Koresponda Servo Universala

 

 

 

Mi volas korespondi

klaku por fari vian anoncon

 

 

 


Ýñïåðàíòî ýòî öåëûé ìèð

 

100

200

300

400

500

0-100 korespondantoj

100-200 korespondantoj

200-300 korespondantoj

300-400 korespondantoj

400-500 korespondantoj

 

500 +

 

 

   informu viajn amikojn en la sociaj retoj!

Lando

Nomo Familinomo (aĝo)

[s-ro / s-ino]

Teksto de la anonco

ret@dreso

foto

klaku por grandigi

Argentino

 

Adrian Alejandro (18)

 Saluton ĉiuj geesperantistoj el la tuta mondo. Mi estas Adrian Alejandro (prononcita Aleĵandro), mi loĝas en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Mi eklernis Esperanton je la jaro 2011. Mi volas korespondi kun homoj el la tuta mondo por ekkoni diversajn kulturojn. Ege plaĉas al mi lerni lingvojn, mi nun parolas hispanan, anglan, iomete la francan kaj Esperanton. Nu mi atendas retmesaĝojn aŭ leterojn.

adrian_alejandro_21 + hotmail.com  

Rusio

 

Valerij Malihin  (51)

Mi deziras korespondi kun geesperantistoj de diversaj landoj. Miaj hobioj estas komunikado,

vojaĝoj, muziko, legado... Mi kolektas bildkartojn, poŝtmarkojn, kalendaretojn, vinetikedojn, monerojn, telefonkartojn...

simoron4 + gmail.com  

Niĝerio/Ĉinio

 

Gabrielo Olubunmi Osho-Davies (44)

Mi deziras korespondi kun importistoj de kaheloj. Mi ankaŭ deziras korespondi kun geinstruistoj tutmonde. Ĝenerale, ĉiuj estas bonvenaj korespondi kun mi. Mi nun estas en Ĉinio.

oshodavies + gmail.com 

RD Kongo

Honoro Sebuhoro  (36)

Mi nomighas Honoro Sebuhoro Ndarihoranye, mi havas 36 jarojn kaj 5 gefilojn. Mi volas amikiĝi kun kun homoj el aliaj landoj kaj korespondi rete aŭ papere. Mi okupiĝas pri Esperanto kaj instruas lernantojn en esperanto kurso. Nun mi estas prezidanto de Verda Stelano Klubo en nia loko.  Mi  ŝatas naturon, promenadon.  Mi estas membro individua de UEA.

Honoro Sebuhoro Ndarihoranye, PO Box 08 Bunagana-Kisoro / UGANDA

honsebn + yahoo.fr;  honsebn + gmail.com

Usono

Michael Moore (18)

Saluton, Esperantujo! Mi estas studanto kiu loĝas en Minneapolis, en Minesoto. Antaŭ kelkaj monatoj mi ekstudis Esperanton. Mi volus korespondi por trovi dumvivajn amikojn kaj lerni pri diversaj

kulturoj. Mi preferas skribi per letero, sed mi povas korespondi per ret-mesaĝoj, Facebook, Skype, ktp.. Bonvole skribu al mi per ret-mesaĝo, kaj diru tion, kiel vi preferas korespondi.  Mi ĝoje atendas vian mesaĝon. Pacon!

michaelmoore412 + yahoo.com

Rusio

 

Irina Popova (35)

Mi estas Irina. Mi ŝatas Italan lingvon. Mi volas korespondi kun Italaj amikoj per la Itala lingvo. Skribu al mi!

tokko + bk.ru

Tibeto

 Ghanasatta Czchoslovakio (88)

Mi estas Ghanasatta  de Czchoslovakio. Kaj 88 jaraĝa monaĥo. Mi naskiĝis en Czchoslovakio, sed mi loĝas nun en urbo Lhasa, en Tibeto. Mi havis sorton vivi en  Sri Lanko. Mi estas spiritisto kaj havas 16 jarajn de spertoj pri spiritismo. Mi havas  konektaĵon kun spiritoj. Ĝi estas mia  intereso. Mi helpas homojn  per spiritismo solvi iliajn  problomojn kaj havis perspektivon de la vivoj. Sed mi de neniu petas

monon. Mi kolektas religiajn meritojn al mia venonta vivo post mian morto. Se vi volas mian helpon, skribu al mi!

spiritual.tibet + gmail.com

Azerbajĝano

 

Rufato Abdulla (33)

 

Mi volas korespondi tutmonde pri diversaj temoj kaj praktiki mian Esperanton.

rufat.abdulla + gmail.com

Kubo

 

Yosdani Benitas (19)

Mia nomo estas Yosdani. Mi estas juna esperantisto el Kubo. Mi volus korespondi kun esperantistoj el tuta mondo. En mia loĝejo mi ne havas komputilon kaj mi povas nur korespondi per paperleteroj. Mi havas 19 jarojn. Mia adreso:

Yosdani Benites, Finica "Dos Hermanas", Carraetera Maleza, Encrucijada, Villa Clara, CXP 52400, Kubo

Hungario

Tamas Varos (38)

Mi estas Tamas. Mi loĝas kun mia familio en Hungario, en la urbo Eger. Mi havas edzinon kaj unu filon. Mia profesio estas fajrestingisto kaj ĝi tre plaĉ as al mi. Mia hobio estas  mia profesio, fiŝkaptado, aŭtokonkuroj (F 1). Mi nun lernas Esperanton kaj mi  deziras korespondi kun aliaj lernantoj por ekzerci  la Esperantan lingvon. Mi atendas vian leteron!

voros.tamas + chello.hu

Francio

Hocine Mouffok (28)

Bonan tagon, mi pensas ke vi ankaŭ ŝatas Esperanton kaj volas kun iu korespondi. Mi komencis lerni Esperanton en 2007, ĉar ĝi estas tre interesa lingvo. Mi volas korespondi kun vi!

hocine.mouffok + hotmail.fr

Venezuelo

 

Pedro Yepez (21)

Mia nomo estas Pedro Yepez kaj mi havas 21 jarojn, mi loĝas en urbo Bolivar en Venezuelo, kie mi studas medicinon. Mi skribas al vi, ĉar min interesas korespondadi kun personoj el aliaj landoj. Miaj ŝatokupoj estas: legado, spekti TV-on, dormi multe, uzi komputilon kaj ludi video-ludojn. Skribu al mi!

peter_poch + hotmail.com 

Sri Lanka

 

Thilaka Jajaratna (18)

Ni estas membroj de Junulara Esperantisto Klubo De Shanthi (JEKS). Celo de nia klubo estas efektivigi diversajn projektojn inter la esperantista junularo, plibonigi iliajn sciojn, pozojn, kompetentecojn kaj lertecojn. Bv vidi paĝo 36 de la UEA-revuo ESPERANTO  (feb. 2012) pri nia klubo.

info.shanthee2011 + gmail.com

Hungario

 

Krisztina Rostas  (35)

Mia nomo estas Krisztina Rostas. Mi havas 35 jarojn. Mi loĝas kun la familio en Hungario, en Budapesto. Mi instruas brakinfanojn. Mi komencas lerni la lingvon Esperanto. Ĉu vi volas korespondi kun mi?

krizsibogi + gmail.com

Brazilo

 

Len Costa  (24)

Mia nomo estas Len kaj mi loĝas en Brazila ĉefurbo. Mi havas 24 jarojn! Mi tre volas kontakti kun aliaj geesperantistoj! Mi laboras kiel brazila signo-lingvo-interpretisto.. Al mi plaĉas mia laboro! Bonvolu, kontakti min!!!  Mi atendas viajn leterojn! Fratajn brakumojn!

lenccosta + gmail.com

Pollando

 

Krystyna Wolak  (34)

Mi volus korespondi kun geamikoj Esperante. Mi estas 34-jara sinjorino, instruistino - pedagogo.

Mi kore salutas Vin kaj atendas viajn leterojn.

krysia132 + poczta.fm

Sri Lanko

Maduree Prasangika  (13)

Saluton kara samideanoj ! Mi estas Maduree Presangika,  12 jaraĝa knbino  kaj membro de la Junulara  Esperantista  Klubo De Shanthi (JEKS). Mi loĝas  kun mia patrino kaj frato.  Ni loĝas en Diyatalawa.  Lasta Aprilo -2011 ni havas grandegajn pluvojn. Nia lando kaj hejmo glitiris. Hejmo detruiĝis. Ni perdis ĉion, kion ni havis. La foto montras nian “hejmo” kie ni loĝas nun. Ni esperas  konstrui novan hejmon kaj nomumi ĝin “ESPERO” kun la kontribuaĵoj de la tuta monda esperantistaro. Kore ni akceptos kion vi povos doni!

info.shanthee2011 + gmail.com

Sri Lanko

 

Sriyalatha Manike  (18)

Mia nomo estas  Sriyalatha Manike. Mi estas 18  jara. Mi loĝas en Bandarawela. Mi estas ĉarpentitino. Ĉu vi volas korespondi kun mi? Mi deziras renkonti novajn amikojn.

info.shanthee2011 + gmail.com

Sri Lanko

Kiri Mohotty (48)

Mi estas  Kiri Mohotty, 48–jara instruisto kaj Esperantisto. Mi loĝas kun la familio en Diyatalawa en Sri Lanko. Mi ankaŭ estas astrologo kun internacia reputacio. Mi  havas 20 jarajn spertojn de  spiritismo kaj “palmistry”. Mia hobio estas helpi aliajn homojn por solvi iliajn personajn kaj  familiajn problomojn (edukada, okupa, mensa, konfusa, ama ktp.) per astrlogio, spritismo kaj “palmistry’.  SE vi aŭ viaj amikoj havas problomojn – bonvlu skribu al mi. Mi nepre respondos. 

mkirimohotty + yahoo.com

Hungario

 

Tibor Izsanyi (35)

Mia nomo estas Tibor Izsanyi, mi havas 35 jarojn. Mi loĝas kun la familio en malgranda vilaĝo en Hungario. Mi havas edzinon kaj unu filon. Mi estas policista kriminalisto, mia hobio estas hundosporto, hundobredado kaj ĉasado. Mi nun lernas Esperanton, mi deziras korespondi, mi povas praktiki la lingvon Esperanto! Mi atendas vian leteron! Dankon!

izsitibi + freemail.hu

Sri Lanko

Wickramasinghe Mapa Mudijanselage  (60)

Mi estas 60-jara  Sri Lanka esperantisto kaj eks-direktoro de edukado. Ankaŭ kasisto kaj programa oficiro de Junulara  Esperantista Klubo de Shanthi (JEKS). Nia klubo fondiĝis en 2009. Sed estas tre aktiva klubo. Celo de nia klubo estas efektivigi diversajn projektojn inter la esperantista junularo de la areo, al plibonigi iliajn sciojn, kompetentecojn kaj lertecojn. Kutimaj diskutlingvoj estas Esperanto  kaj sinhala. Vivstilo: “Libereco el Narkotico kaj Alkoholo” estas la plej nova projekto, kiun ni efektivigis. Ni dividos nian sperton kun aliaj homoj kaj kluboj. Mi volus korespondi kun geesperantistoj.

wicky.wickramasinghe + gmail.com

Hungario

 

Peter Miller (20)

Mi estas Peter, mi havas 20 jarojn kaj lo`gas en Hungario. Mi nun komencas lerni la lingvon Esperanto. Ĉu vi volas korespondi kun mi?

peter.miller.hu + gmail.com

Sri Lanko

 

Sehan Maduwantha (14)

Mi estas Shehan Maduwantha. Studanto 14-jara. Mi deziras korospondi kun s-ino sen gefiloj kaj ŝatas helpi min en mia edukado.

info.welfare + gmail.com

Sri Lanko

 

Shanika Maduwanthee (17)

Mi estas membro de Junulara Esperantista Klubo de Shanthee (JEKS). Studantino. Mia hobio estas kolekti PM. Bonvolu skribi – mi respondos rapide.

info.shanth2011 + gmail.com

Sri Lanko

 

Premalatha Ratnayaka (21)

Mi estas instruistino. Mia Esperanto dume estas neperfekta. Mi petas via pardonon. Mi volas

korospondi kun geamikoj el la tuta mondo. Bonvolu respodi al mi. Mi estas membro de Junulara

Esperantista klubo De Shanthee.

info.shanthee2011 + gmail.com

Burundo

 

Ndayizeye Remy (30)

Mi nomiĝas Remy kaj mi volas korespondi kun virinoj, kiuj estas blankulinoj, kiuj havas 30 jarojn

aŭ pli ol kaj kiu volas havi edzon. Se vi sentas intereson, bonvolu skribi aŭ invitu min al “facebook”.

Mi nun finas miaj studadon en universitato, sed mi ne havas laboron. Mi ŝatas babili kaj legi.

kimndare82 + yahoo.fr

Sri Lanko

 

Ranjika Subasanee (12)

Mi estas Ranjika Subasanee. G. M. Ranjika Subashani (12 jaroj).  Membro de Junulara

Espeanto Klubo de Shanthi (JEKS), Sri Lanko. Nia patro estis jurnalisto kaj li forpasis en 2009. Nun mi loĝas kun la patrino, fratino kaj avino.  Mi lernas en la 6-a klaso. Ankaŭ mi estas  membro de “St. John Ambulance Association of Sri Lanka”. Mi volas korospondi

Kun tiuj, kiuj povas helpi en edukado de mia fratino kaj min. Bonvolu respondu al mi baldaŭ. Dankon.

ranjikasb@gmail.com

DRKongo

Moise Mangana  (14)

Mi estas Moise Mangana el DR Kongo. Mi ĵus finis mian unuan paŝon en Esperanton

kaj por praktiki ĝin mi deziras instrui nian karan lingvon en nia kvartalo, pro tio mi bezonas viajn helpojn kiel: manlibroj, vortaro kaj aliaj E-libroj por plibonigi mian E-konon. Mi ankaŭ bezonas korespondi en la tuta mondo ĉiam por plibonigi mian lingvonivelon. Se vi deziras sendi al mi kelkajn librojn, vortarojn, ktp., jen la poŝtadreso de mia instruistino: BP 99 17, Kinshasa 1. Alexandrine. Mi sercahs ankaŭ volontulon por subteni niajn agadojn. atendante vian respondon mi deziras al vi ĉiuj bonan sanon!

manganamoise + gmail.com

Usono

 

Moise Sedjro (32)

 

Mi loĝas en ŝtato Iowa, deziras korespondi kun ĉiuj esperantistoj tra la tuta mondo.

mawussey + gmail.com

Italujo

 

Giuseppe Affaticati (54)

Mi estas ga 54 jaraĝa itala esperantisto, mi eklernis E-on dek jaroj antaŭe,  sed

poste mi forlasis ĝin. Nun mi rekomencis lerni kaj uzi nian lingvon, do mi estas denove komencanta esperantisto!  Mi deziras korespondi kun geamikoj el la tuta mondo.

verdespero + gmail.com

Rusio

 

Dmitrij Borodajev (35)

 

Mi ŝatas korespondi pri diversaj temoj. Bonvolu skribu al mi!

dmitrijesp + gmail.com

Hungario

 

Gabor Pupp (30)

Mi estas Gabor Pupp el Hungario. Mi havas 30 jarojn. Min tre interesas la lingvo Esperanto, natursciencoj kaj klasika muziko. Mi volus korespondi, konatiĝi kaj amikiĝi kun diversaj homoj el la tuta mondo. Mi atendas viajn leterojn!

diasztereomer + hotmail.com

Hungario

 

Brigitta Olah (23)

Mi estas juna virino. Mi loĝas en Ercsi (Hungario). Mi estas instruistino, mi nun instruas muzikon. Mi ŝatas legi interesajn librojn, aŭskulti belajn muzikojn. Min interesas muziko, mi volas lerni ludi kun gitaro. Mi nun lernas Esperanton, sed ankoraŭ mi ne parolas bone. Bonvolu skribi al mi!

brigi.olah + gmail.com

Algerio

 

Dahlai Fatiha  (48)

Mi estas alĝeria esperantistino. Ekde 1987-a mi ne korespondis kaj ne uzis Esperanton.

Momente mi estas 48 jara, mi parolas araban, hispanan, francan ligvojn, sercas geamikojn de tutmondo.

fatihadah63 + hotmail.ch

Usono

 

Fudjo Jeannot (48)

Mi volas korespondi kun samideanoj. Mi ne konas tre bone Esperanton,  sed mi volas plibonigi miajn

sciojn de la lingvo internacia. Mia lando estas Kongo Demokratia, sed mi logas en Usono. Se vi volas korespondi kun mi - bonvenon.

fudjo2010 + gmail.com

Pollando

 

Hanna Libera (63)

Mi estas progresanta esperantistino.Mi volus korespondi kun geesperantistoj

h.libera + op.pl

 

Sri Lanka

Malanee Wickramasinghe  (18)

Mi estas Malanee Wickramasinghe.  Mi estas 18 jara instruistino kaj membro de Junulara Esperanto Klubo de Shanthi (JEKS), Sri Lanka.  Nia klubo estas tre aktiva  klubo.  Mi efektivagos “Trinkakvo  Proviza  Projekto” (TPP) al la lernantoj de lernejo, en kiu mi instruas. Nomo de la lernejo estas Helagalbokka  Primara lernejo. Kio estas TPP kaj kiel oni povas partopreni ĝin mi povas klarigi persone al ĉiu deziranto. Mi ĝojos al via baldaŭa  respondo.            wicky.wickramasinghe + gmail.com

Irano

 

Sxler Karimi  (30)

 

Mi estas Kurda esperantistino kaj tre ŝatas konatiĝi kun aliaj gesamideanoj. mi deziras lerni korektan prononcon en Esperanto. Mi tre ŝatas naturon kaj sciencon kaj seriozan diskuton pri ĉio.

shler_kr + yahoo.com

Brazilo

Max Reinhold Jahnke (26)

 

Mia nomo estas Max Reinhold Jahnke, mi naskiĝis kaj loĝas en San-Paŭlo, Brazilo. Mi studas matematikon ĉe universitato de San-Paŭlo. Mi tre sxatas legi sciencfikcion, filozofion, sed ĉefe mi ŝategas studi matematikon.

max.jahnke + gmail.com

RD Kongo

Alphonse Waseka Kamango (33)

 

Mi estas Alphonse Waseka, loĝas en urbo Goma (RD Kongo), antaŭ  9jaroj mi esperantiĝis. Mi deziras krei sincerajn amikajn rilatojn kun geesperantistoj de ĉiuj aĝoj tra la mondo,  kiuj pretus kontribui al mia agado: prizorgo de orfoj kaj delasitaj infanoj (ilia alfabetiĝo ktp). Plejamike kaj plejfrate,

alphonsewaseka + yahoo.fr

Pakistano

 

 Zubair Muhammad (38)

 

Mi volas korespondi tutmonde pri ĉiuj temoj.

muhammadzubair1974 + gmail.com

Mongolio

Batzaya Tsagaan-Taiji (45)

 

Mi povas interperi vin kun mongolaj geknaboj inter 12-17 jaraĝuloj aŭ,  se vi volas korespondi kun plekreskuloj inter 18-45 jaraĝuloj, mi volonte vin interperos. Mi bondeziras pliajn sukcesojn al la Koresponda Servo Universala, kiu  klopodas proksimigi kaj interamikigas la homojn el la cxiu angulo de terglobo!

batzaya + yandex.ru

Hungario

Erika Nagy  (23)

Mi estas juna virino. Mi loĝas en hungara urbo. Ankoraŭ mi estas studento, mi studas filozofion en universitato. Mi havas katon, kiun mi tre amas. Mi ŝatas legi interesajn librojn, aŭskulti belajn muzikojn. Min interesas la spiritismo. Mi nun lernas Esperanton, sed ankoraŭ mi ne parolas bone. Mi deziras praktiki la lingvon/

pianistletta + freemail.hu

Senegalio

Antoine Gomis  (45)

Mia nomo estas Antoine Gomis. Mi loĝas en Dakaro, la ĉefurbo de Senegalio en urbeto nomata Parcelles Assainies. Mi estis instristo en la elementa lernejo,.Mi parolas la anglan? La francan, iomete portugalan kaj mi eklernis Esperanton ekde 2005. Mi volas korespondi kun la aliaj gesprantistoj tra la tuta mondo.

antoinegomis2000 + yahoo.fr

Brazilo

Ricardo Caldeira (57)

 

Kara samideanoj, saluton, mi deziras korespondi kun gesamideanoj el la tuta mondo. Mi ne estas komecanto, sed en 2000-aj jaroj mi ne praktikis la lingvon internacian. Mi volas denove praktiki la lingvon kaj min interesas  vivmanieroj kaj filatelio. Mi ŝatas korespondi, ankaŭ, per paper-leteroj. Skribu al mi.

ricardoccaldeira + gmail.com

Brazilo

 

Gabriel Santos (20)

 

Mi nomiĝas Gabriel. Mi havas 20 jarojn. Mi estas katolika junulo. Mia esperanto ne estas flua, sed mi volas lerni plu. Helpu min. Mi volas konatiĝi kun katolikulojn kaj aliaj homoj.

biel_braza + hotmail.com

Brazilo

 

Guilherme Moura (19)

Mi volas korespondi kun iu ajn prefere papere, jen estas mia adreso:

Guilherme de Moura, Rua Joso; Linhares 68, Coral - Lages – SC, Cep: 88523-280, Brazilo

Skribu al mi, mi nepre respondos!

guimourinha + live.it

Rusio

 

Ivan Poletaev (42)

 

Mi havas iom da libertempo por interkomunikiĝ pri psikologio, medicino. Skribu, kaj ni interparolos eble “skype”.

ivan.poletaev + mail.ru

Litovio

 

Gabriele (15)

Mi estas Gabriele. Mi havas 15 jarojn. Mi loĝas en Litovio. Mi estas komencantino de Esperanto. Se vi volas korespondi kun mi - skribu! Mi atendas!

gyvenimasbepatyciu + gmail.com

Slovakio

 

Milan Hlubek (77)

 

Mi volas korespondi tutmonde.

milan.h + pobox.sk

Slovakio

 

Dusxan Juran (65)

Mi estas 65–jaraĝa emerito. Mia profesio estas vinberkulturisto kaj miaj interesoj estas

naturo, fotografado, kulturo kaj laboro en ĝardeno. Mi volas korspondi kun geamikoj kaj perfektiĝi en Esperanto.

dusanjuran + azet.sk

Rusio

 

Valeria Kim (40)

Mia nomo Valeria, mi loĝas en Fora Oriento de Rusio, sur insulo Saĥalin, en urbo Juĵno-Sahalinsk.

Mi tre volas havi amikojn el la tuta mondo. Min interesas ĉio interesa, mi ŝatas ĉion pozitivan.  Skribu al mi, mi nepre respondos!

valeriya.kim.-71 + mail.ru 

Ukrainio

Anjo Aksjutenko (12)

Mi estas Anjo. Mi havas 12 jarojn. Mi loĝas en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Mi havas gepatrojn kaj fratinon Tanjon,  ŝi havas 11 jarojn. Ni lernas en la sama liceo, mi - en la sesa klaso, kaj Tanjo - en la kvina. Mi havas ankaŭ geavojn, kiuj havas multe da hundoj, kiujn mi tre ŝatas. Mi ŝatas ankaŭ matematikon kaj desegnadon. Iom malpli mi ŝatas la anglan lingvon, la germanan kaj la ukrainan. Kaj mi tre ŝatas Esperanton, kiun mi komencis lerni ĉi-jare en la liceo!:) Mi volus interamikiĝi kun samaĝuloj en Britio kaj interkorespondi en Esperanto. Amike, Anjo.

es-peranto + bigmir.net

Brazilo

 

Evandro Caboclo (60)

Mi nomiĝas Evandro, se vi deziras koni min kaj e-movadon en nia lando per poemoj

kaj belegaj fotoj, bonvolu skribi - certe mi plezure kaj rapide respondos al vi!

evandrocaboclo + yahoo.com.br

Makedonio

Viktor Galeski (46)

Mi estas 46 jara, mi loĝas en urbo Prilep en Resubliko Makedonio. Mi estas estrarano

de nia E-klubo "La Progreso" kaj delegito de UEA. Ek de 1987 mi uzas Esperanton, sed praktike

mi denaske estas esperantisto, ĉar en mia hejmo Esperanto estas en la unua loko (mia

patro esperantistiĝis en 1963). Mi volas korespondi kun aliaj geesperantistoj, kiuj bone

regas Esperanton. Mi volas fotografii kaj aŭskulti folkloran-tradician popolmuzikon de

la tuta mondo.

galeesp + t-home.mk

Ĉinio

 

Yao Li  (22)

Mia nomo estas LiYao (Lijaŭ  en Esperanto). Antaŭ kelkaj monatoj mi eklernis Esperanton. Mia vortaro estas malgranda, (*^__^*) mi volas korespondi por perfektigi mian Esperanton. Skribu al mi!

lijaux + qq.com

Brazilo

 

Arthur Cardoso (45)

Mi tre deziras korespondadi kun alilandaj geesperantistoj tutmonde. Mi preferas per paper-leterojn.

Mia adreso estas: Arthur C. da Costa Jr., Rua Comendador Bastos, 445 – 104,

21911 - 020  Ilha do Governador – RJ, Brazilo 

arthurcosta7 + gmail.com

Usono

 

 

Chris Huff (21)

Mi estas 21-jara studento de Usono. Mi ŝatus paroli esperante kun amikoj el variaj kulturoj kaj landoj. Ni povas paroli pri io ajn. Mi serĉas uzantoj inter 16 kaj 25 jaroj. Skribu al mi!

chrisxhuff +gmail.com

Rusio

 

Pavel Petrov (23)

Mi volas konatiĝi kun novaj interesaj homoj.

ppetrovv88 + gmail.com

Rusio

 

Alena Ŝevelova (41)

Mi tre ŝatas hispanan lingvon kaj mi esperas, ke Esperanto helpos min ellerni la hispanan. Ankaŭ la esperantistoj el hispanlingvaj landoj estas bonvenaj al mia adreso!

kinolyb3012 + yandex.ru

Rusio

 

 

Valentina Kobzarj (58)

Mi loĝas en S-Peterburgo. Miaj interesoj estas legado, trikado, vojaĝoj. Mi volas korespondi kun scivolemaj kaj optimismaj homoj!

valkob + bk.ru

Rusio

 

Svetlana Razĵivina (47)

Mi laboras kun infanoj en “Infana Centro en S-Peterburg”. Mi volas korespondi kun homoj el la tuta mondo.

svetlanarazz + mail.ru

Usono

 

Michael Moore (18)

Mia nomo estas Michael (Miĉaelo) Moore. Mi havas intereson pri lingvoj.  Mi ŝatas legi kaj studi lingvistikon.  Mi komencis studi Esperanton, sed ankoraŭ mi ne estas sufiĉe ekzercita. Mi volas paroli kun oni por ekzerci mian Esperanton kaj lerni pri aliaj kulturoj.

michaelmoore412 + aol.com

Pollando

 

Czeslaw Kucia (58)

 

Saluton gesamideanoj! Ĉu iu povas helpi al mi? Mi perdis laboron, ĝis la emeriteco restas ankoraŭ preskaŭ du jaroj. En Pollando mi ne povas trovi, do mi serĉas en Okcidenta Eŭropo. Mi povas paki, munti, sorti aŭ labori en bieno, ĝardeno... Mi serĉas geamikojn, kiujn povas helpi al mi.

czeslawespero + gmail.com

Hungario

 

Aldaska

Saluton el Budapeŝto! Ĉu vi korespondos kun mi? Mi tre volus konatiĝi kun multaj esperantist(in)oj. Mi tre (!!!) atendas vian baldaŭan leteron senpacience. Kun amika saluto, Aldaska.

a36aldaska.eo + gmail.com

DR Kongo

 

Fleurette Mabanza (21)

 

Saluton al ĉiuj, mi estas Fleurete Mabanza, mi loĝas en Demokratia Rrespubliko Kongo precize en Kinshaso. Mi deziras korespondi kun ĉiuj esperantistoj en la tuta mondo. Bv sendi al mi mesaĝon kaj mi estos kontenta.

floreta.m + hotmail.fr

Kubo

 

Walter Cardenaz

 (18)

Mi estas kubana knabo. Mi havas 19 jarojn. Mi volus korespondi kun geesperantistoj el la tuta

mondo per paperaj leteroj pri ĉiuj temoj.

Mia adreso: Walter Cardenaz, Crucero"las Casmbas", Santo Domingo, VILLA CLARA, Cubo-53000

Kubo

 

Luis Angel Gonzales  (19)

M estas kubana knabo. Mi havas 19 jarojn. Mi volus korespondi kun geesperantistoj el la tuta

mondo pri ĉiuj temoj.

Mia adreso: Luis Angel Gonzales, Calle 2-da n-ro 11, Finca "Santa Olaya",

Santa Domingo, VILLA CLARA, Kubo-53000

 

 

Hungario

 

 

Maria Domokos (21)

Mi estas Maria Domokos. Mi havas 21 jarojn. Mi ŝatas legi libron, spekti filmojn. Mi nun komencis lerni Esperanton, sed ankorau mi ne povas bone paroli. Skribu al mi!

maja1x + citromail.hu

Pollando

 

 

Dorota Maczka (48)

Mi serĉas korespondamikojn el tuta mondo. Mi estas instruistino. Mi ŝatas vojaĝi. Mi interesiĝas pri historio, kulturo kaj turismo. Mi atendas fidelajn amikojn. Skribu, mi certe respondos.

dorciapoczta + op.pl

Hungario

 

 

Aldaska

Saluton el Budapeŝto! Ĉu vi korespondas kun mi? Mi tre volus konatiĝi kun multaj esperantist(in)oj. Mi tre (!!!) atendas vian baldaŭan leteron senpacience. Mi tre (!) atendas vian respondon.

a36aldaska.eo + gmail.com

Hungario

 

Zsolt Halaszi (28)

Mi komencis lerni Esperanto en septembro de 2011. Mi serĉas korespondantojn  por trejnado de la

gramatiko kaj praktiko en Esperanto. Mi estas poŝtisto en Budapest, Hungario. Mi lernas en Altlernejo apud mia laboro.

halaszik.zsolt + upcmail.hu

Hungario

 

Andrea Dudas (35)

Mia nomo estas Andrea. Mi loĝas en Hungario, en malgranda urbo. Mi havas 3 infanojn. Mi nun

lernas Esperanton, sed ankoraŭ mi ne povas bone paroli. Min interesas muziko, turismo, interesaj libroj

kaj bonaj filmoj. Ĉu vi volas korespondi kun mi? Skribu al mi!

andidudas + citromail.hu

Rusio

Ruv fon Heineken (25)

 Mi nomo estas Ruv.  Mia loĝloko estas Moskvo kaj mi volas havi amikojn trans la oceano. Mi atendas viajn leterojn.

verdasoldato + mail.ru

Ĉeĥa respubliko

Mirek  (58)

Antau multaj jaroj mi lernis nian lingvon kaj nun mi havas eblecon interkorespondadi "e-maile", do mi volus trovi kelkajn leter-geamikojn el la tuta mondo. Min interesas historio, lingvoj, teologio kaj viv-modo en variaj landoj. Kaj ankau  mi volus havi leter-geamikojn. Mi loĝas en malgranda urbeto en Suda Moravio.

miakesto + seznam.cz

Brazilo

Sergio Henrique Richard (43)

Mi nomiĝas Sergio kaj mi estas kuracisto. Mi deziras korespondi kun tutmondo, koni kulturojn, fari novajn amikojn, interŝanĝi spertojn kaj bildkartojn ankau. En mia urbo loĝas ĉ. 287000 da loĝantoj kaj ĝi nomiĝas Cascavel (Esperante: Kaskavelo), situas en sudo de Brazilo. Skribu al mi (ret- au  paperpoŝte).

Sergio Henrique Richard, Cai a Postal 63, Cascavel – PR, CEP 85802-970, Brazilo

shrichard + uol.com.br

Hungario

Kinga Bercsonyi (28)

Mi nomiĝas Kinga Bercsonyi. Mi estas arkeologo. Min interesas la mezepoko kaj la mezepokaj tombejoj. Mi tre ŝatas mian laboron. Mi loĝas en malgranda vilaĝo. Mi loĝas kun miaj gepatroj. Mi havas fratinon. Mi havas du katojn kaj du hundojn. En mia libertempo mi legas, sporti kaj audi muzikon. Skribu al mi!

kingus83 + gmail.com

Brazilo

Katya Virginia de S. Ramos

Mi estas Katya Virginia el Brazilo (Belem, Parao). Mi lernis E-lingvon antaŭ preskaŭ dek jaroj, sed pro manko de tempo mi forlasis mian E-korespondadon antaŭ tri jaroj.  

 Tamen, mi deziras komenci ĝin denove, ekzercante E-lingvon kun geesperantistoj eltutmonde, prefere el Eŭropo, sed korespondantoj el ĉiuj landoj estos tre bonvenaj. Mia celo estas plibonigi mian E-vortaron per kontinua korespondado. Plaĉos al mi paroli pri diversaj aferoj, ĉar mi amas la vivon, la bestojn, la naturon, la muzikon, same kiel mi ĝojos amikiĝi kun novaj geesperantistoj. (legu pli)

katyavirginia + yahoo.com.br

Hispanio

John Zuloeta (25)

Mi naskiĝis en Peruo, sed mi loĝas en Hispanio, mi havis sorton vivi en la Kanariaj insuloj kaj povis viziti strandon dum la tuta jaro, tio estas unu el miaj hobioj - mi tie povas legi, aŭskulti muzikon aŭ simple naĝi. Mi tre ŝatas la ideon de la universala lingvo kaj mi kredas, ke homoj devas lerni ĝin. Mi ne estas kontraŭ  lerni aliajn lingvojn, eĉ male, ju pli da lingvoj oni scias, des pli bone! Mi ankoraŭ ne havas multan praktikon pri Esperanto kaj mi volas plibonigi mian scion de ĝi. Skribu al mi!

dedozs + yahoo.es

Brazilo

 

Cristovao Santana (47)

Mia nomo estas Cristovao kaj mi loĝas en urbo Piracaia (San Paulo/Brazilo). Mi lernas Esperanton kaj mi deziras renkonti novajn amikojn. Mi interesiĝas pri Esperanto. Mi ne scias multajn vortojn, sed mi volas praktiki kun aliaj Esperantistoj.

crilusan + bol.com.br

Pollando

 

Zbigniew Matczak (41)

 

Mi estas DJ'o el Pollando, urbo Ŝĉecino. Skribu min. Mi ŝatas paper-poŝton sed ankaŭ ret-poŝton. Mi volas korespondi kun geamikoj el tuta mondo.

zmatczak (+) poczta.onet.pl

Ukrainio

 

Julia Karmen (62)

Tutkoran saluton, mi volas amike korespondi. Mi havas diversajn interesojn: ekz. libroj,

naturo, bestoj, biomimetiko, Biblio (mi estas kredema virino). Mi atendas viajn leterojn.

Bonfarton al vi.

esperokarmen + gmail.com

Hungario

 

 

Dora Fiedler (42)

Mi estas Dora. Mi loĝas en vilaĝo. Mi lernas Esperanton kaj mi laboras sur la flugstacio.

dora.fiedler + gmail.com

Hungario

Ilona Imre (42)

Mi estas 42-jara, komencanta esperantistino, kaj mi volas plibonigi mian Esperanton. Mi loĝas en Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario. Mi laboras kiel instruistino en gimnazio. Mi instruas anglan, germanan kaj hispanan lingvojn. Min interesas filmoj, astronomio, historio, religio, bestoj kaj diversaĵoj de la vivo.

Bonvolu skribi al mi, se ankaŭ vi deziras ekzerci Esperanton.

ilona713 + freemail.hu

Togo

 

Stan Alate (25)

Mi estas 25jara nova esperantisto el Togolando. Mi ŝatas muzikon, teatron, danci kaj vojaĝi. Mi tre volas ellerni Esperanton por havi kontaktojn en la tuta mondo. Skribu al mi, mi plezure respondos.

adzewodaalate + yahoo.fr

Hungaria

 

 Veronika Dravai (34)

Mi estas Veronika. Mi loĝas en Hungara malgranda vilaĝo, en Nagyigmando. Mi havas 34 jarojn. Min interesas filmoj, libroj. Mi havas 2 infanojn. Mi nun komencis lerni Esperanton, sed ankoraŭ mi ne povas tre bone paroli. Skribu al mi!

dravai.veronika + freemail.hu

Belgio

 

Luc Larminier (53)

Mi nomiĝas Luc Larminier kaj mi loĝas en Andenne, urbeto en Belgio. Mi lernis Esperanton dum la jaroj 1980 sed mi ne plu havis la okazon praktiki la lingvon. Nun, mi havas pli da tempo kaj mi deziras korepondi kun aliaj Esperantistoj en la tuta mundo. Interesas min lingvoj, literaturo, teatro, religioj, philozofio, muziko, naturo.

luc.larminier + skynet.be

Brazilo

 

 

Konstantin  Dimopoulos (38)

Mi volas korespondi tutmonde kun ĉiuj pri diversaj temoj. 

cgdimop + gmail.com

Burundo

 

 

Benjamin Niyubahwe (25)

Mi estas studento kaj mi volas interkomunikiĝi kun personoj de la tuta mondo. Mi ŝatas lingvojn kaj mi desiras pli bone ellerni Esperanton.

imanibnjos + yahoo.com

Rusio

 

 

Galina Novikova  (46)

Mi volas trovi korespond-amikojn en Hispanio por amikeco kaj komunikiĝo, mi volonte havos rilatojn ankaŭ kun nejunaj solecaj personoj, kiuj bezonas animan varmon kaj atenton. Tamen mi plezure korespondos kun esperantistoj el aliaj landoj.

tetra1965 + mail.ru

Hungario

 

Agnes Kizman  (32)

Mia nomo estas Agnes Kizman. Mi havas 32 jarojn. Mi loĝas en Hungario, en la urbo Nyrtelek. Mi laboras en lernejo. Mi ŝatas aŭskulti muzikon, mi ŝatas legi bonajn librojn kaj rigardi bonajn filmojn. Mi nun komencis lerni Esperanton, sed ankoraŭ mi ne povas paroli tre bone. Ĉu vi volas korespondi kun mi?

akizman + gmail.com

Rusio

 

 

Kirill Bobrov (18)

Mi volas korespondi tutmonde pri ĉiuj temoj.

www.bobroff + mail.ru

Hungario

Angelika Kiss  (41)

 

Mia nomo estas Angelika Kiss. Mi estas 41 jara. Mi vivas en Hungario kaj laboras en Budapeŝto. Mi bezonas lingvoekzamenon por mia diplomo. Mi ankoraŭ ne parolas tre bone Esperanton, tial mi deziras korespondi, ĉar tiel mi povos ekzerci ĝin. Min interesas aliaj kulturoj, muziko, vojaĝoj ktp.

kalegna + freemail.hu

Brazilo

 

Guilherme Moura (19)

Mi estas Guilherme, instruisto de la angla en mia urbo. Mi bezonas apogon: kiu bone

parolas la anglan, bonvolu sendu mesaĝon al mia retpoŝt-adreso por helpi min je grava eduka projekto

kun miaj gelernantoj. Helpu min!

guimourinha + live.it

Francio

 

Jozef Moraes  (49)

Mi lernis Esperanton antaŭ multaj jaroj sed malofte praktikis ĝin lasttempe. Mi dezirus korespondi kun junaj aŭ maljunaj geparolantoj, komencantoj aŭ progresantoj el Japanio, Koreio, Singapuro, Rusio, Slovakio, Rumanio. Miaj interesoj estas: kulturo, literaturo, muziko (rokmuziko sed

ankaŭ la tradicia), lingvolernado, interŝanĝo de vivspertoj, amikeco. Ni povus korespondi retpoŝte.

rioklarido + gmail.com

Hungario

 

Robert Keller  (31)

Saluton! Mia nomo estas Robert, mi estas 31 jara. Mi loĝas en Virpalota (Hungario). Mi malmulte posedas Esperanton. Mi komencis nun lerni Esperanton kaj mi deziras korespondi  tutmonde !

tuzolto80 + gmail.com

Ĉeĥio

Ivan Burda (25)

Bonan tagon! Ĉu vi ankaŭ  ŝatas Esperanton kaj volas kun iu korespondi?  Mi komencis lerni Esperanton en Junio, ĉar ĝi estas tre interesa lingvo. Ankaŭ mi petus novajn geamikojn trovi, ĉar mi opiniis, ke precipe bonaj kaj saĝaj homoj lernas ĝin. Mi loĝas en Ĉeĥio (Czech Republic) en Eŭropo, sed mi nun intencas labori eksterlande. Mi ŝatas kuron, librojn, lingvojn kaj filozofion. Se vi volus kun mi korespondi, bonvolu, skribu al mi. Ĝis! Ivan.

burda.ivan + gmail.com

Rusio

 

Aleksandra Paramonova (27)

Mi estas komensanto esperantisto. Mi deziras korespondi kun diversaj esperantistoj kaj bonigi nian Esperanton. Mi havas tre diversajn interesojn, precipe pri bestoj, sano, medicino, naturo, vojaĝoj. Mi atendas, skribu al mi.

mokosh + bk.ru

 

 

100

200

300

400

500

0-100

adresoj

100-200

adresoj

200-300

adresoj

300-400

adresoj

400-500

adresoj

Mi volas korespondi...

klaku por fari vian anoncon

 

ne forgesu la foton!


 
   
 

adresoj

 100-001 >>> 200-101 >>> 300-201