Слушать текст
Loĝejo de Viktoro
Andreo kaj
Elena renkontiĝas je la sepa horo vespere apud la domo de Viktoro, ĉar
hodiaǔ li invitis la geamikojn al sia hejmo gaste.
−
Strato Turgeneva, 27, - diras Andreo, - lia loĝejo havas numeron 32. La
geamikoj eniras en la domon kaj poste en la lifton. Post kelkaj sekundoj
ili staras apud la pordo kun numero 32. Andreo premas la butonon de
elektra sonorilo. La pordo malfermiĝas kaj Viktoro afable invitas:
−
Bonvolu eniri kaj senvestiĝi. Dekomence mi montros al vi nian loĝejon.
Ĝi havas tri ĉambrojn. Tio ĉi estas granda ĉambro aǔ halo. En ĝi staras
divano, tablo, seĝoj kaj foteloj. Ĉi tie nia familio kolektiĝas vespere
por spekti televidilon, ripozi aǔ akcepti gastojn. Dekste estas
dormoĉambro de miaj gepatroj. Tie staras litoj kaj vestoŝranko.
Maldekstre estas mia ĉambro. Ĉi tie staras mia lito, skribotablo,
komputilo, muzika centro, ŝranketoj kaj librobretoj. Fenestro de mia
ĉambro estas direktita orienten, tial mi povas vidi kiel leviĝas la
suno. Ni ankaǔ havas necesejon kaj banĉambron. Ni kuiras kaj manĝas en
la kuirejo. Vi povas vidi kuirfornon, fridujon, diversajn ŝrankojn kaj
manĝotablon. Nia loĝejo ankaǔ havas grandan balkonon. Ĉiuj muroj estas
kovritaj per tapetoj kaj vi povas vidi ankaǔ bildojn kaj portretojn.
Sur la planko estas tapiŝoj. Sur la plafono – elektraj lampoj kaj
lustroj. Nia loĝejo tre plaĉas al ni.
−
Tre bone, Viktoro, dankon pro la ekskurso. Via loĝejo estas tre
simpatia.
−
Ne dankinde, ĉar mi invitas vin al la tablo. Mi tre ŝatas kuiri kaj mi
regalos vin per vespermanĝo!
|