел

kapti поймать

kaserolo кострюля

kosti стоить

kukumo огурец

kulero ложка

legomo овощ

malsata голодный

meti класть

miksi смешать

muso мышь

nobla благородный

oleo масло

pano хлеб

peco кусочек, кусок

piro груша

plado блюдо(еда)

plena полный

plenigi наполнить

pomo яблоко

porkaĵo свинина

porko свинья

prepari приготовить

proksimume приблизительно

propono предложение

ronda круглый

salato салат

salo соль

samtempe одновременно

sata сытый

taso чашка

telero тарелка

teo чай

terpomo картофель

tomato помидор

tosto тост

tranĉi резать

tranĉilo нож

venko победа

verda зеленый

viando мясо

vinbero виноград

vino вино