Filmoj en esperanto el la tuta mondo http://filmoj.net

 


 

Mi volas korespondi...

(faru vian anoncon)

 

 

<<< al la ĉefa paĝo

на главную >>> "Эсперанто это целый мир"

 

 

 

Koresponda Servo Universala

 

la plej freŝaj  270-200  <<< 200-101 >>> 100-001  la plej fruaj

 

Lando

Nomo Familinomo (aĝo)

[s-ro / s-ino]

Teksto de la anonco

ret@dreso

foto

klaku por grandigi

Ĉeĥio

Max Kasparu

Mi estas 60-jara komencanta esperantisto, tial mi lernas la lingvon nur 9 monatojn. Mi deziras komunikiĝi por progresi en la lingvo. Mi vivas en malgranda vilaĝo en Ĉeĥa Respubliko. Mi estas psikiatro, konstanta diakono kaj verkisto. Se vin interesas mia anonco, skribu al mi. Mi estus tre feliĉa kaj mi respondos vian mesaĝon. Plu - www.norbertinum.cz  

max.esparanto#gmail.com

Hungario

Ferenc Hegedĵs

Mi estas 61-jara infankuracisto en malgranda urbo. Mia edzino estas mia asistantino. Mi havas du filojn.(24./30). Hobioj: fremdaj lingvoj (germana, angla, itala). Mi ne estas vojaĝema.

fifty#mailbox.hu

Dem.Resp. Kongo

Honoré Sebuhoro

Mi estas 35-jara kongano loĝanta en orienta regiono Kivu, precize en nia distrikto Ruthsuru en kvartalo Remera, kie mi havas esperanto-klubon, “Verda Stelano-Klubo, kiu enhavas 20 kursanojn . Mi estas prezidanto kaj instruisto. Mi deziras korespondi kun iuj ajn pri diversaj temoj, min interesas naturo, promenadoj, legaĵoj de E-libroj.

honsebn#yahoo.fr

Dem.Resp. Kongo

Jean Bosco Malanda

Mi estas 39-jara diplomita pedagogo. Nun mi laboras kadre de lukto kontraŭ AiDoSo en internacia organizo. Mi lernis Esperanton antaŭ pluraj jaroj, mi estas individua membro de UEA kaj pluraj aliaj E-movadoj. Mi ĉefe agadas kiel katolika esperantisto, kies landa reprezentanto de mi estas en Kongo. jbmalandal#yahoo.fr

Dem. Resp. Mi pretas korespondi pri iu ajn temo. Mi garantias respondi regule. Mi loĝas en Kinŝaso.

Ukrainio

Anatolo Ĉigilij

Mi havas 48 jarojn (esperantisto estas ekde 1982) kaj volas korespondi kun tuta mondo pri diversaj temoj.

anji#ukrpost.ua

Dem.Resp. Kongo

Pascaline Kizodisa

Mi estas katolika fratulino, mi loĝas en Matadio la ĉefurbo de la provinco de Bas-Kongo. Mi lernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj kaj nur mi volas korespondi tutmonde por profundigi mian e-scion.

p_kizodisa#@yahoo.fr

Rusio

Dmitri Bobilev

Mi estas 22-jara komencanta esperantisto. Mi studas en akademio  kaj planas esti ĵurnalisto. Mi ŝatas bonan muzikon, literaturon. Mi estas  bardo. Miaj ĉefaj interesoj estas amikeco kun homoj el tuta la mondo. Mi volas koni pri iliaj landoj, kutimoj k.s. Mi volas scii pri vivo en via lando kaj via urbo. Por mi grave scii, ke Esperanto - vivanta lingvo. Mi preferas paper-poŝton.

agressor1987#mail.ru

Sud-Afriko

Emile Malanda

Mi estas 41-jara kongolandano loĝanta en Sud-Afriko. Mi estas lekciisto pri psikologio kaj esploristo pri sociaj sciencoj. Miaj interesoj estas: esplorado, turismo, legado, sportoj, interraciaj rilatoj, vojaĝoj, instruado, lingvoj, vivo de infanoj, gejunuloj kaj kreskuloj. Mi estas iniciatinto de E-klubo kaj NRO. Mi ŝatus kunlabori pri diversaj temoj. Mi kun surlokaj esperantistoj starigis en Sud-Afriko Agentejon pri Turismo "TurAfrik" por helpi interesiĝantojn pri Afriko.

emimalanda#gmail.com

Germanio

 

Azoko Reĝina

Mi loĝas en Germanio, mi volus korespondi kun esperantistoj el la tuta mondo, mi estas 38-jara komercistino. Mi ŝatas vojaĝi tra la mondo, mi atendas viajn respondojn por la kreskiĝo de nia bela lingvo!

regxina#gmail.com

Burundo

Jafari Harerimana

Saluton al ĉiuj! Mi havas 22 jarojn kaj baldaŭ finos miajn bazgradajn lernadojn, kaj se ĉio iros glate mi iros al Universitato. Mi eklernis Esperanton en 2007 kaj nun ĝin instruas. Mi deziras korespondi kun personoj el diversaj kontinentoj. Mia lando estas bela, kaj se vi deziras ĝin malkovri detale, ne hezitu lasi mesaĝon en mia retkesto. Mi estas la staranta knabo sur la foto.

harjafari#yahoo.fr

Burundo

Justin Ntakirutimana

Mi estas 23-jara lernanto en mezgrada lernejo en mia naskiĝurbo. Mi lernis Esperanton antaŭ 5 jaroj kaj nun ĝin instruas al miaj samklasanoj kaj samvilaĝanoj. Mi deziras korespondi kun homoj el diversaj landoj. Se vi deziras koni mian landon kaj se ankaŭ vi pretas konigi vian landon al mi, ne hezitu skribi al mi!

ntakjustin#yahoo.fr

Rusio

Nastja, Anja, Anj a, Nastja, Ira, Olesya  knabinoj el Siberio(11-13jj)

 

Saluton! Saluton! Saluton! Ni estas knabinoj el Rusio. Ni estas: Nastja, Anja, Anja, Nastja, Ira kaj Olesja. Ni loĝas en malgranda vilaĝo en Siberio. Ni lernas Esperanton. Ni estas komencantoj. Ni tre deziras korespondi tutmonde. Aĝo ne gravas. Ni estos tre feliĉaj se vi respondos al ni. Kore, viaj knabinoj el Siberio atendas senpacience leterojn de vi !

kras-vorschool#mail.ru

Hungario

Maria kaj Zoltan

Zoltan laboras kiel oficisto/agronomo, ekonomiisto. Li nun eklernis E-n. Maria, edzino de Zoltan, laboras en hospitalo kiel anestezistino kaj en hejma flegado kiel diplomita flegistino. Nin tre interesas kulturo, muziko, arto, veturado per biciklo, rajdado, piedirado, turizmo, reciproka gastigado. Ni estas georganizantoj de MLM. Ni atendas leterojn de similaj- de malsimilaj personoj. Estu interesaj, gajaj, kunlaborantaj! Skribu - kaj ni respondos. Gastigadu reciproke!

zopka-zoltanszopka#gmail.com;  mtilimpas#teleline.hu

Rusio

Aleksej Mjasnikov

Mi estas 47-jara pneŭmatisto laŭ profesio. Interesoj: kolektado de kokardoj, vojaĝoj, biciklo,Esperanto. Mi deziras korespondi kun samideanoj pri landoj, naturo, vojaĝoj, E-to, historio, bicikloj.

miasnikov.aleks#yandex.ru

Francio

Filipo Bony

Mi estas 60 jara komencanta esperantisto kaj mi deziras komuniki por progresi en tiu lingvo. Mi vivas en malgranda urbo en Normandio. Mi estas edzo kaj havas du grandajn infanojn. Mi estas fisikinstruisto. Mi amas vojaĝi bicikle kun mia edzino. Se vin interesas mia anonco,   skirbu al mi. Mi estus tre feliĉa kaj mi respondos vian mesaĝon.

philo.bony#yahoo.fr

Rusio

Vlad Gilmatdinov

Mia nomo estas Vlad. Mi estas 50 jara. Mi laboras kiel inĝeniro. Mi lernis  Esperanton en la jaroj 1977-1978. Mi volas mi volas korespondi tutmonde. Skribu al mi.

vladgil#mail.ru

Hispanio

Juan Antonio Sanchez

Mi estas 37-jara esperantisto el Madrido, Hispanio, mi volus interamikiĝi kun aliaj esperantistoj el diversaj aĝoj precipe kun virinoj el Rusio kaj Orienta Eŭropo, sed ankaŭ el la tuta mondo, mi ankaŭ volus korespondi leterpoŝte, mia adreso estas Juan Antonio Sanchez C/Hacienda de Pavones 220 2ºB 28030 Madrido Hispanio.

antoniotobarra#yahoo.es

Brazilo

 

Roberto Márcio Fernandes Magalhães

Mi estas 51-jara komencanta esperantisto. Mi gratulas ĉiujn esperantistojn en la mondo okaze de la 2010-a  jaro kaj deziras travivi ĝin kun vero, espero, korinklino kaj feliĉo! Skribu al mi!

robertomfm08#gmail.com

Rusio

 

Ivan

Saluton, kara! Mi estas Ivan, 22 jaroj, studento-programisto. Mi adoras petveturi, fajroturnadi, verki, pentri, promenadi tra la urboj, ekscii interesaĵojn pri aliaj landoj! Se vi volas scii pli multe pri mia lando, interŝanĝi sperton aŭ fotojn, aŭ nur babili - mi ĝojos interskribi!

zor667#gmail.com

Germanio

Henryk

Mi volus korespondi kaj komerci kun esperantistojn el Eŭropo kaj ne nur Europo.Ĉu vi volus viziti min? Ĉu Vi havas demandojn? Skribu al mi. Aĝo ne gravas. Amike, Henriko.

henryk48#yahoo.de

Ekvadoro

Fernando Pinto

Mi estas 31 jara. Mi loĝas en Quito Ekvadoro.  Mi laboras en natura medicino. Mi uzas andinajn herbojn por trakti malsanojn. Mi kuracas finajn malsanojn (kancero, tumoro) per herboj. Mi estas taoisto kaj vegetariano. Mi parolas la anglan kaj portugalan lingvojn. Miaj interesoj estas: religio, filozofio, historio, politiko, nutrado, vegetarismo kaj scienco. Mi estas interesata korespondi kun esperantistoj de la tuta mondo. Skribu al mi ĉiuj!

vfpinto#yahoo.com

Brazilo

Evandro Avellar

Mi loĝas en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, mi estas 34-jara. Mi nuntempe estas estro de Taguatinga Esperanto-Klubo. http://www.taguatek.org.br). Mi studis matematikon en universitato, kaj diplomiĝis kiel specialisto en kriptografio. Mi ŝatas legi fakajn librojn, aŭskulti muzikojn kaj konatiĝi kun novaj amikoj. Mi deziras korespondi kun aliaj esperantistoj por interŝanĝi spertojn pri kluboj kaj kursoj de Esperanto.

evandro.avellar#uea.org

Brazilo

Evandro Veloso Gomes

Saluton, mi nomiĝas Evandro. Mi havas 28 jarojn. Mi laboras kun komputiloj kaj mi estas amatoro pianisto.

gnome_gtk2000#yahoo.com.br

Portugalio

Jose Mendes

Mi estas Jose, 44-a jaraĝa. Tre plaĉas al mi, spekti kinon, legi. Mi deziras korespondi kun esperantistoj de la tuta mondo en tre facila Esperanto.

jmendes65#live.com.pt

Rusio

Jura Dinnikov

Mi estas 16-jara knabo, mi volas korespondi tutmonde.

morodeer#gmail.com

Rusio

Tatjana Kaminina

Mi estas 56-jara, mi lernis Esperanton en la jaroj 1977-1978 kaj dum lastaj dudek jaroj nek parolis nek skribis esperante. Mi volas ekmemori tiun ci lingvon. Mi estas instruistino pri angla kaj germana lingvoj en universitato. Mi volas korespondi kun homoj el diversaj landoj.

tatkam1#mail.ru

Pollando

Piotr Strugarek

Mi estas polo (nun 43-aĝa). Mi iom parolas kaj skribas Esperante, kaj tre volonte interkonatiĝos kun aliaj esperantistoj el tuta mondo. Mi ankaux tre volonte korespondi per paperleteroj. Mi interesiĝas pri aliaj landoj, mi ŝatas ekkoni historioj aliaj homoj.

Mia adreso: ul. Podgorna 18, 62-095 Mur. Goslina.

popusie#op.pl

Rusio

 

Irina Mironova

Mia nomo estas Irina, mi havas 38 jarojn. Nuntempe mi loĝas en Svedio. Mi tre ŝatas korespondi kun miaj amikoj - novaj kaj malnovaj. Skribu al mi kaj mi certe respondos! Miaj interesoj - libroj, muziko, brodado kaj kroĉado, TV kaj vojaĝoj.

esmirira#gmail.com

Rusio

Anĵelika Kolcova

Mi estas 20-jara studentino de filologia fakultato. Int: sporto, tutmonda historio, juro, muziko, literaturo, poezio. En la mondo vivas pli ol 6.000.000.000 da homoj, ĉiuj ni estas diversaj - iuj bonguste kuiras, aliaj saltas kun paraŝuto, iuj verkas poemojn, komponas, ĝuas arton kaj vojaĝojn - ni ĉiuj havas belan ŝancon interŝanĝi spertojn kaj impresojn! Skribu al mi - mi nepre respondos.

klemashulya#mail.ru

Rusio

Feoĥar Aleksov

Mi estas 25-jara viro, mi studas Esperanton dum ses-sep monatoj kaj mi volus scipovi ĝin pli bone per korespondo kun aliaj esperantistoj. Ankaŭ mi ŝatas komunikiĝi kun homoj el fremdaj landoj, kiuj havas interesojn kiel mi. Interalie, miaj interesaj: naciaj dancoj (speciale kaŭkazaj), komputilaj ludoj, fremdaj lingvoj kaj multaj aliaj. Mi havas edzinon kaj unujaran filon. Se iu skribos al mi do mi nepre respondos.

aleksov#mail.ru

Ukrainio

Oksana Martinenko

Mi estas 46-jara instruistino pri kemio en mezlernejo. Mi loĝas en Kievo - ĉefurbo de Ukrainio. Dum libera tempo mi ŝatas promeni en la urbo, vojaĝi, okupiĝi pri man-art-laboroj. Mi volas trovi korespondamikojn tra la tuta mondo.

oksamartynenko#yandex.ru

Rusio

Natalia Lebedeva

Mi estas sicia pedagogo ĉe la Centro de socia helpo por familioj kaj infanoj. Mi havas 46 jarojn. Miaj interesoj sciencfikcio, psikologio, dancoj, sporto, kulturo, vojaĝoj ktp. Min interesas, kiel homoj vivas en aliaj lokoj, pri kio okupiĝas, pri kio revas… Estas agrable ĝoji al sukcesoj de la aliaj.

lanata#mail.ru

Hungario

Zsoka Rado

Mi estas 32 jara. Mi ŝatas vojaĝi, aŭskulti muzikon, legi, ekskursi kaj viziti kinejon. Mi komencis nuntempe lerni Esperanton kaj mi deziras korespondi kun personoj el la tuto mondo.

radozso#citromail.hu

Rusio

Elena Jakovleva

Mi serĉas novajn koresponad-amikojn el aliaj urboj de Rusio kaj el aliaj landoj. Mi havas 38 jarojn. Mia papero-poŝta adreso: Elena Jakovleva, Partizanskaja 51-1-196, 163059 Arhangelsk, Rusio

jakel00#yandex.ru

Svislando

Carole Bouvier

Saluton al ĉiuj...! Mi estas 54-jara esperantistino el Svisio. Svisio aspektas kiel tre riĉa lando, ege konata pri siaj bankoj.., sed eĉ en la Ĝenevaj stratoj estas videbla malriĉaj uloj... Ĉu eblas ke en tiu epoko eksitas kelkaj aferoj, kiu ne estas vendeblaj?  Mi ŝatus korespondi kun personoj kiu ŝatas traduki je la rusa en la francan aŭ esperantan lingvojn. Mia kromnomo estas Amikaro, kaj mi deziras al ĉiuj: Pacon, Forton kaj Ĝojon!

bokaro5#gmail.com

Rusio

 

Maksim Balabantsev

Nuntempe mi loĝas en Samara. Mi havas 29 jarojn. Mi parolas kaj komprenas la anglan, la ĝermanan, la hispanan, la italan, la polan (parte), la svedan (parte) kaj Esperanton. Mi estas membro de Esperanto-klubo kaj volus bonigi miajn sciojn de tiuj lingvoj.

balabantsev#yandex.ru

 

Brazilo

Sergio G. Barbosa

Mi estas 54-jara viro, komencanto. Interesoj: ŝako, bildkartoj, MPB (Brazila Popola Muziko), ĵazo. Mi volas korespondi kun la tuta mondo. Poŝta adreso: Sergio G. Barbosa, Caixa Postal 323, 20010-970 - Rio de Janeiro – Brazilo

ssbarbo#pop.com.br

 

Ĉilio

Everth Provoste

Mi nomiĝas Everth Provoste, mi estas 23-jara knabo. Mi loĝas ĉe Sudameriko kaj volus koni geamikojn el ĉie. Mi ŝatas ĵazon, sudamerikan folkloron, hip-hopan muzikon, politikon, literaturon... Ankaŭ mi volas lerni aliajn lingvojn! Mi atendas vian e-poŝton. Ĝis! Fartu bonege!

ejpprovoste#gmail.com 

Rusio

Georgij Korotkov

Mi estas 57-jara komencanta esperantisto, fakulo pri gardaj sistemoj. Miaj interesoj estas diversaj – gitaro, Esperanto, parapsikologio, kunikloj. Mi volas trovi amikojn en diversaj landoj. Skribu – mi respondos al ĉiuj!

forpost52#yandex.ru

Rusio

Svetlana Gasanova

Mi estas 40-jara komencanta esperantistino. Mi tre volas korespondi kun amikoj el la tuta mondo. Dum libera tempo mi ŝatas okupiĝi pri manartaj laboroj, al mi tre plaĉas fari bildojn el diversaj eroj. Kaj vidi ridetojn de amikoj! En la vivo estas tiom multe da interesa, nekonata kaj dume ne ekvidita!!!

cvet-ch#mail.ru

Brazilo

Leonardo Fernandes

Mi estas esperantisto el Maringá/PR, 21-jara! Mi ŝatas paroli pri ĉio kaj mi amas lingvojn! Brakumojn!

leoxis#gmail.com

 

 

Kazaĥstano

Tatiana Kolesnikova

Mia nomo estas Tatiana. Mi havas 55 jarojn kaj mi loĝas en Pavlodar - Urbo en Kazaĥstano. Mi laboras kiel kontrolistino en la kablo-uzino. Miaj hobioj estas poezio, kuiri, labori en ĝardeno. Mi ŝatas tre bone hejmajn bestojn (mi havas katidon kaj fiŝojn). Mia filino Julia komencis lerni Esperanton nur antaŭ 1 monato kaj jam instruas min vespere post mia laboro. Mi pensas, ke Esparanto estas tre interesa lingvo. Mi volas korespondi kun geamikoj el aliaj landoj de la sama aĝo. Mi plezure respondos al vi!

romashkaotk#mail.ru

 

Kazaĥstano

Julia Kolesnikova

Mi volas korespondi kun aliaj esperantistoj de la tuta mondo. Mi estas studentino en Pavlodara Ŝtata Universitato de fako de la Angla Filologio. Mi ankaŭ laboras en muzika grupo kiel kantistino. Miaj hobioj estas muziko, dancoj, Interreto, lerni fremdajn lingvojn. Skribu al mi kaj mi respondos al vi kun plezuro!

Daniella-Dance#yandex.ru

 

Hungario

Zsuzsa Tóth

Mi estas 48-jara hungara bibliotekistino. Mi loĝas en Debreceno. Mi antaŭnelonge komencis lerni la lingvon Esperanto. Min interesas la kulturo, la filozofio, la historio, kaj vivo de aliaj popoloj. Mi ŝatas legi, promeni en arbaro. Mi desiras korespondi kun esperantistoj en la tuto mondo.

tothzsuzsa2008#yahoo.com

Usono

Race Capet

Mi nomiĝas Race Capet. Mi estas 22-jara instruisto por historio kaj fremdaj lingvoj en Alaskao. Mi skribas poemojn ktp kaj serĉas amikojn kiuj havas intereson je esperanta literaturo kaj tradukado. Mi ŝatas ankaŭ politikon, religion, filozofion, kaj korespondi kun aliaj landoj. Foje mi komponas muzikon.

racecapet#gmail.com

Argentino

Max Elbo

Mia nomo sonas preskaŭ kiel makzelo. Mi estas 20-jara. Mi ne ŝatas dormi. Mi ŝatas sidi kafeje kaj desegni. Mi ŝatas vojaĝi, sed ne alveni. Mi loĝas Bonaere, gasteje. Mi nek estas el Bonaero, nek el Argentino. Mia koramikino estas el Japanio. Mi naskiĝis Ĉilie, tamen ankoraŭ ne scias el kie mi estas.

waximagination#gmail.com

Rusio

 

Nastja Golovkina

Saluton, Esperantistoj!!! Mi estas Nastja! Mi estas 22 jara! Mi ŝatas vojaĝi.., foti.., spekti filmojn.., legi. Mi deziras korespondi kun amikoj de diversaj landoj kaj de diversaj aĝoj. Se vi deziras korespondi, vojaĝi - skribu!!! Amike, Nastja!

sejbl#mail.ru

Svedio

Kjell Randehed

Mi estas 61-jara sveda esperantisto. Krom esperanto miaj ŝatokupoj estas ĵurnalisiko kaj mi skribas en diversaj ĵurnaloj de tempo al tempo. Mi ankaŭ interisiĝas pri PM kaj kulturo. Mi loĝas en urbeto Klippan en suda Svedio kaj ĉi tie loĝas nur 3 geesperantistoj. Mi ne ofte partoprenas en diversaj e-kongresoj kaj nun serĉas esperantogeamikojn.

hedrande#yahoo.se

Rusio

 

 

Sergeo Korolo

Mi estas dudek du jara studento. Mi loĝas en malgranda rusa urbo Ĉerepovetso. Mia interesojn estas: postcrossing, muziko, gitaro, vargano, kato.

kotosergey#gmail.com

Slovakio

Katarina Noskova

Mia nomo estas Katarina, por esperantistoj kutime Katjo. Mi estas 22-jara, mi finis Bc.-studadon de lingvoj (germana, slovaka). Mi ŝategas lingvosciencon, komputilojn, Esperantajn renkontiĝojn, testudojn (mi havas unu), misteroj, legi librojn, vojaĝi ktp. Mi ŝatus korespondi kun homoj de tuta mondo, plaĉas al mi ankaŭ ideo samtempe lerni gepatran lingvon de la korespondanto.

k.noskova#wp.pl

Hispanio

Jose-Pedro Llinares

Mi loĝas ĉe Barcelono (Hispanio). Mi estas 55-jara pensiula viro kaj amas kaj ŝatas  la internacian lingvon. Esperanto estas belega idealo de interkompreniĝo, interkomunikado kaj paco. Jen la temoj kiuj interesas min: Esperantologio, psikologio, psikoanalizo, ekonomio, gitaro, librobindado kaj landaj kutimoj. Mi esperas viajn respondojn. Dankon kore.

esperantojosep#yahoo.com

Brazilo

Felipe Queiroz

Mi estas fraŭlo, brazilano, naskiĝis en la jaro 1984 kaj ek-esperantistiĝis en la jaro 2002. Mi sufiĉe fervore agadas en la E-movado, tamen nun mi emas ankaŭ simple ĝui la lingvon kaj interŝanĝi spertojn... Mi interesas pri lingvoj, kulturoj, geografio, sociaj movadoj, bierumado, anedoktoj, ktp ktp.

felipequeiroz#uea.org

Ukrainio

Svetlana Guŝĉa

Mi loĝas en Okcidenta Ukrainio, en pitoreska urbo Lutsk, apud Lvovo. Mi estas 55-jara instruistino de fremdaj lingvoj kaj Esperanto estas mia hobio. Mi volus havi korespondamikojn eksterlande kaj interkomunikiĝi kun homoj el ĉiu ajn lando. Mia plej ŝatata tempopasigo estas legado de libroj, arto, naturo, vojaĝoj kaj renkontiĝoj kun interesaj homoj. Karaj samideanoj, mi atendas viajn leterojn. Bonvenon!

svetlana#fk.lutsk.ua

Usono

Brian Carpenter

Mi estas 27-jara, komencanto de esperanto,  mia skyp-nomo estas klanestrotalisman. Mi loĝas en Kalifornio. Mi invitas vin voki min!

klanestrotalisman#gmail.co

Ukrainio

Olga Skobeeva

Mi estas 46-jara esperantistino, mi laboras en turizmo kiel turista grupgvidanto, mi ŝatas naturon, vojaĝojn. Mi loĝas en antikva urbo Ĉernivci en Bukovina regiono. Kie estas pitoreskaj montaroj Karpaty, riveroj kun akvofaloj kaj antikvaj fortresoj.

esperanto.buk#mail.ru

Rusio

 

 

Natalia Miroŝniĉenko

Mi estas 57-jara pentristino, min interesas pentroarto, literaturo, muziko, filozofio, egiptologio ka. Mi uzi Esperanton por disvastigi miajn intelektajn kaj kreajn eblecojn. Skribu al mi ĉiuj!

miru-mir-77#mail.ru

Kroatio

Piero Kastullo

Mi estas 49-jara kroata esperantisto kaj mi volus korespondadi pri kulturo, historio, lingvoj kaj pri ĉiutagaj aferoj. Bonvolu skribi al mi.

pierokastullo#yahoo.it

Ĉinio

Yiqiao Deng

Mi havas 45 jarojn, iam estis intruistino, nun estas vojaĝa komercisto. Min interesas astronomio, naturo, literaturo ktp. Mi volas korespondi kun ĉiuj, ni helpos lerni Esperanton unu al la alia, ĉu bone?

534175370#qq.com

Usono

Kajo Panisto

Saluton, ĉiuj! Mi tre volas korespondi kun homoj el ĉiuj landoj... mi amas paroli pri teologio de la kristanismo kaj aliaj religioj, pri etiko, filozofio... lingvistiko, lingvoj, komputiloj... kaj multaj aliaj aĵoj. Mi tre interesiĝas pri la Esperanto-movado, pri literaturo kaj muziko (kaj en esperanto kaj en la angla). Mi aŭskultas kaj ludas muzikon; precipe pianon, gitaron kaj violonĉelo. Vere mi estas komencanto, sed mi daŭre lernas, legante kaj studante ĉiun tagon.

lacking.latin#gmail.com

NovKaledonio

Nathalie Gerard

Mi estas Nathalie kaj loĝas en NovKaledonio. Mi instruas la anglan lingvon en liceo. Mi ŝatas legi revuojn, romanojn, biografiojn kaj skulti ĉian muzikon. Mi ankaŭ ŝatas naĝi kaj fiŝkapti. Mi lernas Esperanton dum 3 monatoj kaj membras en NovKaledonia Esperanto-Asocio (esperanto.asocio.nk@gmail.com). Mi atendas viajn mesaĝojn.

nathaliegerard#mls.nc

Hungario

Éva Baloghné Fodor

Mi estas 54-jara hungarino. Mi laboras en oficejo, kaj mi instruas Esperanton por grupoj de plenkreskuloj, en vesperaj kursoj. Mi loĝas en vilagxo, proksime de la ĉefurbo Budapeŝto. Min interesas lingvoj - kompreneble precipe Esperanto, - muziko, kutimoj kaj ĉiutaga vivo de aliaj landanoj. Mi deziras korespondi kun simil-aĝuloj el la tuta mondo, poste eble fari reciprokan gast/ig/adon.

evabaloghne#freemail.hu

 

Italio

Marko Ĝovi

Mi povas kaj deziras gastigi esperantistojn el la tuta mondo. Mi vivas en urbeto apud Florenco, mia aĝo estas 43 jaroj. Mi amas vojaĝi de tempo al tempo kaj viziti novajn urbojn kaj lokojn ĉe miaj esperantaj amikoj. Mi ŝatas: historion, filozofion, religion, geografion, arĥitekturon, fremdajn lingvojn, ktp. Iu ajn povas skribi al mi! Aĝo kaj sekso, juna aŭ maljuna persono ne estas problemo por mi. Mi nur petas ke vi estu esperantisto kaj ĝoja persono.Skribu al mi baldaŭ !

giomar25#libero.it

Kongo

Dem. Resp.

Nelly Masemi Mbembi

Mi estas el Kongo, mi havas 30 jarojn.. Mi ŝatas naturprotektadon, kulturon, vojaĝi tra la mondo. Kiuj volas korespondi kun mi venu, ne dubu, ankaŭ por komercaj aferoj. Kontaktu min por multaj aferoj!

nelly_masemi#lyahoo.fr

Rusio

Ĉinĉenko Anatolij

Mi loĝas en urbo Krasnodar en suda parto de Rusio. Mia aĝo estas 63 jaroj. Mi estas instruisto pri sociaj sciencoj. Min interesas perspektivoj de disvolviĝo de Esperanto-movado.

anatol_49#lmail.ru

Brazilo

 

Roger Alves

Salutegon karaj samideanoj! Se vi volos, ni povos korespondi kaj amikumi. Mi ŝatas muzikon, arton, promeni kaj aliajn aferojn. Mi estas 42-jaraĝa, edziĝinta. Ĝis revido...

roger_belart#yahoo.com.br

Portugalio

 

Dália Camões

Mia nomo estas Dália ['dalja]. Mi estas 40-jara portugala instruistino. Mi estas 40-jaraĝa. Mi ŝatas kinon kaj mi ŝatas legi. Mi deziras korespondi kun esperantistoj de la tuta mondo.

daliacamoes@gmail.com

Hispanio

 Fernando Miguel Nandapu

Mi salutas vin el Zamoro (Hispanio). Mia nomo estas Fernando. Mi estas 50jara. Delonge mi estas esperantisto, tamen mi apenaŭ praktikis nian e-lingvon. Nune, denove mi rekomencis mian lernadon kaj ŝatus korespondi kun gesamideanoj tutmonde. Mi lernas memstare kaj mi estas en lernu.net.

nandapu#hotmail.com

Brazilo

 

Adilson Pinto

Mi estas 39-jara brazilano, mi deziras kontaki kun ĉiu, kiu volas amikiĝi kaj interŝanĝi informojn pri niaj landoj. Mi logxas en Porto Alegre (http://www.portoimagem.com/)en Gauĉa-lando, bonvolu skribi al mi!

nyhas#hotmail.com

Hispanio

 

David Ortiz García

Saluton! mi estas David. Mi havas 21 jarojn. Mi estas comenkanto. Mi studas elektro kaj laboras, mi estas intruisto de angla lingvo. Mi volas havas amikoj por skribi kaj praktiki la esperanto lingvo. gxis revido.

ve_to_tieso#hotmail.com

Finnlando

 

Raita Pyhala

69 jaroj. Se vin interesas la vivo en mia lando, kamparo, arbaroj, lagoj, fotado, literaturo, E-gazetoj kaj ĉefe paperaj leteroj en koverto, eble ni povos plaĉi unu al la alia. Esperanton mi skribas kaj parolas flue.

saliko#kase.fi

Hungario

Vilhelmo Tóth

Mi loĝis en Hungario, en vilaĝo kun mia gepatroj kaj familio de mia fratino juna. Mi naskiĝis en la jaro 1968 en urbo Csorna. Nun mi loĝas en la ĉefurbo, en Budapeŝto.Mia lerneja diplomo temas pri plastika formado de metaloj. Mi lernas la germanan lingvon kaj legas angle kaj esperante. La historio, lingvistiko, tekniko, natursciencoj, batalartoj (batalaj 'sportoj'), esplorado de cerbo, psikologio kaj religioj interesas min. Mi kutimas legi kaj spekti programon de televido pri ĉi tiuj temoj. Mi tre ŝatas muzikon.Mi kolektas kaktojn. Mi kolektetis poŝtmarkojn, malnovajn kaj eksterlandajn monerojn. Jen mia adreso, se vi volus korepondi kun mi: Hungario, HU-9144 Kóny, strato Jókai nr. 24

vilhelmot#freemail.hu

Kostariko

Mauricio Fernandez

Mi volas praktiki mian Esperanton kaj koni novajn amikojn. Mi ŝatas paroli pri preskaŭ ĉio. Mia aĝo estas 39 jaroj.

maufdezfdez#yahoo.com

Ĉeĥio

Roman Heĵman

Mi volas korespondi kun gesamideanoj tutmonde. Mi estas 37-jara.

roman.herman#centrum.cz

Ukrainio

 Elena Lymar

Saluton, karaj gesamideanoj! Mi estas 20-jara studentino pri tradukado (la angla, la franca). Mi adoras studi diversajn lingvojn. Mi ŝatas eklerni ion novan kaj interesan, legi, aŭskulti muzikon kaj precipe rigardi figuran glitkuradon. Mi atendas leterojn de gejunuloj kaj ĝoje respondos al ĉiuj.  

chrisantema56#mail.ru

Honkongo

Wélism' Di'

Mi estas nova ĉi-tie. Mi estas viro 26-jara kiu nomigxas Welism'. Nun mi loĝas en Honkongo. Mi dancadas, kantadas, Esperantadas, aktoradas, ktp. Kaj mi estas tre nova ankaŭ je la aferoj de voloj Dia. Do mi devu lernadi kore kaj ĝui la periodojn. Kaj vi povas viziti min ankaŭ  je http://www.ipernity.com/w.di kaj mian grupon dancan, kantan ktp kiu estas nova je http://www.ipernity.com/crazydreamcrew . Mi certigas mian identecon kiel danca, kanta, verka, esperanta, ktp. Ĉu vi?

welismdi#yahoo.com.hk

Hungario

Kocsárd Valér Arató

Mi estas Arató Kocsárd Valér (Arato Koĉárd Valér). La Arató estas familinomo, la Koĉard kaj la Valér estas baptonomoj. Mi estas 25 jara. Mi studas en la Debrecena Universitato en Hungario. Mi studas teorian kaj ĝeneralan lingvistikon, latinan lingvon kaj literaturon. La fremdaj lingvoj, la komunikado kaj la psikologio  tre interesas min.

dinamizmus#gmail.com

Francio

Stefano Verstaevel-Magnier

Mi estas 45-jara franca esperantisto kaj deziras korespondi kun aliaj geesperantistoj tutmonde. Mi ŝatas legi, promenadi, historion. Des pli, eble, vi estas belga aù angla esperantisto? Ni povus renkontiĝi!

tienano#hotmail.fr

Senegalio

Assane Faye

Mi estas 49-jara senegala esperantisto. Mi tutkore deziras amikiĝi kun personoj de ĉiuj  partoj de la mondo. Mi estas je via dispono por kulture kaj ĝenerale interŝanĝi kun ĉiuj!

damanemanu2000#yahoo.fr

Portugalio

Rosalina Xarepe

Mi estas Rosalina. Mi estas 46-jaraĝa portugala fraŭlino, kaj mi instruas la anglan lingvon. Tre plaĉas al mi vojaĝi, koni aliajn landojn kaj havi novajn amikojn. Bv/ skribi al mi en tre facila Esperanto.

rosalinaxarepe#gmail.com

Usono

Bruno Dantas

Mi estas 31-jara viro, kristano, kuracisto, scivolemulo. Mia patrujo estas Brazilo sed mi loĝas en Usono, kies civitano mi fariĝis antaŭnelonge. Plaĉas al mi kurado, pianludado, klasika muziko, internacia vojaĝado kaj subĉielaj okupoj (ekz. biciklado, montopromenado). Skribu al mi!

dantas#airpost.net

Brazilo

Eder Benedetti

Saluton karaj geesperantistoj el la tuta mondo, mi volegas korespondi kun vi ĉiuj! Mi nomiĝas Eder Benedetti, edziĝinto, 34 jaraĝa, mi loĝas en la urbo Ferraz de Vasconcelos apud grandega urbo San Paŭlo. Mi estas neprofesia desegnisto, mi interesiĝas pri desegnaĵoj, pentrarto, bildrakontoj, ktp. Vizitu mian paĝon en IPERNITY http://www.ipernity.com/home/51444?rev=31 ...Sed kio mi verege ŝatas estas koni homojn per Esperanto(ĉu ekzistas alia plibona rimedo por koni aliajn homojn?)! Mi estas tre bonhumora kaj bona aŭdantamiko. Mi atendas vian letereon!

ederbenedetti#yahoo.com.br

Brazilo

Antonio Carvalho

Mi estas 35-jara, loĝas en Amazonio, Brazilo. Interesas min lingvoj, sciencoj, naturo kaj religioj. Sed ni povos korespondi pri ĉio!

carvalhoo13#uol.com.br

Brazilo

João Gomes

Mi estas 59-jara brazilano. Mi loĝas en Fortalezo, ĉefurbo de ŝtato Cearao, Brazila Nordoriento. Mi ĉiam aktivas pri Esperanto Movado, kiel disdonoj de  faldfolioj ktp. Mi lernas novlatinajn lingvojn kaj mi ŝatas spiritismon kaj vegetaranismon... Mi volas korespondi tutmondde kun samideanoj!  

igom-#hotmail.com

Usono

Cathy Russell

Mia nomo estas Cathy kaj mi ŝatus korespondantojn de aliaj landoj.  Mi ŝatus praktiki Esperanton kaj lernus pri aliaj lokoj kaj kulturoj.  Mi estas komencanto de Esperanto (nur 3 monatoj), sed mi tre ŝatas ĝin!  Miaj aliaj interesoj estas vegetarismo, rajtoj de homoj kaj bestoj, legado (plejparte scienc-fikcio) kaj verkado (fikcio). Mi skribis en NANOWRIMO (National Novel Writing Month - Nacio Novelo Skribanta Monato) dufoje, ĉar tio estis tre amuze! Kio plu?  Mia aĝo estas preskaŭ 40 jarojn sed mi sentas min nur je 39 jaroj. Bonvolu skribi al mi, do ni povas lerni kaj fariĝi amikoj!

ganymeder@yahoo.com

Togolando

 

Jos Viwonu

Mi estas 24–jara esperantisto el Togolando, mi volus korespondi kun aliaj eksterlandanoj por kreskigo de tiu bela lingvo, kiun Zamenhof lasis por ni.

jxosviwonu#gmail.com

Hungario

 

Anita Sátori

Mi loĝas en Hungaro, en la urbo Cegled. Mi estas 30 jara. Mi laboras en la pensia oficejo, mi estas oficistino. Mi ankoraŭ ne parolas tre bone en Esperanto, mi nur nun lernas ĝin.

satorianita#citromail.hu

Ĉinio

 

Karilo

Mia nomo estas Liu Minghui, Karilo estas mia E-nomo. Mi havas 46 jarojn kaj loĝas en ĉefurbo Changchun de Jilin-provinco, Ĉinio. Antaŭe mi estis oficiro kaj nun estas komercisto.

karilo_cxinio#126.com

Germanio

Ronald Schindler

Mi havas 49 jarojn kaj mi laboras en ŝtata oficejo pri medioprotektado kaj dezirus korespondi similfake kun multaj homoj. Mi loĝas en Frankfurt (Oder) ĉe la pola landlimo.

RonaldSchindler#web.de

Ĉinio

 

Chielismo WANG Tianyi

Mi estas 50-jara profesia komercisto internacia per Esperanto. Por utiligi Esperanton senhezite aliĝu al komerca retgrupo ĉe Google, kiu favoras al nia Esperanto! "Komerco" estas retlisto ĉe Google: Groups.komerco#googlegroups.com  Por partopreni komerco+subscribe#googlegroups.com

Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/  Se vi havas ideon pri internacia komerco, skribu al mi. Dankon!

chielismo#yahoo.com.cn

Rusio

 

Jevgenij Belkin

Estus bone korespondi kun vi amikoj...

Mi estas 23-jara rusia esperantisto.

lars001#mail.ru

Meksiko

Denice Maldonado

Mi estas 37-jara kuracistino, mi loĝas en granda urbo Monterrey al nordoriento, mi tre ŝatas Esperanton kaj havi geamikoj, mi ŝatas fari artofaritaĵojn, mi havas du belegajn filinetojn kaj mi volas divastigi Esperanton, mia domo estas via hejmo, venu, kaj skribu al mi. Ĝis baldaŭ! Amike!

bluakvo#gmail.com

Bulgario

Vlado Vladov

Mi estas 29-jara Bulgara esperantisto kaj deziras korespondi tutmonde pri diversaj temoj.

vlado_1980#abv.bg

Bulgario

 

 

Stefani Ŝekerova

Mi estas 24 jara bulgara esperantistino kaj deziras korespondi tuteŭrope.

stefani_jt#abv.bg

Kazaĥio

 

Karim Ŝaripov

Mi estas 57-jara esperantisto el Kazahio. Espereble, en nia lando estas ankoraŭ esperantistoj. Mi respondos al tiuj, kiuj skribos al mi (al esperantistoj de aliaj landoj ankaŭ). Mi lernis Esperanton de 1979 jaro, multe koresponis.

karim_sharipov#mail.ru

Rusio

 

Jurij Kivajev

Mi estas 72-jara esperantisto, membro de Rusia Esperantista Unio. Mi invitas francajn filatelistojn interŝanĝi poŝtmarkojn. Mi kolektas nur neuzitajn p-ojn kun gluo surdorse kaj en kompletaj serioj. Mankoliston la? Yvert & Tellier mi sendos al ĉiu interesito. Kun estimo Jurij

Poŝta adreso: Rusio, 425018, Marij El, v. Kishier

jurijkivaev#yandex.ru

Burundo

Jérémie Jérémie

Saluton karaj, mi estas 25-a jara studento.  Mi loĝas en Bujumbura(la ĉefurbo de Burundo), kaj studas publikan sanon en ĉi urbo. Mi deziras korespondi kun amikoj de diversaj landoj kaj de diversaj aĝoj. Se vi deziras korespondanton, ne hezitu skribi al mi. Miaj interesoj estas spekti filmojn, legado kaj instrui Esperanton al miaj amikoj.

jerrybs21#yahoo.fr

Burundo

 

 

Harerimana Etienne

Mia nomo estas Etienne Harerimana.  Mi estas lernanto en mezgrada lernejo. Mi estas 17 jaraĝa, kaj ege &#349;atas Esperanton.  Mi deziras korespondi kun esperantistoj tra la mondo.  Mi atendas vian leteron en mia retkesto.

haretienne#yahoo.fr

Rusio

Vladimir OKC

Mi estas pensiulo naskiĝinta kaj loĝanta en Moskvo, Rusio. Mi memstare ellernis Esperanton antaŭ multaj jaroj kaj uzas ĝin ĉefe por tradukado kaj verkado de artikoloj pri vidindaĵoj kaj historio de Rusio. Kelkajn artikolojn pri la eminentaj reprezentantoj de Rusio mi aperigis en Vikipedio (eo.wikipedia.org). Mi esperantigis du grandajn librojn: amromanon 'Ojstro' far anglino Ethel Voynich (ojstro-voynich.narod.ru)kaj vojaĝan kronikon 'Unuetaĝa Usono' far rusianoj Ilja Ilf & Eŭgeno Petrov (vladimir-okc.narod.ru).

Mi preferus korespondi kun geolduloj por intershanĝi opiniojn pri ĉio kaj kun diversaĝaj aliuloj interesiĝantaj pri Rusio. Mi estas preta helpi al ĉiuj en lernado de nia bela lingvo Esperanto laŭ miaj kapabloj. Interesoj: verkado, tradukado, ŝakludo kaj ĉio bela!

bobaokc#inbox.ru

Ukrainio

Nikolaj Ĉernoivanov

Mi estas knabo kun multaj interesoj kaj aĝas 20 jarojn. Nuntempe mi lernas en Kievo en teatra universitato. Mi ŝatas lingvojn (kiel multaj esperantistoj), bongustan manĝaĵon, kvalitajn literaturon kaj filmojn. Antau kelke da jaroj mi tre entuziazmiĝis pri Stiveno Kingo, mi entute ŝatas fantastikon. Plie mi estas samseksemulo kaj plezure komunikiĝus kun samaj homoj, sed tio ne estas tiom grava. Mi tre ŝatas paperkorespondadon kaj bildkartinterŝanĝadon, sed ni ankora povas korespondi per retpoŝto.

collare.eo#gmail.com

 

la plej freŝaj  270-200  <<< 200-101 >>> 100-001  la plej fruaj

 


 

Koresponda Servo Universala

faru vian anoncon en

 

 al la ĉefa paĝo Esperanto-plus!

 

на главную страницу проекта "Эсперанто это целый мир"

 

 

 

Таганай и эсперанто Кино на эсперанто Оленьи ручьи и эсперанто   Пещера Дружба в Оленьих  ручьях и эсперанто Порог Ревун и эсперанто Письмо турецкому султану и эсперанто

Смолинская пещера и эсперанто Шри Ланка это рай на земле  Пропедевтическая роль эсперанто в изучении немецкого языка