Приветствуем вас на

Esperanto-plus!

Урок 4

leciono 4

 

 


уроки 

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12

Грамматика     Текст     Упражнения

Новые слова к уроку 4

Слушать текст

Letero

Lena sidas ĉe la skribotablo en sia ĉambro. Antaŭ ŝi kuŝas folio de blanka papero kaj krajono. Sonoras telefono. Estas Andreo.

Kion vi faras, Lena? Mi kun Viktoro volas sporti. Venu al ni! Estas freŝa aero kaj bona vetero hodiaŭ.

Ne, dankon, karuloj. Mi ne povas veni al vi. Mi skribas leterojn al eksterlando.

Al kiu lando vi skribas?

Mi skribas al esperantistoj el Brazilo, Japanio kaj Francio. Mi prenis iliajn adresojn el la revuo «Komencanto».

Bone, sukcesojn al vi!

Lena komencas skribi leteron:

*

 «Mi estas Elena Kuznecova. Mi havas 19 jarojn.  Mi estas komencanta esperantisto. Mi loĝas en Rusio en urbo Jekaterinburg. Mi studas en universitato kaj planas esti ĵurnalisto. Mi ŝatas bonan muzikon, naturon, vojaĝojn kaj legi librojn. Mia urbo estas tre bela, vi povas vidi ĝin sur la bildkarto, kiun mi kunmetas.

Kiu estas vi? Kio vin interesas? Mi volas scii pri vivo en via lando kaj via urbo. Mi volonte korespondos kun vi en Esperanto.

amike kaj bondezire Elena Kuznecova»

*

Lena skribis similajn tekstojn al diversaj homoj en 20 adresojn, enmetis leterojn kaj bildkartojn en kovertojn, skribis adresojn sur la kovertoj. Poste ŝi iris en la poŝtejon kaj sendis la leterojn. Ah, estas bona afero atendi respondojn!

 


эсперанто-русский  и   русско-эсперантский словарики

 

 

adreso адрес

aero воздух

atendi ждать

bildkarto открытка

blanka белый

ĉe у, при

danki благодарить

domo дом

dormi спать

ekster вне, снаружи

eksterlando заграница

etaĝo этаж

fingro палец

folio лист

freŝa свежий

kara дорогой

karulo дорогой (о чел.)

komencanto начинающий

komenci начать

korespondi переписываться

koverto конверт

kuri бежать

kuŝi лежать

legi читать

letero письмо

libro книга

linio линия, строчка

loĝi жить, проживать

manĝi есть

memoro память

meti класть

multe много

naturo природа

ondo волна

papero бумага

plani планировать

poŝto почта

revuo журнал

ruĝa красный

ŝati нравиться

scii знать

semajno неделя

sendi послать

simila похожий

sonori звенеть

sukceso успех

tablo стол

traduko перевод

urbo город

vetero погода

vivo жизнь

volonte охотно