Svetlana Guŝĉa
Ukrainio
Mi loĝas en Okcidenta Ukrainio, en pitoreska urbo Lutsk, apud Lvovo. Mi estas 55-jara instruistino de fremdaj lingvoj kaj Esperanto estas mia hobio. Mi volus havi korespondamikojn eksterlande kaj interkomunikiĝi kun homoj el ĉiu ajn lando.
Mia plej ŝatata tempopasigo estas legado de libroj, arto, naturo, vojaĝoj kaj renkontiĝoj kun interesaj homoj.
Karaj samideanoj, mi atendas viajn leterojn. Bonvenon!