|
|
|
|||||
Грамматика Текст Упражнения |
Новые слова к уроку 3 |
||||||
Как работать с текстами
Слушать текст (Слушать тексты доступно только в платной версии) La mistera lingvo En la universitata koridoro staras tri junaj homoj – Andreo, Viktoro kaj Elena. Ili gaje parolas. Ili estas studentoj. Viktoro estas fizikisto. Andreo lernas en geografia fakultato. Elena volas esti ĵurnalisto. Elena estas bela kaj svelta. Andreo estas alta. Li estas sportisto. Viktoro estas gaja kaj sprita. Andreo kaj Viktoro estas bonaj amikoj. Elena plaĉas al Andreo kaj al Viktoro. − Kio estas nova en la mondo? – demandas Andreo. − Estas interesa afero – nova mistera lingvo, - diras Elena. − Kio ĝi estas? – demandas Viktoro. − Ĝi estas internacia lingvo Esperanto! Ĉu vi scias, kio ĝi estas? − Ne, ni ne scias, bonvolu rakonti pri ĝi, – diras la knaboj kun granda intereso. − Esperanto estas internacia lingvo, facila, bela kaj riĉa. Ĉu vi volas esti konataj kun Esperanto? − Jes, al mi plaĉas novaj, interesaj kaj nekonataj aferoj, – respondas Viktoro. “Kaj al mi plaĉas Elena” – pensas Andreo. − Do, hodiaŭ vespere en la granda lekcia ĉambro! − Jes! – diras la knaboj.
уроки 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Перейти на главную: Эсперанто - это целый мир
|
|
||||||