Filmoj en esperanto el la tuta mondo http://filmoj.net

 


 

Mi volas korespondi...

(faru vian anoncon)

 

 

<<< al la ĉefa paĝo

на главную >>> "Эсперанто это целый мир"

 

 

 Koresponda Servo Universala

 

tiu ĉi paĝo  001-100  >>> la sekvaj 101-200   >>>  la plej lastaj  201-270 

 

Lando

Nomo Familinomo (aĝo)

[s-ro / s-ino]

Teksto de la anonco

ret@dreso

foto

klaku por grandigi

Kongo

Monshet Nhy Wa Dana

Mi estas 55 jara, ĝenerala sekretario de nia landa asocio(DKEA) kaj konsilanto de nia loka klubo Stelaro. Deziras korespondi pri diversaj temoj. Ĉu vere vi volas interŝanĝi vidpunktojn pri diversaj temoj aŭ subjektoj? Nu! skibu al mi. Ĉu vi ankaŭ amas ridi, skribu al mi. Ĉion kion vi volas, ni interŝanĝu niajn vidpuktojn.

monshetnhywadana#yahoo.fr

Burundo

Aimable Irakunda

Saluton karaj! Mia nomo estas Irakunda Aimable, 14 jaraĝa esperantisto. Mi loĝas en la suda parto de Burundo, en la regiono kie Esperanto estas multe parolata. Mi estas lernanto en bazlernejo. Mi lernis la lingvon de miaj gefratoj kaj ofte uzas ĝin dum la nokto antaŭ dormi. Mi deziras korespondi per poŝto(ĉar interreto kostas multe en la regiono). Se vi interesiĝas, vi skribu vian leteron al mi. Mi ĝojos legi vian leteron.

Irakunda Aimable, BP 170 Rumonge, Burundi

Belgio

Nurja Petit

Mi estas Nurja (Muriel en la franca), 33-jara esperantistino. Mi loĝas en Bruselo (Belgio). Nuntempe, mi estas instruistino por infanoj inter 6 kaj 12 jaroj. Mi provas helpi ilin havi ilian propan opinion (laika moralo). Mi esperas trovi terenon por kulturi legomojn kaj fruktojn laŭ permakultura metodo. Mi progresas al memvola simpleco. Mi tre ŝatas danci, legi, interparoli, marŝi en la naturo... Kaj vi, kio estas grava por vi? Kiel estas la vivo en via lando, en via urbo? Ĝis!

muriel_de_liege#yahoo.fr

Esperantio

Verda Simio

Mi estas komencanto (ekde marto 2009). Mi volas paroli kun personoj interesantaj kaj ekzerci mian Esperanton. Miaj interesoj estas scienco kaj sciencfikcio, naturo, ekologio kaj ekologiismo, budaismo kaj verda politiko (alinome "ekologia politiko", "verda movado", "ekologia movado"). Mi ŝatas kuiri, kampadi kaj promeni en lokoj sovaĝejaj kaj subĉielaj. Mi estas interesita pri Anglio, Barato, Ĉinio, Francio, Italio, Japanio kaj Koreo. Mi estas vegetarano, nefumanto, kaj nedrinkanto.

verdasimio#yahoo.co.uk

Brazilo

Raimundo Dourado de Souza

Mi estas brazilano kaj nomiĝas Raimundo Dourado de Souza, loĝanta en Ĉefurba Boa Vista/Roraima, Norda Brazilo (ladlimas kun Venezuelo). Mi estas 61 jaraj Teologia-instruisto en universitato. Mia familio estas ses personoj. Mia edzino nomiĝs Maris de Nazaré ankaû Teologa. Por skribi al mi:

rea_esperanto#ibest.com.br

 

Hungario

Gabor Medveczki

Mi estas diplomita 43 jara lingvoinstruisto pri la rusa lingvo. Mi aktive instruas nun ankaŭ Esperanton, el kiu mi diplomiĝis supergrade. Mi serĉas gekorespondantojn el ĉiuj ajn partoj de Rusio. Mi interesiĝas ĉefe pri lingvoj, kulturo de diversaj landoj, turismo kaj nature pri Esperanto.

 gmed.gwi#citromail.hu

Brazilo

Sady Metzdorff

Mi estas 52-jara brazilano kaj parolas esperantan, anglan kaj germanan lingvojn. Mi tre ŝatas muzikon, kulturon kaj folkloron de aliaj landoj! Tiuj, kiuj amas fotografiojn kaj lingvojn aŭ vojaĝojn bonvolu skribi al mi ankaŭ, estos granda plezuro sanĝi tiajn spertojn! Dankon pro via atento kaj respondo! Mi ankaŭ partoprenas en reton Ipernity, http://www.ipernity.com/home/esperantodorff?rev=31  tie mi estas Mondocivitano!

esperantodorff#hotmail.com

Kubo

Maria Lisandra Gonzalez Hurtado

Mi nomiĝas Lisandra, mi havas 21-jara kaj loĝas en Kubo. Mi volas korespondi kun homoj el ĉiuj landoj kaj renkonti novajn geamikojn. Mi ŝatas historion kaj  muzikon. Skribu al mi!

Amike. Lisandra.

mlhurtado#estudiantes.uci.cu

Venezuelo

 Alfredo Portillo

Mi estas 51-jara instruisto pri geografio kaj planado ĉe Universitato de La Andoj (Mérida Venezuelo). Mi interesiĝas precipe pri geopolitiko, lingvoj kaj afrikaj kulturoj.

alportillo#ula.ve

Ĉinio

Stalino Yuan Yongming

Mi nomas Stalino Yuan Yongming, 32 jaroj. Mia profesio estas komercisto de metalo, mi sincere esperas ke geamikoj povas kontakti kun mi pere de nia lingvo, dankon!

justagooddream#hotmail.com

Germanio

Klaus König

Mi estas 43-jara esperantisto el Germanio. Mi deziras longtempe korespondi tutmonde. Miaj hobioj estas Esperanto kaj la azia ludo Go.

Mansfaeller#web.de

Rusio

Nikolao Nechajev

Mi esperantistiĝis en 1990 jaro kaj havas 44 jarojn. Mi loĝas en urbo Irkutsko. Mi verkas poemojn kaj tial mi volas korespondi kun homoj, kiuj ŝatas poezion.

Legu miajn poemojn www.esperantopt.com Mi soifas viajn opiniojn, kritikojn ktp.

necxajev#mail.ru

Ĉinio

Fidelo Li Xiaozhong

Karaj geamikoj, mi nomiĝas Fidelo Li Xiaozhong. Mi estas 34-jara viro. Mi laboras en la urbo XI`AN, Ĉinio. Kaj mi estas oficisto de komerca kompanio. Mi estas komencato. Mi ŝatas Esperanton, turismon, belajn naturajn pejzaĝojn kaj aŭskulti muzikon. Mi volas konrespondi kun vi. Ĉu vi deziros konigi al mi la belajn pejzaĝojn de via lando?

fidelo#live.cn

Brazilo

 

Shirlei de Oliveira

Mi nomiĝas Shirlei, mi havas 57 jarojn kaj mi desiras paroli kun personoj de tuta mondo. Alia mia adreso:  d.shirley#yahoo.com.br.

oliveirashirleide3#gmail.com

Germanio

Claus Richter

Mi estas 63 jaraĝa viro, emerita instruisto de la hispana, franca kaj angla lingvoj. Esperanton mi regas sufiĉe bone. Kelkaj el miaj interesoj estas naturo, kulturo, lingvoj. Mi ankaŭ tre ŝatas labori en mia ĝardeno kaj vojaĝi al belaj pejzaĝoj. Mi volas korespondi retpoŝte kun komunikemaj homoj kaj inter alie praktiki nian linvon. Mi loĝas en la okcidenta Germanio.

sperans#gmx.de

Brazilo

Luiz Rosado

Mi estas 22-jara, studento de juroscienco ĉe Ŝtata Universitato en Maringao, Brazilo. Mi deziras korespondi kun gesamideanoj el tuta mondo per Esperanto kaj interŝanĝi poŝtkartojn. Mi ŝatas lingvojn, muzikon, politikon kaj literaturon. Skribu al mi.

alquimista1488#hotmail.com

Pollando

 

Hanna Libera

Mi estas pensiulino kaj mi volus korespondi kun e-geamikoj en Esperanto, ĉar mi volas praktiki nian lingvon.

h.libera#op.pl

Britio

Sajjad Nasir

Mi havas 44 jarojn, loĝas en Londono dum pasintaj 20 jarojn kaj volas korespondi kun esperantistoj el deversaj landoj. Bonvolu sendu al mi viajn leterojn... mi deziras al ĉiuj geamikojn sanon kaj bonan vivon. Mi estas komercisto.

sajjadnasir#hotmai.co.uk

Germanio

Alvaro Cortes

Saluton karaj, esperanto internacias pli kaj pli, nek nur danke al interreto sed ankaŭ danke al vi kiu agnoskas ke pere de nia lingvo oni pli bone korespondas, komunikas kaj amikiĝas kaj  ĉiu en samlingva nivelo kun la aliaj. Mi emas helpi novajn komencantojn kaj parolantojn. Se vi volas havi min kiel esperantan korespondan amikon, ne hezitu kaj skribu al mi. Mi bonvole respondos. Mi havas 49 jarojn. Vizitu mian ipernity-spacon ĉe: http://ipernity.com/alvaro

a_cortes_f#yahoo.com

Hungario

Judit Marvanek

Mia nomo estas Judit Marvanek (33-ja). Mi loĝas en Hungaro, en provinco Csongrád kaj en urbo Szeged. Mi volas korespondi kun la esperantistoj. Bonvolu helpi al mi, ke mi povu ekzerci la Esperanto-lingvo. Dankon!

marvanek#freemail.hu

Kubo

Ronald Baby González

Mi estas 23-jara studento pri informadikaj sciencoj. Mi volas korespondi kun personoj el la tuta mondo. Mi multe ŝatas studi kaj praktiki fremdajn lingvojn. Skribu al mi, ĉiam mi respondos.

rbabyuci#gmail.com

Brazilo

 

Jorge Elarrat

Mi estas brazila esperantisto 46-jaraĝa kiu loĝas en Amazonio. Mi estas elektronika inĝeniero kaj profesoro pri matematiko kaj komputera programado. Mi volas korespondi kun personoj el ĉiuj landoj pri ia ajn temo. Se vi volas koni ion pri Amazonio, skribu al mi.

jelarrat#hotmail.com

Ĉinio

Peiliang Xiao

Mi nomiĝas Xiao Peiliang, sed vi povas voki min per "Brian Shaw". Mi havas 75 jarojn, eksiĝis antaŭ pli ol 15 jaroj kaj estas pensiulo nun. Mia hobio estas retumado. Ankaŭ  mi amas vojaĝi, kvankam mi neniam iris eksterlanden.

xpl#public.cc.jl.cn

Brazilo

Gad Gomes Gonzaga

Mi estas brazilano 40-jara, mi deziras korespondi kun geamikoj tutmonde, paroli pri via lando, urbo, ktp . Mi estas kolektisto de poŝtkartoj, telefonkartoj.

gadesco#gmail.com

Hungario

 

Eniko Zengo Sereghy

Mi estas Eniko. Mi estas hungarino, 54 jara kaj mi okupiĝas pri Esperanto, kiel instruistino

enimyster#gmail.com

Brazilo

Cândido Ruiz

Mia nomo estas Cândido (parolu: Kandjdo), mi havas 22 jarojn, mi estas edzo kaj patro. Mia ŝatokupo estas la movado "steampunk" kaj mi estas lernanto de Teknologio pri Informado. Mi volas babili, lerni kaj instrui. Mi ŝatas literaturon kaj ĝenerale  arton. Mi estas gastiganto de Pasporta Servo kaj ricevas iliaj esperantistojn en mia hejmo.

r.candido#steampunk.com.br

Israelo

Raul Tischler

Mi estas 35-jara kuiristo kaj prezidanto de la Juda Esperanto Asocio. Mi estas interesata korespondi kun esperantistoj de la tuta mondo. Miaj hobioj estas: magio kaj iluziismo, origamio, filatelo, judismo kaj esperanto-libroj. Mia adreso: Raul Tischler, 29/1 Rambam st., 84220 Beer Sheva, Israelo

t23306253#gmail.com

Mongolio

Batzaya Tsagaan-Taiji

Saluton al ĉiuj korespondemuloj! Mi estas 44-jara esperantisto el Mongolio. Antaŭ ĉio mi devas gratuli la fondinton de ĉi-tiu ret-paĝo, s-ron Kudrjavcev! Mi bondeziras al li plej bonajn sukcesojn por plua laboro! Ĉi-tiu paĝo ja estas tre bona kaj prospera. Mi esperas ke ĝi multe kontribuos por interkonatigi homojn el ĉiu angulo de tuta mondo. Prosperon!

batzaya#rambler.ru

Usono

Josh Opincar

Mi interesas pri babil/komunikiĝo  kun eksterlandanoj ĉirkaŭ la mondo. Mi estas mez-nivela esperantisto, kiu estas studento de negoco. Mi havas 36 jarojn, estas edziĝita kaj havas tri gefilojn. Mi tre ĝuas familitempon, iri fiŝkapti, rajdi biciklon, diskuti pri politiko. Mi serĉas alilandajn geamikojn/gepensulojn por korespondi pri kulturo, politiko kaj vivmanieroj alilande. Aĝo tute ne gravas!

opincar27#yahoo.com

Belgio

Roger Verhiest

Mi estas 64-jara avo de (nun) ses genepoj! Mi estas antverpenano, naskiĝis en Hamburgo dum la lastaj tagoj de la lasta mondmilito, de germana patrino kaj belga patro, tial mi sentas min eŭropeano. Mi esperas ke la sekvonta generacio estos mondaj civitanoj.  Unu el miaj genepoj estas de ĉinia deveno...

roger.verhiest#telenet.be

Ĉinio

Gracia Sj

Mi estas ĉinino, mi nomiĝas Ĉang Manĝuan, mia E-nomo estas Gracia. Mi eklernis Esperanton antaŭ preskaŭ tri jaroj, mi tre amas Esperanton kaj ŝatas ĉiujn landajn geamikojn de Esperanto. Mi estas fervoja ofitistino kaj laboras en urbo Changsha provinco Hunan stacidomo. Se vi amas ĉinian historion kaj kulturon kaj ŝatas  turismon, do mi povas helpi vin, sed vi devas paroli Esperanton kun mi… Mian domon ĉirkaŭas floroj kaj arboj kaj herbokovroj, ĉiutage la aero estas freŝa en mia viva loko. Bonvenon al vi!

cszhangmj#163.com

Hungario

 

Magdalena Vrabel

Mia karesnomo estas Inczi. Mi havas 38 jarojn kaj deziras korespondi kun iu. Kiu volus korespondi kun mi? Mi tre atendas vian longan kaj rapidan respondon. Mi salutas vin, kaj vian familion! Inczi

losztrisz#t-online.hu

Ĉinio

Zhang Long

Saluton! Mi nomiĝas Zhang (36 jaroj), sed miaj amikoj prefere vokas min "Ursego". Mi loĝas en Ĉengdu, la ĉefurbo de okcidenta Ĉinio, kun ĉ. 13 milionoj da loĝantoj, kaj pli ol 4000-jara historio. Mi estas profesia administaranto, ĉefe en usonaj komputilaj/retteknikaj k-ioj 11 jarojn. Nuntempe mi interesiĝis pri internacia kultura, teknika, kaj komerca komunikado. Mi volas korespondi kun ĉiuj esperantistoj.

zlong#nialingvo.com

Francio

Lysianne Claudin

Mi estas 55 jara. Mi laboras kiel socia Konsilitino. Mi estas komencantino; mi lernas  Esperanton per librometodo kaj skribas al miaj korespondantoj. Mia interesoj estas: la homaj rilatoj, enpensiĝi pri la sociaj evoluoj, la medicinaj eltrovaĵoj... Ankaù mi legas, mi ĥore kantas kaj mi lerni la tradiciajn dancojn. Mia bondeziro estas komunikiĝi kun gekorespondantoj de ĉiuj landoj.

lysiannec1352#yahoo.fr

Rusio

Vladimir Romanov

Mi havas 43 jarojn, mi estas redaktanto de Komunisma Enciklopedio; deziras korespondi tutmonde pri historio, kronologio, biografioj; estas bonvenaj informantoj pri la situo en la komunista movado en via lando.

pilumib#mail.ru

Rusio

 Saŝa Maksimov

Mi estas komencanta esperantisto, mi havas 10 jarojn. Mi deziras korespondi tutmonde. Mi loĝas en malgranda vilaĝo en Siberio. Mi lernas Esperanton en infana E-klubo. Mi interesiĝas pri komputiloj, filmoj, sporto, kulturo de aliaj landoj. Mi deziras korespondi ne nur kun samaĝuloj, sed kun ĉiuaĝaj. Senpacience atendas viajn leterojn. Kore via amiko el Siberio!

sanchomaksim#mail.ru

Vjetnamio

 

Phuong Nguyen

Saluton al vi ĉiuj, mia nomo estas Phuong, mi havas 21 jarojn, loĝas en Hanojo, en Vietnamio. Mi estas studentino kaj mi studas pri bankoj. Venontan jaron mi diplomiĝos... Mi ŝatas muzikon, spekti filmojn en kinejo, dormi, manĝaĵojn, legi librojn, vojaĝi, Esperanton kaj korespondi kun geamikoj.....

au_ag_phuong#yahoo.com.vn

Rusio

Nataŝa Verholomova

Mi estas komencanta eserantistino, 20-jaraĝa. Mi loĝas en Rusio, urbo Kursk, studas en universitato. Mi ŝatas kominikiĝi kaj homojn, kiuj ŝatas ĝoji pri la vivo. Mi ĝojos plivastigi rondon de miaj konatoj. Mi ankaŭ ŝatas kanti, danci, turismi. Mi spertis rolojn de membro de junulara parlamento kaj organizanto de koncertoj, rolis en teatra studio. Interesiĝas pri jogo, psikologio, filozofio. Foj-foje verkas (http://www.stihi.ru/avtor/shastie135- estas mia persona paĝo en la rusa – poemoj kaj prozaĵoj) Mi estas por sana vivmaniero!!!

shastie135#rambler.ru

Burundio

Hasan Ntahonsigaye

Mi nomiĝas Hasan Ntahonsigaye. Mia nacia lando estas Burundo. Mi havas 30 jarojn, kaj nun loĝas en Rumonge, komunumo kiu trovighas en suda parto de la lando. Mi intruas en mezlernejo. Mi deziras korespondi kun esperantistoj por interŝanĝi ideojn.

ntahonsigayea#yahoo.fr

Burundio

Lodhan Niyonzima

Mi estas Lodhan Niyonzima, mi havas 16-jarojn  kaj mi loĝas en Rumonge-Burundio. Mi eklernis Esperanton en 2008, kaj nun mi estas preta por komuniki kun aliaj esperantistoj. Bonvolu korespondi Esperante kun mi. Elkorajn Salutojn al vi!

niyonzimalodhan#yahoo.fr

Kolombio

 

Martin Areiza

Mi estas agra-brutara teknologisto, 47 jara, al mi plaĉas naturo, promeni, lerni Esperanton, la simpla vivo kaj koni vin....

matinareiza#gmail.com

Meksiko

 

Sebastián Alarkon'

Mi estas 19-jara meksika esperantisto. Mi loĝas en Meksikurbo (la ĉefurbo el Meksiko). Mi ŝatas studi lingvojn, kemion, ludi la fluton, legi. Mi parolas la hispanan, anglan, italan, vaskan, E-on, katalonan, araban kaj grekan. Sendu al mi mensaĝeton por babili. Dankon!!

toluk15_spanish21#hotmail.com

Makedonio

Emilija Gjurcinovska

Mi estas Emilija Gjurcinovska, 31 jaroj, mi laboras kiel dekstra mano de mia urbestro en Municipejo Gazi Baba-Skopje, kaj mia vivo estas plena kun multaj aktivoj kaj homoj, sed mi ĉiam volas havi unu amikon plu, Esperanto estas ĉiam en mia koro, mi tre volas vojaĝi kaj eksplori novajn landojn.

milijag#gmail.com

Meksiko

Beto Montero

Mia nomo estas Alberto kaj mi estas 16-jara. Mi loĝas en Meksiko, en Meksikurbo. Mi amas lingvojn! Esperanto estas lingvo multe interesa kaj ankaŭ bela. Mi esperas fari korespondon kun personoj interesaj. Mi havas multajn aferojn por priparoli.

beto_98_6#hotmail.com

Rusio

Maria Medvedeva

Mi volas trovi novajn amikojn en la tuta mondo! Se vi volas korespondi, skribu al mi! Mi estas el urbo Saratov. Mi havas 19 jarojn kaj ŝatas lingvojn, fizikon, komputilojn, ludi gitaron, desegni, aŭskulti muzikon kaj fari multe da aliaj aferoj. Mi volas trovi amikojn el Norvegio (ĉar mi eble venos tien ĉi somere), sed aliaj landoj estas ankaŭ interesaj por mi. Min interesas ankaŭ parolado - per Skype aŭ Ekiga interret-telefonoj.

neistovy.angel#gmail.com

Rusio

Vladimir Saitgaraev

Mia nomo estas Vladimir, 28 jarajn knabo, samseksamulo. Loĝas en Sankt-Peterburgo. Mi interesiĝas pri lernado de fremdaj lingvoj. Nun mi provas lerni korean lingvon. Mi estas libera aŭskultanto en la muzikaj ĝenroj. Ankaŭ mi tre ŝatas bonguste manĝi kaj mi ankaŭ bonguste kuiras manĝaĵojn. Min tre interesas korespondi kun samseksamuloj. Skribu. Mi atendos vian leteron.

vsaitgaraev#yandex.ru

Brazilo

Joacir Camboim

Mi estas 41-jara brazilano, loĝas en urbo Manaus, ŝtato Amazonas kaj volas koresponi kun alilandanoj. Mi ŝatas okcidentan kaj orientan filozofion kaj volas havi novajn amikojn per uzado de Esperanto. Pacon al ĉiuj!

joacircamboim#msn.com

Ukrainio

 

Oksana Martynenko

Mia nomo estas Oksana. Mi havas 46 jarojn. Mi loĝas en Kijivo. Kijivo estas la ĉefurbo de Ukrainio. Mi ŝatas Esperanton. Mi lernas Esperanton dum kelkajn monatoj. Mi estas unstruistino de kemio en lernejo. Mi volas interkomunikiĝi kun homoj de la tuta mondo.

oksashka#ukr.net

Argentino

 

Facundo Gorin

Mi estas apenaŭ komencanta, 22-jara esperantisto kaj mi volas lerni pli kaj pli Esperanton, ĉar mi kredas, ke ĝi estas mirinda por la internacia aŭ interlingva komunikado. Mi loĝas en la urbo Cordoba, en Argentino kaj mi estos tre feliĉa legi kaj respondi viajn leterojn pri ajna temo.

pacha.nn#gmail.com

Rusio

Ergard Budagjan

Estimataj geamikoj de Esperanto! Vin salutas maljuna armeno de moskva disverŝo, kiu serĉadas tra la mondo perditajn esperantajn romancojn de Sergej Ivanoviĉ Tanejev (1856-1915) - eminenta rusa komponisto, pianisto, pedagogo, muzik-socia aganto kaj scientisto. Informoj pri du serĉataj romancoj - "Se premas min dolore" kaj "Sonoriloj de vespero" - estas troveblaj ĉe ruslingva retejo <http://erbu.narod.ru> (paĝaro "Mistero de esperantaj romancoj..."). Se la temo vin interesigas, mi invitas vin al komuna laboro. Aliĝu kaj amikumu!

erbu#narod.ru

Usono

Katharine Brownshire

Mi estas junulino el Usono kiu loĝas nuntempe en Meksiko. Mi havas 19 jarojn kaj loĝas en la meksika urbo Gvadalaharo. Mi parolas la anglan, la hispanan, kaj Esperanton. Mi tre ŝategas la lingvojn! Mi eklernis ĝin antaŭ unu jaro kaj nun mi instruas Esperantan en kurso. Mi ŝatus koni pli da samideanoj kaj helpi komencantojn lerni Esperanton.

mujer_del_conejo#hotmal.com

Meksiko

Vicente Valdés Bejarano

Mi estas 43-jara esperantisto bonvenas al mi ĉiuj leteroj de geamikoj interesataj pri amikeco, pri muziko, historio, ligvoj kaj disvastigo de Esperanto per radio kaj televido. Se vi volas kunlabori kun nia reta-televidkanalo ankaŭ bonvenaj, vidu: http://www.youtube.com/MEKTV  Dankon kaj elkorajn salutojn!

wbejaranomx#hotmail.com

Usono

Jennifer Hayes

Mi estas 17-jara, sed mi havos 18 baldaŭ.  Mi lernas en kolegio kaj mi studos la anglan kaj hispanan. Mi studas nun hispanan, germanan kaj Esperanton. Mi estas komencanto en germana kaj Esperanto, sed mi studis la hispanan por 4 jaroj en gimnazio, sed ne tre sukcese. Mi ŝatas skribi, legi kaj desegni.  Mi volas praktiki Esperanton, hispanan aŭ germanan lingvojn.  Mi vivas kun mia familio.  

hayesjennifer63#gmail.com

Pollando

 

Stanislaw Ŝmigielski

Mi havas 60 jarojn. Mi serĉas Korespondmaikojn el Portugalio, Islando kaj Kanado.

stansmister#gmail.pl

Brazilo

 

Pekim Tenorio Vaz

Mi interesiĝas pri E-historio, E-movado, fremdaj lingvoj, historio, psikologio, biologio. Mi estas 53-jara geologiisto pri petrolo. Mi naskiĝis en urbo Garanhuns, ŝtato Pernambuko, Brazilo.

 pekimtv#yahoo.com

Brazilo

João Vicente Machado

Mi volas korespondi por praktiki Esperanton. Mi estas 62-jara esperantisto kaj min interesas, kiel naskiĝas kaj kreskas saniga amikeco. Mi atendas viajn leterojn. Dankon.

pasargada270#yahoo.com.br

Portugalio

Ĝoano Santos

Saluton, amikoj! Estas mi la redaktisto de la literatura revuo La Karavelo. Se vi verkas poemojn, rakontojn kaj aliajn literaturaĵojn, kaj vi havas planojn por verkoj, nu vi estas la homo, kun kiu mi ŝatas babili. Legu La Karavelon senpage, prenante ĝin el www.esperantopt.com. Brakumon!

joaojosesantos#gmail.com

Hungario

Anita Nagy

Mi loĝas en la urbo Sopron, en Hungario.  Mi estas 22-jara knabino. Mi komencis nuntempe lerni Esperanton. Mi deziras korespondi kun kiu ajn. Mi estas studento en urbo Sopron, mi lernas socialpedagogion. Mi ŝatas la animalojn, komputilon kaj homojn.

nagyancsa#vipmail.hu

Francio

ges-roj Max & Josiane Claude

Ni estas 65-jara paro el Francio. Venontan Aŭguston (2009) loĝaŭte ni vizitos Hungarion, Rumanion, Ĉeĥion, Slovakion. Eble ni povos renkontiĝi? Ĝis.

max.claude2#wanadoo.fr

Hungario

Eva Baloghné Fodor

Mi estas 54-jara oficistino en Budapeŝto kaj instruas Esperanton en vesperaj kursoj, por adoltoj. Mi deziras korespondi rete, eble fari reciprokajn gast/ig/adojn kun similaĝaj esperantistoj, el kiu ajn lando. Miaj hobioj estas: lingvoj, instrumetodoj, ĉiu-stilaj, bonkvalitaj muzikoj, vojaĝoj. Min interesas vivmanieroj, kutimoj en diversaj landoj.

evabaloghne@freemail.hu

Kolombio

Andrés Rodas

Mi nomiĝas Andrés, kaj mi estas 18-jara. Mi estas el Kolombio, en Ameriko. Mi eklernis Esperanton antaŭ ne multe da tempo, sed mi pensas, ke mia nivelo estas bona... Min interesas vojagxoj, fiestoj, kaj unue ... LINGVOJ. Mi parolas la anglan kaj la hispanan, kaj iomete Esperaton.....

andresrv91#hotmail.com

Ĉeĥio

 

Charles Steephank

Mi deziras korespondi ĉiuteme, sole Esperante (ret-poŝte) precipe kun gesamideanoj el Rusio kaj Ĉinio. Interesas min tekniko, ekologio, politiko. Mia hobio estas kolektado de modeloj de traktoroj.

steephank#centrum.cz

Pollando

Elżbieta Solak

Mi estas pola virino. Volus mi korespondi kun esperantistoj el tuta mondo. Esperanton mi lernas sola hejme. Miaj plej ŝatataj hobioj estas vojaĝoj kaj biciklado.

Amike Ela

elasolak#gmail.com

Nederlando

Inge Stoffer

Mi estas psikologistino. Mi estas edziĝinta kaj mi havas du filojn kaj du terhundojn. Miaj interesoj: kuiri, kampara vivo, naturo, hundoj, arto, aliaj kulturoj kaj korespondi en Esperanto.Mi volas korespondi kun homoj el ĉiuj landoj.

indre#tiscali.nl

Francio

Johano-Marko Gandit

Saluton, mi loĝas en la nordorienta parto de Francio apud la urbo Strasburgo. Mi estas budhano. Mi naskiĝas apud la urbo Lyon kie mia familio ankaŭ vivas. Mi ŝatas  vojaĝi precipe en Azio. En Julio 2009 mi iros al Bjalistoko en Pllando por la UK. Mi esperas korespondi kun aliaj esperantistoj, mi ŝatas muzikon, literaturon, promeni en arbaro. Tre amike al vi kaj ĝis, JMarko

lamatsultrim#free.fr

Brazilo

Fabio Furrier

Mi estas komencanto kaj mi volas kontakti aliajn samideanojn en la tuta mondo. Mi ŝatas jogon, futbalon, orientan filozofion kaj historion.

garudeva#uol.com.br

Francio

Jacques Mabire

Mi havas 55 jarojn kaj loĝas en Evry, kiu situas 25 kilometrojn sude de Parizo. Mi laboras en oficejo de la franca Publika Trezoro. Mi ŝatas historion, sciencojn, muzikon, ĥoran kantadon, tradiciajn dancojn, legadon, piedpromenadojn en arbaro, malkovron de novaj kulturoj, tradicioj, vivmanieroj. Gekorespondantoj el ĉiuj landoj, vi estas bonvenaj! Komencantoj, ne hezitu: pli gravas al mi, kion oni havas diri, ol la maniero ĝin esprimi.

jmabire001#yahoo.fr

Bulgario

Ani Mihajlova

Bulgara s-ino 65 jaraĝa, universitata profesoro el Sofio, deziras korespondi kun sinjoroj sam- aŭ pli aĝaj por amikeco. Mi scias ankaŭ la hispanan, la rusan kaj, kompreneble, bulgaran lingvojn. Int: naturo, arto, turismo, arkitekturo. Sofio estas ĉefurbo de Bulgario, kiu havas (preskaŭ 1500000 da loĝantoj).

lin.art#abv.bg

Francio

 

Romain Parriaux

Mi nomiĝas Romain (kiel vi povas vidi ĉi-supre), mi havas 21 jarojn kaj nuntempe mi loĝas apud Parizo pro miaj studoj (pri urbanismo, ekologio, ktp). Mi bonvolas korespondi pri ĉio kaj kun ĉiu, sed ĉefe interesus min muziko, vojaĝoj (pro novaj kulturoj) kaj politiko.

roro-p#hotmail.fr

Estonio

Endel Pajula

Mi estas veterano de Esperanto. Dum multaj jaroj ne havis tempon por korespondado, sed nun volus denove trovi novajn amikojn, precipe el Rusio.

Mi kolektas uzitajn/neuzitajn kovertojn de Sovetunio 1953-1991, ilustritajn. Interesa estas por mi ankaŭ historio de poŝto. Se iu kolektanto de poŝtmarkoj volus ricevi estonajn, bonvolu, havas multege. Kolektas ankaŭ pm de Rusio, Ukraino, Belorusio + aliaj respublikoj de iama Sovetunio. Esperanto vivas, kvankam la angla atakas.

endel45#gmail.com

Usono

 

Andrea Monticue

Ĉu vi ĝuas sidi en kafejo kun amikoj, diskutante vivon, kosmologion, kosmoŝipojn, tempvojaĝon, kaj la ekzistecan karakteron de homoj en la universo?  Mi ankaŭ!   Mi diplomiĝis de universitato en 1978.  Faru la matematikon.  Mi ankaŭ deziras diskuti arkpafon.

 

dreah#mac.com

Ĉinio

Fujun Xiao

Mi estas 46-jara esperantisto el Ĉinio kaj mi laboras en kompanio GRUPOYEMA. La celo de nia kompanio estas per Esperanto por internaciaj komercaj aferoj. Mi ofte vojaĝas tra la mondo per Esperanto por mia laboro. Mi volas korespondi kun ĉiuj esperantistoj!

grupoyema#hotmail.com

Italio

Franc Mazza

Mi estas 39-jara esperantisto el Italio. Mi amas la internaciecon!!! Skribu al mi de viaj landoj! de viaj kulturoj!

mazzafra#yahoo.it

Brazilo

Yuri Ghenov

Mi havas 35 jarojn kaj naskiĝis en Rio, Brazilo. Sed mi loĝas em Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. Mi estas elektrista inĝeniero kaj laboras en Brazilja Metroo. Mi estas komencinto kaj mi volas kontakti aliajn samideanojn en la tuta mondo. Mi ŝatas ŝakon, futbalon, orientan filozofion kaj historion.

yuri#ghenov.ws

Brazilo

Tereza Azevedo

Mi estas 45-jara brazilanino, vidvino, instruistino kaj deziras interŝanĝi korespondadon kun geesperantistoj pri kulturo, literaturo, folkloro por pli bone koni aliajn landojn.

luno_7#yahoo.com

Sudafriko

Morné van der Merwe

Mi estas 27-jara studento. Mi studas ĉe la Universitato de Stellenbosch en Sudafriko. Mi parolas la Afrikanssa, la Angla, Esperanto kaj la Germana. Miaj interesoj estas filozofio, lingvoj, historio kaj libroj. Mi studas muzikon kaj ludas la violonon kaj la orgenon.

mvdm13#gmail.com

Rusio

 

Irina Mironova

Saluton, karaj geamikoj! Mi estas 38-ja virino, mia profesio estas bibliotekistino, mi laboras en Medicina Universitato. Mi interesas Esperanto, kroĉetado, dancoj (flamenko), vojaĝoj. Mi invitas vin ĉiujn korrespondi, interkomunikiĝi k.t.p.

mirinka-v#mail.ru

Francio

Gabriel Quéré

Ankoraŭ unu jaro kaj mi ne plu povos legi 'Tintin kaj Milu'. Kvankam elpelita de la tintina legantaro, mi plezure legos vin, karaj samideanoj! Skribu al mi: Esperante, France, Angle, Hispane, Germane, Ruse, Bretone. Mi pli mal pli korekte implikiĝas en tiuj lingvoj. Mi ŝatas foti, skribi, legi... La cerbo tute ne atingis la 77-an jaron de miaj kruroj. Kenavo (aŭ revoir, ĝis en lea Bretona)

gabriel.quere#wanadoo.fr

Nepalo

Razen Manandhar

Mi estas 29-jara junulo el Nepalo. Mia lando troviĝas apud la Himajajo en suda Azio. Mi ŝatus korespondi kun multaj geamikoj en la mondo. Arto, kulturo, vivo kaj Esperanto interesas min. Mi  kompilis Nepali-Esperanto vortaron kaj ankaŭ verkis libron "Vojagxo al Muktinath" en Esperanto. Mi planas verki pli da libroj. Bonvolu viziti min ĉe mia hejmpagxo www.razeno.net kaj bonvenon al mia blogo http://razeno.blogspot.com. Mi atendas viajn leterojn. Estos mia plezuro babili kun vi per googletalk, skype aŭ per lernu.net

razeno#gmail.com

Brazilo

Alvaro Motta

Mi estas 32-jara brazilano. Mi deziras korespondi kun personoj el la tuta mondo. Mi tre ŝatas vojaĝi, promeni en la mont-padoj, iri al la plaĝo, danci, bicikli kaj studi lingvojn. Mi tre ŝatus koni la muzik-stilojn de aliaj partoj de la mondo. Kia estas la popola muziko de via lando? Mi ankaŭ interesiĝas pri spiritismo, ekologio, historio kaj ekonomiko. Se vi skribos al mi, mi tuj respondos vian mesaĝon. Ĝis!

alvaromotta#gmail.com

Hungario

 

Rozsa kaj Jozsef Zonai

Ni serĉas korespond-amikojn samjarajn el ĉiuj partoj de la mondo.Ni estas pensiuloj 69-jaraj. Vivas en urbo Baja. Havas 2 gefilojn, 4 genepojn. Ŝatas florojn kaj laboron en la korto.

zonai.j#fibermail.hu

 

Rusio

 

Tatiana Zavialova

Mi volas korespondi kun esperantistoj ĉe mia aĝo (44 jaroj) el aliaj landoj kaj el aliaj rusiaj urboj. Miaj interesoj estas: vojaĝoj kaj multaj aliaj.

tanchik1964#yahoo.com

Britio

Annushka Segal Keepatrick

Mi nomiĝas Annushka Segal Keepatrick, mi loĝas en Londono, urbo Dover. Mi havas 16 jarojn, mi ŝatas vojaĝi, koni novajn kulturojn, fari novajn amikojn, mi adoras bestojn speciale ĉevalojn.

annusxka#yahoo.co.uk

 Brazilo

Evandro Veloso Gomes

Mi estas Evandro, mi havas 28 jaroj, mi laboras kun komputiloprogramo kaj lernas pianon, lingvojn kaj muzikon. Mi ŝatas klasikan muzikon kaj nov-an muzikon, pop 80, dance 90 kaj Trance 2000. Mi ŝatus en estonto studi muzikon en ekstero.

gnome_gtk2000#yahoo.com.br

Francio

Brigitte Noireau Monfort

Mi havas 12 jarojn. Mi adoras fari novajn geamikojn ĉefe pli aĝajn ol mi, ŝar mi ne ŝatas stultaĵojn (uloj de mia aĝo nur parolas stultaĵojn!!!). Mi adoras kuiri, mi kuiras tre bonan supon! Mi ankaŭ ŝatas dombestojn mi havas du hundojn kaj unu katon. Mi ankaŭ ŝatas defiojn, mi lernis sole la anglan, la portugalan ligvojn, ha! Nun mi komencis studi la rusan. Mi loĝas en Saint Etienne - Francio. Mi serĉas  rusan amikon, kiu povas helpi min pri la rusa.

gutodeamo#gmail.com

Brazilo

Jairo Augusto dos Santos

Oni prononcas mian nomon Ĵajro. Mi estas 42-jara brazilano el urbo San Paŭlo kaj mi volas kontakti personojn de diversaj landoj, precipe el Grekio, Rusio kaj Ukrainio sed kontaktoj de aliaj landoj estos bonvena. Mi volas scii pri teknologio, muziko, kuirarto, ktp. Ĉu oni volas scii pri Brazilo - demandu min!

 jairoad#ig.com.br

Usono

Simmon Keith

Mi estas 31-jara esperantisto. Mia revo estas fari animaciajn filmojn en Esperanto. Tiucele mi komencis lerni klasikan 2-dimensian) animacion ĉe la Vankuvera Filma Studejo. La programo estis tre defia. Post la subita morto de mia fratino mi devis paŭzi miajn studojn. Nun, post kelkaj monatoj hejme, mi pensas pri revenado al la lernejo. Helpus min iom da kuraĝigo, aparte de Esperantistoj. Se vi volas iam spekti animacian filmon en E-o, bonvolu sendi poŝtkarton al la jena adreso: Simmon Keith Barney, 2701 Sutton Court, Fort Collins, CO 80526, U.S.A.

 esperanto@traevoli.com

Belgio

Paul Humblet

Saluton! Mi verŝajne estas la unua enskribiĝinta belgano. Mi loĝas en Bruselo. Mi estas 55-jara, ekde 7 jaroj komencanto de E-o. La franca estas mia gepatra lingvo, sed mi parolas iomete la nederlandan, la germanan kaj la anglan kaj ekintersiĝis en 2001 pri E-o, kies persona nivelo estas pli malpli tiel bona kiel tiu de la menciitaj lingvoj, kiujn mi studis lerneje, krom la germana, kiun mi lernis kadre de mia laboro. Kompreneble mi volonte parolas kun ĉiuj el ĉiuj landoj. Sur la foto mi sidas dekstre (maldekstre estas mia filino kiu estos patrino en septembro 2009); apud ŝi estas ŝia amiko (la estonta patro).

paulhumblet#yahoo.fr

Hispanio

Ignacio Carrera González

Anonco: Mi havas 21 jarojn. Mi estas studento, kaj studas psikologion. Mi volas havi geamikojn por retbabili, skajpi (uzi skajpon) kaj, eble, renkontiĝi kun ili. Al mi plaĉas lerni aliajn lingvojn kaj uzi Esperanton. Al mi ankaŭ plaĉas vojaĝi, sed mi nuntempe havas nek la tempon nek la monon. Mi ne scias kion pli diri ĉi tie.

icg837#hotmail.com

Hispanio

Andreo Maldekstra

Mi estas 48-jara esperantisto, mi loĝas inter du lokoj: la urbo Madrido efurbo de Hispanio) kaj la urbo Almanso (urbo de industrio da ŝuoj), proksima al la Mediateraneo.

Mi estas gardisto-inpektoro, mi laboras dum tagoj kaj dum noktoj. Mi estas fraŭla. Mi estas ankaŭ tradukisto da alta teknologio de Hispana - angla (immotiko teknologio) Mi ŝatas la kamparaojn, riveroj, kaj politikon.

Mi estas membro de la PSOE ( socialdemokratio partio Hispana Socialisma Laborista Partio)nune en la registraro. Se vin interesas, kiel funkcias nia maldekstra partio mi volonte infirmos! Mi havas unu projekton de entrepreno pri traduko. Skribu al mi ĉiuj!

zocialisto#gmail.com

Rusio

Aleksandr Mitin

Mi estas 24-jara aspiranto-ĥemiisto el Niĵnij Novgorod. Mi lernas E-on preskaŭ unu jaron (de aprilo 2008). Mi ne havas grandan sperton en parolado, ĉar nun mi ne havas multajn interparolantojn. Sed mi lernas novajn vortojn per tradukado de tekstoj, ekzemple poeziaĵoj. Iuj e-istoj diris, ke mi faras tion bone por komencanto. Kaj nun mi volas lerni pli firme multajn vortojn por rapida parolado ekster interreto. Mi scias, ke E-o estas bona ilo por kreado!

karonad-placo#mail.ru

Rusio

Tiĥon Starostin

Mi estas sola Esperantisto en la tuta regiono, mi havas 76 jarojn kaj loĝas en fora vilaĝo. Mi ŝatas ĉasadon, fungokolektadon, brandofaradon kaj mallongondan aŭskultadon. Mi revas viziti malproksiman landon kie kreskas palmoj kaj brilas tutjare la suno. Mi ĝojos pro viaj leteroj!

chiajhoj#rambler.ru

Francio

Roland Platteau

Mi estas nun maljuna (60-jara!) soleca franca esperantisto. Mi ŝatis vojaĝi, ŝatas malkovri kulturojn homojn, naturon. Mi havas multajn interesojn, kiel historio, tradukado, politiko, ekologio, bestoj (ĉefe katoj), lingvoj, kaj dezirus korespondi kun aliaj esperantistoj de ajna lando. Mi havas paĝon en Ipernity, do vi povas kontakti min ankaŭ tie.

r.platteau#orange.fr

Pollando

 

Barbara Kruszewska

Mia nomo estas Barbara. Mi havas 41 jarojn. Mi loĝas proksime de urbo Bialystok, en norda-orienta Pollando. Pri Esperanto mi okupiĝas pli ol 20 jarojn (kun granda plezuro). Krom tio mi ŝatas muzikon (diversan), filmojn, raportaĵojn. Interesas min, kio okazas kaj okazis en la mondo. Mi ankaŭ volonte trikas diversajnojn.La okupaĵo donas multe da trankvileco. Do, mi volonte legos ion pri vi. Mi tre ĝojos pro via respondo! Elkorajn salutojn

basiak67#op.pl

Ĉinio

Verdeca

Mi estas 48-jara ĉina esperantisto kaj babilema kaj skribema Esperante, kaj mi deziras, ke mi havos ŝancon viziti diversajn mondlokojn kaj renkonti geamikojn diverslandajn.

verdeca2411#163.com

Brazilo

Cezaro Boĥok'

Mi estas 24-jara brazilano, kiu ŝatas legi, studi historion, belskribarton kaj ludi pianon. Estus grandega oportunaĵo komunikiiĝi per leteroj al aliaj gesamaĝuloj kaj interŝanĝi poŝtkartojn. La leterojn mi ĉiam tuj respondas. Mia esperanta lingvoscio estas alt/mez-nivela. Bonvole petu mian plenan hejman adreson per retmesaĝo al la malsupra retadreso.

cesar0010-ks1#yahoo.com.br

Svedio

Dan Palm

Saluton, mia nomo estas Dan, kaj mi loĝas en Skanio en la suda parto de Svedio. Mi laboras pri akvomezuriloj por la urbo de Helsinborgo. Mi ŝatas legi Sciencfikciajn librojn, ludi PK-an ludojn kaj vojaĝi. Mi ankaŭ ŝatas bongustan manĝagon kaj bieron.

dan_palm#yahoo.com

Rusio

Aleksandr Osincev

Mi estas 21-jara studento de Instituto de Fremdaj lingvoj ĉe Ŝtata Pedagogia Universitato en Jekaterinburg, Rusio. Mia fako estas la germana lingvo. Miaj imteresoj estas ligitaj al Esperanto – instruado, vojaĝoj, renkontiĝoj ktp – mi aktive laboras en pluraj E-kampoj. Mi ĵus lanĉis E-kurson en mia urbo kaj akceptas korespond-dezirojn por miaj gekursanoj, plej parte studentoj kaj junuloj.

 

amico86#mail.ru

Rusio

Arina Osipova

Mi estas 20-jara studentino de Instituto de Fremdaj Lingvoj (la germana) ĉe Ŝtata  Pedagogia Universitato, urbo Jekaterinburg. Mi aktivas en diversaj E-kampoj, ŝatas vojaĝojn, renkontiĝojn, kongresojn kaj festivalojn. Ankaŭ mi instruas Esperanton. Plezure mi korespondus kun geamikoj el la tuta mondo de ajna aĝo kaj interesoj.

 

tigrrik#mail.ru

 

Rusio

Viktor Kudrjavcev

Mi estas fondinto de tiu ĉi Koresponda Servo Universala, redaktoro de internacia revuo “Komencanto”, E-instruisto kaj ĝenerale aktiva esperantisto kune kun miaj 51 jaroj!

Mi invitas ĉiujn aktive partopreni en la projekto kaj fari viajn korespond-anoncojn ĉi tie!

 

esperanto-plus#mail.ru

 

tiu ĉi paĝo  001-100  >>> la sekvaj 101-200   >>>  la plej lastaj  201-270 

 


 

Koresponda Servo Universala

faru vian anoncon en

 

 al la ĉefa paĝo Esperanto-plus!

 

на главную страницу проекта "Эсперанто это целый мир"

 

 

 

Таганай и эсперанто Кино на эсперанто Оленьи ручьи и эсперанто   Пещера Дружба в Оленьих  ручьях и эсперанто Порог Ревун и эсперанто Письмо турецкому султану и эсперанто

Смолинская пещера и эсперанто Шри Ланка это рай на земле  Пропедевтическая роль эсперанто в изучении немецкого языка