Koresponda Servo Universala

 

 

Mi volas korespondi...

klaku por fari vian anoncon

 


Ýñïåðàíòî ýòî öåëûé ìèð

 

100

200

300

400

500

0-100 korespondantoj

100-200 korespondantoj

200-300 korespondantoj

300-400 korespondantoj

400-500 korespondantoj

 

500 +

 

 

   informu viajn amikojn en la sociaj retoj!

Lando

Nomo Familinomo (aĝo)

[s-ro / s-ino]

Teksto de la anonco

ret@dreso

foto

klaku por grandigi

Hispanio

 

 

Josep Manro (55)

Mi volas korespondi kun esperantistinoj kaj el Okcidento kaj el Oriento.

bareleto + yahoo.es

Pollando

 

Dorota (47)

Mi lernas esperantan lingvon kaj volas korespondi. Mi interesiĝas pri kulturo

kaj historio. Mi laboras en Supera Lernejo. Mi estas instruistino.

dorciapoczta + op.pl

Pollando

Grupo de lernejanoj 12-17 jaraj

Ĉu vi volas korespondi kun komencanta esperantisto - knabo aŭ knabino el Pollando?

Ni estas komencantoj kaj ni serĉas retadresojn de junaj personoj el aliaj landoj de la tuta mondo, kiuj volus korespondi kun junularo (12 - 17 jaroj) el Pollando.

Se vi volas korespondi kun Poloj - skribu al ni, ke vi volas. Se vi ne volas - interalie skribu. Ni dankas.

esperanto + ha.pl  (Bv. viziti nian retpaĝejon: www.esperanto.ha.pl )

Hungaro

Jozsef Szakcs (45)

Kara amiko aŭ amikino. Mia nomo estas Jozsef. Mi havas 45 jarojn. Mi laboras ĉe  la hungara ŝtatfervojo. Mi havas familion, du infanojn kaj edzinon. Ni loĝas en la urbo Mariapocs. Mi deziras paroli kaj skribi Esperante. Mi deziras korespondi kun vi! Mi ankaoraŭ nur lernas la lingvon! Skribu kaj mi respondos al vi!

szakcs660303 + gmail.com

Brazilo

Antono Albiero (36)

Mi nomiĝas Antonio kaj mi loĝas en San-Paŭlo, en la sud-orienta parto de Brazilo. Mi estas aŭtomobila «softvara» inĝeniero kaj mi deziras korespondi kun aliaj geesperantistoj el la tuta mondo por fari novajn amikojn kaj ankaŭ por plibonigi mian esperantan scipovon. Mi ŝatas librojn, aŭtomobilojn kaj ankaŭ koni aliajn kulturojn. Skribu al mi!

antonio.albiero + ig.com.br

Ĉinio-Irano

Saed Abbasi (32)

Mi estas iranano kaj laboras kiel komercisto en Ĉinio; 190 cm alta, 32 jar-aĝa. Mi interesiĝas pri lingvistiko kaj komunikado kun popoloj. Mi tre deziras trovi esperantistan amikonon aŭ... kiu scias... edzinon!!! Instruistinoj kaj tradukistinoj preferindaj. Skribu:

irantaj + gmail.com

Ĉeĥio

Bohouho Svaĉina (68)

Mi volas korespondi kun amikoj speciale el Afriko. Mi estas iomete progresinta komencanto. Skribu al mi, dankon!

super + wo.cz

Brazilo

Marlon Ribeiro (24)

Mi loĝas en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo kun mia patrino kaj mia fratino. Mi laboras en fremdlingva lernejo WIZARD kiel instruisto de la japana, germana kaj angla. Cetere, mi estas tradukisto de tiuj samaj idiomoj. Mi ankaŭ parolas hispane, france, svede, pole (iome), finne (same), ĉar mi tre ŝategas lerni fremdajn lingvojn! Mi volas konatiĝi kun geesperantistoj tutmonde. Mi senpacience atendas viajn kontaktojn.

marloncori + hotmail.com

Brazilo

Edson Souza (41)

Mia nomo estas Edson kaj mi estas brazilana esperantisto. Mi deziras korespondi kun gesamideanj por plibonigi mian Esperanton kaj ankaŭ por koni novajn geamikojn. Min interesas libroj (de Khalil Gibran, Edgar Allan Poe, Stephen King ktp), muziko (klasika, rock (de 80-aj precipe)), komputilo. Mi estas kodisto kaj mi praktikas aikido. Ĝis Revido kaj mi esperos je viaj mesaĝoj.

edsonfrs + gmail.com

Brazilo

Luci Leal (58)

Mi loĝas en Belo Horizonto kaj mi lernas Esperanton ek de antaŭ kvin monatoj. Mi estas edziĝita kaj emeritino. Interesoj: legi, danci, sportpraktiki kaj amiki. Mi tre ŝatus korespondi kun gesamideanoj.

lucileall3 + yahoo.com.br

Brazilo

Monica Tarciso (44)

Nuntempe mi lernas Esperanton en baza kurso, do mi havas multon por lerni. Mi estas eksedziĝita kaj mia profesio estas administra mastrumadino. Mi amas legadon. Mi ŝatas muzikon (stile Vangelis / Enya / Elvis), bestojn, ĝeneralajn kuriozecojn, filozofion, originalajn manĝaĵojn, sciencon kaj religion. Mi deziras korespondi kun aliaj esperantistoj por fari amikecojn kaj ankaŭ por faciligi mian lernadon.

monicatarciso + hotmail.com

Brazilo

Erilda Gomes (57)

Mi estas komencanta lernantino. Mia urbo estas Belo Horizonto. Ĝi estas granda urbo.

Mi estas eksedziĝinta. En mia laboro mi faras artaĵojn. Mi ŝatas literaturon. Mi volas korespondi kun homoj el multaj landoj.

erildaeva + yahoo.com.br

Brazilo

Joao Franca (48)

Mi estas vidvo. Mi laboras koncerne projektoj kaj planoj pri konstruaĵoj. Mi estas diletanta astronomo. Mi loĝas en la ĉefurbo de mia ŝtato. Ĉefaj interesoj: naturo kaj scienco. Ne gravas lando, kulturo aŭ iu ajn filozofio por korespondadi.

joaobfranca + gmail.com

DR Kongo

Mitago Fumulamba (26)

Mi estas Max Fumulamba, mi loĥas en la urbo Boma, mi deziras korespondi kun esperantistoj en la tuta mondo.

kmitago + yahoo.fr

 

Brazilo

Ronaldo Negromonte (45)

Tre plaĉus al mi interŝanĝi mesaĝojn kun vi. Do mi atendas vian kontakton. El Fortaleza, urbo, mi deziras ĉion bonan al vi.

ronaldoesperanto + hotmail.com

Ĉinio

Ximi Zhang Ximin (13)

Mi ŝatas Esperanton kaj volas korespondi kun vi! Mi volas kompreni vian historion kaj kulturon.

774591059 + qq.com

Zambio

Franklin Mukakanga (35)

Mi estas tre interesita korespondi kun aliaj lernantoj de Esperanto. Mi estas novulo kaj mi ŝatus lerni la lingvon per uzo praktika. Mi estas lernado ĉe lernu.net. Ĝi iras bonege, mi pensas. Mi loĝas en Zambio, Afriko. Mi estos ĝoja renkonti novajn amikojn. Dankegon!

maxmind + zambia.co.zm

 

Hungario

Eva Kende (37)

Mia nomo estas Eva Kende. Mia profesio estas sociala laboristo. Mi laboras ĉe Kavalira Servo de Malta. Mi estas patrino kaj edzino, mi havas du filojn. Mi amas klasikan muzikon kaj rok-muzikon, kaj interesas min ankaŭ psikologio. Mi tre amas ankaŭ veturi,  ekskursi kaj muziki.  Mi loĝas en Isaszeg, ĝi troviĝas en departemento Peŝt.  Ĝi situas oriente de la ĉefurbo. Mi deziras korespondi kun eksterlandoj. Skribu al mi!

evi006 + gmail.com

Hungario

Beata Simon (28)

Mia nomo estas Bea. Mi estas 28 jara. Mi loĝas en malgranda hungara vilaĝo. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ 3 monatoj, tial mi petas vian pardonon, se mi ne bone skribas aŭ tradukas. Mi ŝatas legi en mia libera tempo.

tyson + dunanet.hu

Pollando

Andreo Kosonski (60)

Mi loĝas de unu jaro en la pitoreska vilaĝo Jelenin en la okcidenta parto de

Pollando. Mi korespondos kun ĉiuj el la tuta mondo. Mi ŝatas E-radoiojn, E-librojn kaj E-revojn, krom tio mi kolektas E-filateliaĵojn. Mi estas membro de Silezia Esperanto Asocio en Vroclavio, de tempo al tempo mi havas plezuron renkontiĝi kun miaj gesamklubanoj.

martinakosa + poczta.onet.pl

Moldavio

Valentina  (46) 

Mia nomo estas Valentina kaj  mi deziras koni esperantistojn el diversaj landoj por  plibonigi  mian Esperanton. Mi ŝatas literaturon, muzikon, naturon kaj kompreneble la belegan lingvon Esperanto. Skribu, mi atendas.

alex9364 + mail.ru

Brazilo

Paulo Felix (27)

Anonco: Mi volas korespondi kun geesperantistoj.

paulusfelix + hotmail.com

Francio

Petro Sjutkin  (50)

Mi serĉas gesamideanojn por establi komunumojn de altruistoj. Mi esperas, ke tiuj komunumoj estos stab-loĝejoj de aktivuloj de IKEC-oj (Internaciaj Klerigaj Esperanto-Centroj).

Mi opinias, ke multe da homoj volus okupiĝi pri la grandaj aferoj, interesaj,

itilaj, gravaj kaj necesaj por progreso de la homaro. Mi volus dediĉi sian vivon por servado al altaj idealoj kaj atingi ilin!

Skribi al mi, bonvolu!

psko + mail.ru

Usono

 

Joseph Diaz (43)

Mia nomo estas Joseph Diaz. Mi estas Venezuelano kaj mi loĝas en Usono. Mi estas komencanto en esperanto kaj mi deziras lerni pli kun novaj amikoj. Bonvolu, ne scribi pere de mia retadreso. Dankas multe! Bonvolu skribi al mi per ordinara poŝto:

PO BOX 7292, Clearwater, FL 33758, USA

joseph.diaz7 + gmail.com

Brazilo

 

Milly Silva (30)

Mi estas brazilanino, lernas kaj instruas Esperanton. Tio estas (laŭ mi) la plej bela ideo de Zamenhof.

verdajfloroj + gmail.com

 

Brazilo

 

 

 

Thatiana Pereira (25)

Saluton!!! Mi lernas Esperanton kaj amikino aŭ amiko estas bonvena skribi al mi!

thati_nininha + hotmail.com

 

Brazilo

Jorge Moura

Mia nomo estas Jorge. Mi loĝas en la urbo Rio de Janeiro. Mi estas Esperanto lernanto. Mi dezirus korespondi kun esperantistoj de tutmonde por praktiki Esperanto pri diversaj temoj ĝuste tiel, kiel muziko, komputilo, religio, ktp. Mi parolas la anglan kaj  la hispanan. Se vi deziras korespondi kun mi, bonvolu skribi! Mi atendos viajn leterojn.

jorgemoura7 + gmail.com

DR Kongo

Juslain Makima (32)

Mi estas Juslain Makima, mi loĝas en la urbo Kinŝaso. Mi deziras korespondi kun aliaj esperantistoj de la mondo. Mi ŝatas lerni librojn kaj vojaĝi.

juslainmakima + yahoo.fr

Togo

Apoloto Agbolo (33)

Mi estas 33 jara esperantisto. Mi loĝas en la Lomo, la ĉefurbo de Togolando. Mi studis kontadon, sed nun instruas Esperanton kaj informadikon en Instituto Zamenhof (Lomo). Mi havas edzinon kaj unu filon (2 jaran). Mi ŝatas politikon, legadon, sporton (preskaŭ ĉiujn) kaj Esperanton, kiun mi lernis en 1996-aj. Mi pretas respondi al

ĉiuj! Skribu!.

agbolo77 + yahoo.fr

Brazilo

 

Wagner Coelho (53)

Mi loĝas en nordorienta Brazilo, laborante kiel instruisto... (Estas malfacile paroli pri mi mem). Mi amegas Esperanton... Mi estas Spiritisto. Mi partoprenas koruson. Bv. kontaktu min!

profwagnercoelho + hotmail.com

Brazilo

Carlos Silva (47)

Mia nomo estas Karlos. Mi loĝas en malgranda urbo Avaro, ŝtato San-Paŭlo. Ĝia loĝantaro estas proksimume 90.000 da personoj. Mi deziras praktiki Esperanton kun novaj korespondamikoj. Mi ŝatas muzikon, novaĵojn ktp. Mi havas edzinon kaj filon, kiu studas en Fakultato de teknologio. Mi atendas vin kaj ĉiuj ricevos mian respondon, koran dankon. Ĝis!

Se vi deziras koni min plibone per intereto bonvolu, aŭdu mian podkaston-programon per: www.soundcloud.com/planedo-esperanto

csansil21 + gmail.com

Brazilo

 

Konstantin Dimopoulos (37)

Mi loĝas en Brazilo, urbo: Minas Gerais. Mi estas militisto de la armeo kaj psikologo. Mi ŝatus korespondi kaj interŝanĝi spertojn.

constantindimopoulos + gmail.com

Brazilo

Germano Matias (21)

Mia nomo estas Germano (Ĝermano), mi aĝas 21. Mi tre ŝatas paroli pri musiko el ĉiuj landoj. Mi ankaŭ volas diskuti paco kaj homaj rajtoj. En universitato mi studas por inĝenierio. Sendu mesaĝon al mi. Vi ne restos sen respondo!

P.S: Se vi volas paroli kun persono kiu havas kuriozaj opinio pri ioj, bonvenon!

gmatias + ufmg.br

Nigerio

Eghogho Eneto-Umogba (19)

Mi volas korespondi kun esperantistoj.  Mi ĝojos ricevi leterojn ankaŭ per ordinara poŝto: Eghogho Eneto-Umogba, E106/1, Enugu Crescent, Delta Steel Housing Complex, Orhuvworun, Udu L.G.A. Delta State, Nigeria.

eghoghoeneto + yahoo.com

Brazilo

Elma do Nascimento (79)

Mi ludas pianon, klavaron, gitaron, ankŭ mi verkas rakontojn, muzikon, kantas kaj dancas. Ankaŭ mi instruas Esperanton en KKE - Kultura Kooperativo de Esperantistoj ekde 1984. Mi ŝatas vojaĝi, kiam mi havas eblecon. Mi volas korespondi en Esperanto

tutmonde.

florelma + estadao.com.br

Brazilo

Ronaldo Silva (49)

Esperanto kompletigas la ĝojon de mia vivo kaj mi intencas sincere amikiĝi kun geamikoj el la tuta mondo. Mi estas komencanto diligenta por lerni Esperanton kaj regi la lingvon. Mi loĝas en la urbo Rio de Ĵanejro. Brakumojn, mi atendas respondon.  

ronaldo.esperanto + hotmail.com

Brazilo

Evandro Avellar (34)

Mi deziras korespondi por praktiki Esperanton kaj havi geamikojn. Mi loĝas en la ĉefurbo de Brazilo.

evandro.avellar + gmail.com

Brazilo

 

Rogerio Machado Lima (32)

Mi estas Brazilano el la mondkonata urbo Rio de Ĵanejro. Mi ŝategas kontakti kun geesperantistoj tutmonde. Skribu al mi!

rogeriomlima + gmail.com

Ĉeĥio

 

Jaroslav Krul (17)

Mia nomo estas Jaroslav kaj mi loĝas en malgranda vilaĝo. Mi tre ŝatas legi librojn (ĉefe sciencfikciajn kaj fantastajn), uzi liberajn “softvarojn” kaj ĝui malbruon.

samae1 + ymail.com

Bulgario

 

Georgi Mihalkov (58)

Mi estas bulgaro, 58-jara. Mi loĝas en Sofio, mi estas filologo, verkisto, ĵurnalisto. Mi deziras korespondi kun amikoj el diversaj landoj.

modest # abv.bg

Bulgario

Krasimira Mineva  (60)

Mi estas muzikantino. Nun mi lernas Esperanton. Mi deziras korespondi kun esperantistoj, kiuj ŝatas la arton. Mi ne estas edzinita kaj mi deziras korespondi edziĝcele kun esperantistoj el Germanio kaj Aŭstrio.

krasi.minka # abv.bg

Hungario

Laszlo Soos (21)

Mia nomo estas Laci. Mi loĝas en malgranda hungara vilaĝo. Mi estas studento, kaj nur nun mi komencis lerni Esperanton. Mi deziras ekzerci la lingvon. Mi deziras konatiĝi kun novajn korespondamikojn.

sooslaszlo1 # invitel.hu

Rusio

Ruslan Boikov (31)

Mia nomo Ruslan. Mi estas 31-jara. Mi estas komencanto. Mi ege volas kun vi

korespondi. Estos tre agrable ricevi viajn leterojn.

www.ruslan.boickov # yandex.ru

Hungario

 

Bandi Bandi (23)

Mi loĝas en Budapesto, kaj mi ŝatas lerni Esperanton.

bandibond # mailbox.hu

Ebura Bordo

Ĵuanita Jackie (23)

Mi salutas esperantistojn el la mondo kaj mi atendos viajn mesaĝojn por la

Kreskiĝo de tiu bela lingvo.

jxuanita # gmail.com

Rusio

Aleksandra Koĵeĉenkova (47)

Mi estas Aleksandra. Mi ŝatas muzikon, teatron, danci kaj vojaĝi. Mi tre volas ellerni Esperanton por havi kontaktojn en la tuta mondo. Skribu al mi, mi plezure respondos!

a-l-e-k-s-a-n-d-r-a1 # yandex.ru

Ĉinio

Elena Zhang (21)

Mi estas 21-jara esperantistino kaj tre amas amikiĝi kun homoj diverslandaj. Bonvolu kontakti min, se vi volas korespondi kun mi!

sdzhangxt0109 # hotmail.com

Brazilo

 

Henrique Lopes (30)

Mi nomo estas Henrique. Mi estas brasilano kaj mi loĝas en urbo Rio-de-Ĵanejro. Mi estas komencanto en esperanto kaj mi deziras lerni pli kun novaj amikoj. Bonvolu, ne scribi pere de mia retadreso. Bonvolu skribi al mi per ordinara poŝto:

Caixa Postal 39038, CEP: 21331-970, Rio de Janeiro – RJ, Brasil

jhenrique01 # hotmail.com

Ĉinio

 

Yong Fang (44)

Mi deziras korespondi kun iu ajn.

fanjono # yahoo.com.cn

Togolando

Moise Toudji (29)

29

Mi estas komencanto, komercisto  kaj mi deziras korespondi kun la

homoj de la tuta mondo. Mi serĉas amikojn en iu ajn lando. Se mia amikeco

plaĉas al vi, bonvolu skribi al mi.

mtoudji # yahoo.fr

Tero ?

Djes

Interesas min realaj origino kaj historio de eŭropaj popoloj, ilia "granda

patrino", ilia socia organiza emo (lokaj sendependaj komunumoj libere

interkunlaborantaj…

volarich # libero.it

Kubo

Lazara Torres Torriente (49)   

Mi estas komencanta esperantisto, mi komencis en junio 2010 kaj mi deziras korespondadi kun esperantistoj en la tuta mundo. Skribu al mi!

lazaratt # gmail.com

Bulgario

Vesela Pavlova (44)

Mi estas librotenisto kaj mi estas esperantistino ekde 1989, sed la lastajn 12 jarojn mi ne praktikis Esperanton. Mi estas fraŭlino. Mi deziras korespondi kun viro-fraŭlo/eksedziĝinto/vidvo 45-65 aĝa hispanoparolanto (el Hispanujo, Latina Ameriko) pri amikeco kaj pli... se eblas. Mi interesiĝas pri libroj, televido, fremdaj lingvoj(momente mi lernas Hispanan lingvon), muziko (sen hip-hop, rock, rap, ktp), astrologio, teatro. Fotojn mi donos al tiu, kiun ekinteresos enhavo de mia anonco.

vesela65 # yahoo.com

Brazilo

 

Leysester Miro (30)

Salutojn, gekaraj. Mi estas Leysester kaj mi loĝas en Brazilo – urbo San-Paulo. Mi tre deziras koni novajn geesperantistojn pere de korespondado. Do, mi atendas vin. Brakumon.

lejsester # gmail.com

Polando

Waclaw Rekowski (56)

Mi estas elektristo, kaj mi laboras en fervoja elektra rapida servo. Mi loĝas kun mia familio en nordpolia urbo Starogard Gdanski. Min interesas aliaj homoj kaj landoj kun iliaj ĉiutagaj aferoj, ankaŭ teknikaĵoj.

 dalko2 # op.pl

Usono

Rene Williams

Mi nomo estas Rene kaj mi loĝas en Usono. Mi estas 26-jara kaj mi volas legi. Mi estas komencanta esperantisto kaj mi deziras renkonti novajn amikojn.

renestl # gmail.com

Urugvajo

Gaston Rodriguez

Mia nomo estas Gaston Rodriguez. Mi estas urugvajano kaj mi estas 16 jara knabo. Mi deziras interŝanĝi leterojn kun aliaj esperantistoj per la reto. Kiu deziras sribi al mi? Mi deziras skribi al vi. Ĝis revido!

gaston_rodriguez15 # hotmail.com

Rusio

Roman Jefremov

Mi estas Romano, 24-jara inĝeniero el la urbo Glazov (Rusio). Mi verkas versojn (dume nur en la rusa lingvo), ŝatas sporton (precipe orientadon kaj futbalon), muzikon, diverslingvajn kantojn, ŝakludon, legadon de libroj, ktp. En la lernado de Esperanto mi estis mallaborema, sed verŝajne mi povus legi vian leteron kaj respondi al vi :) Skribu!

javaharlalneru # mail.ru

Kenjo

Gilbert Sikala

Mia nomo estas s-ro Gilbert Sikala, mi estas 42-jara. Mi loĝas en Kenjo, verda lando por turismo. Mi lernas Esperanton antaŭ unu jaro. Mi alvokas interesiĝi pli kulturo kaj literaturo el Kenjo. Skribu al mi, mi respondos tuj. Mi laboras kiel komputilisto kaj oficisto.

simiyugilbert # yahoo.com

Usono

CJ Lewis

Mia nomo estas CJ kaj mi loĝas en Usono. Mi lernis Esperanton antaŭ tri monatoj kaj mi volas practiki ĝin kun aliajn Esperantistoj. Mi ne scias multajn vortojn, do  estas malfacile paroli pri miaj interesoj. Bonvolu mesaĝi al mi.

ekiatoui#gmail.co

Germanio

Georg Sprenger

Mi loĝas sola dek-kvin kilometrojn norde de la lago de Konstanco? Mi havas 60 jarojn. En la estinteco mi lernis plurajn lingvojn. Du-dek jaroj antaŭe mi instruis la internacian lingvon en la urboj Villingen kaj Rottweil. Veturinta kelkajn jarojn tra Eŭropo mi konas kelkajn landojn. Nuntempe mi estas handikapita senlaborulo kaj verkisto. Estantece mi klopodas varbi por iĝontaj Esperantuloj. Mi ŝatus ekkoni amikinon kiu povus toleri min (strangulon).

gedanken-austausch#online.de

Togolando

 Blada Wodou

Mia nomo estas Blada, mi estas 30-jara flegistino en Afriko, en Togolando. Mi deziras korespondi kun vi. Bonvolu skribi al mi. Mi ofte uzas skypon, do jen mia pseŭdo de skypo: “shearfro”.  Mia MSN estas la sama. Mi salutas vin kaj atendas viajn leterojn.

shearfr#yahoo.fr

Togolando

Efou Agbolo

Mia nomo estas Agbolo Efoui, 28-jara. Mi deziras korespondadi kun ĉiuj esperantistoj en la tuta mondo. Mi estas komputila riparisto. Miaj hobioj estas sporto, legado, intereto, komputilo, vojaĝo. Mi estas preta respondi viajn leterojn!

agbolo.efoe#gmail.com

Rusio

Tatjana Klementjev

Mi estas nova esperantistino, 52 jara, loĝas en urbo Lisjva de Perma regiono de Rusio. Min interesas vojaĝoj, familiaj arkivoj, manlaboroj, germana lingvo. Mi volas konatiĝi kun esperantistoj el Germanio, dezirinde el urbo Harcberg.

tat.tata.tat#mail.ru

Rusio

Aleksandro Ivanov

Mia nomo estas Aleksandro, mi ohavas 27 jarojn, loĝas en Siberio, en urbo Tjumeno, kaj mi nun lernas Esperanton, kaj mi tre ŝatas tion. Ofte mi vojaĝas, kaj ŝatas viziti diversajn landojn kaj regionojn. Mia profesio estas psikiatro kaj mi helpas homojn esti pli feliĉaj.

Nun min interesas Tean arton - mi laboras en Teo-klubo. Mi ŝatas interparoli kun homoj kaj tre! - kun samideanoj. Mi atendas viajn leterojn.

ivanovishe#gmail.com

 

Usono

Aaron Reed

Mi estos 48-jara en julio de 2010, kaj mi loĝas en la urbo Brockton (Broktono), apud Bostono en la nord-orienta regiono Usono (kies nomo estas Nov-Anglio) kun mia edzino kaj nia kato. Mi laboras kiel purigisto ĉe loka hospitalo. TV, retumado, fotografarto, korespondado, ktp. estas inter miaj ŝatokupoj. Bonvolu skribi al mi el iu loko en la mondo :-)

aaronibus62#comcast.net

 

Ĉilio

 

Alex Elgueta

Mia nomo estas Alex.  Mi loĝas en Ĉilio, sudamerika lando. Mi havas 48 jarojn. Mi lernas Esperanton nun kaj mi tre deziras, se vi povos helpi min en lernado.

ajeb1844#gmail.com

Ĉinio

 

Sonĝo

Saluton, mia nomo estas Sonĝo, mi havas 23 jarojn, loĝas en Chengdu-urbo, Ĉinio. Nuntempe mi estas tradukistino. Kaj mi havas multajn ŝatokupojn, speciale en

literaturo, lingvoj, foto kaj retumo.

song#nialingvo.com

Brazilo

Raimundo Dourado

Karega sanhobianoj, mi vin salutas! Mi nomiĝas Raimundo Dourado de Souza, 63-jara esperantisto el Boa Vista-Roraima-Brazili, kiu landlimas kun Venezuela kaj Guiana. Mi volas korespondi kun esperantistaj de tuta mondo.

rea_esperanto#ibest.com.br

Rusio

Nikolaj Krjukov

Mi estas 27-jara esperantisto kaj tradukisto, kiu loĝas en Moskvo, Rusio. Mi ege volas konatigxi kaj kontakti aliajn esperantistojn en la tuta mondo. Vi povas skribi al mi per retpoŝto aŭ uzi Skype (mi estas patrick.mahoney46). Dankon plenkore!

kushiyaan#mail.ru

Rusio

Eugenij Demchenko

Mi estas 46-jara esperantisto el Briansk (en oksidenta Rusio, apud limo kun

Ukrainio kaj Bjelorusio). Mi ŝatas vojaĝi kaj akcepti gastojn hejme (gastigi), korespondi rete kaj paper-poŝte. Jen estas mia poŝt-adreso: per. Osaviahima, 3b kv 21, 241019, Brjansk, RUSIO; heimtelefono: (4832)410800. Telefonu!

demch3#yandex.ru

Hungario

Luca Domokos

Mi estas Luca Domokos (Luca signifas Lucy en la anglan, NE Luca en la itala!), kaj mi naskiĝis en la jaro 1992 en Budapest. Mi volas lerni kutimojn, folkloron kaj lingvojn de la fremdaj landoj, tial mi volas korespondi kun personoj el la tuta mondo. Min interesas ankaŭ vojaĝoj, sporto, medicino, flugmaŝinoj kaj aviado, receptoj de eksterlandaj manĝaĵoj kaj multo alia. Se vin interesas mia anonco, ne hezitu, skribu al mi! Tre amike al vi, Luca.

lucamango17#freemail.hu

Rusio

 

Ivan Poletaev

Mi estas 41-jara esperantisto, loĝas en urbo Jelec (Lipecka regiono) kaj volas korespondi tutmonde pri ĉiuj temoj.

poletaev#yelets.lipetsk.ru

Burundi

Max Itabelo

Mi estas 27-jara nova esperantisto. Mi volas korespondi kun gesamideanoj por plibonigi mian Esperanton.

drlwabanya#gmail.com

Rusio

Dmitrij Dobikin

Mi havas 32 jarojn kaj loĝas en grandega lando - Rusio, en granda urbo - Sankt-Peterburgo. Mi instruas Malnovan Testamenton en Ortodoksisma Akademio. Mi lernas Esperanton ekde januaro de 2010, sed parolas nebone, ĉar mi ne havas multe e-amikojn. Mi volas korespondi kun geesperantistoj. Mia nimo en Skype estas: “dobykin”. Mia numero en ICQ estas: 369034907. Trovu/serĉu min!

dobykin#gmail.com

Brazilo

Sergio Henrique Richard

Mi estas Sergio, 42-jara, kuracisto, loĝas en sudo de Brazilo kaj mi volas korespondi kun tuta mondo pri diversaj temoj. La aĝo ne gravas. Bonvolu skribi al mi, kaj mi certe respondos. Mia poŝtadreso estas: Caixa Postal 63, Cascavel-PR, 85802-970, Brasil.

shrichard#uol.com.br

Ĉinio

Shibo Yu

Mia nomo estas Shibo. Mi estas 25-jara ĉino, komencanta esperantisto. Mia hobioj estas legi librojn, verki, kanti, vojaĝi kaj lerni fremdajn lingvojn. Mi scias nur iomete la anglan. Mi ŝatas esperanton, francan lingvon, germanan lingvon k.c. Mi esperas, ke mi fariĝos via amiko.

purplelinlong#yahoo.com.cn

Ĉinio

Gracia Zhang Manjuan

Mi estas 46 jara lernantino de sinjoro Jiang Zuyue, mi nomiĝas Gracia. Tamen mia instruisto forpasis en la 9-a de januaro 2008… Lia filo donis al mi liajn manuskriptojn, leterojn, salutkartojn kaj korespondaĵojn, kiujn mia instruisto ricevis de siaj Esperantaj geamikoj en mondo. Nun mi serĉas liajn geamikojn. Se vi aŭ viaj geamikoj estis inter tiuj, bonvolu korespondi kun mi.

Sinjoro Jiang iam adreso: Lao-gan-ban,101 Wen Yi Lu Youse-Yejin-shejiyuan,cn-410011 Changsha, Hunan Chine

cszhangmj#163.com

s-ro Jiang Zuyue

Pollando

Zdzislawa Grajcar

Mi estas 58 jara esperantistino, konas esperanton de kelkaj jaroj. Mi volas korespondi pri multaj temoj precipe pri poezio, astrologio, literaturo, pri lingvoj precipe itala kaj esperanto. Mi volonte korespondus kun diversaj landoj. ul.Karola Miarki 10 B/7, 44-100 Gliwice.

Bulgario

Rumyanka Ilieva

Mi estas 53 jara bulgara esperantistino, kiu deziras korespondi kun  gesamideanoj el divearsaj landoj. Mi ŝatas aŭskulti muzikon, promenadi. Se vi deziras korespondi kun mi, bonvolu skribi! Mi atendos viajn leterojn.

rumi56#abv.bg

Italio

Stefano Govoni

Mi estas nova esperantisto 18-jara. Mi studas esperanton dum unu monato. Mi volas plibonigi mian konon kaj trovi tutmonde novajn amikojn.

vespero#paranoici.org

Belgio

Jean-Claude Thumerelle

Mi estas 61-jara instruisto pri franca kaj latina lingvoj. De longe mi praktikas Esperanton kaj deziras trovi novajn amikojn en Rusio kaj ankaŭ en aliaj landoj. Mi estas vojaĝema kaj interesiĝas aparte pri lingvaj problemoj kaj ekologio. Mi povas korespondadi rete aŭ per poŝto.

jcthum#scarlet.be

Belarusio

 

Andron Ljauĥoviĉ

Mia persona nomo estas Litavor. Mi estas 17-jara studento kaj bona amiko. Mi lernas en fako de librotenado en kolegio. Mi estas komencanta esperantisto, serĉas novajn amikojn kaj amikinojn. Skribu al mi!

veza-cit#mail.ru

 

Hungario

 

Judit Bencsik

Mi volas korespondi kun esperantistoj. Mi estas 29 jara. Mi loĝas en Kisber. Mi legas multe en mia libera tempo.

Judit

judit.bencsik27#gmail.com

 

Hungario

 

Petra Schmidt

Mia nomo estas Petra. Mi loĝas en Hungario, en urbo Pecs. Mi estas 21 jara studentino. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ 4 monatoj, tial mi petas vian pardonon, se mi faras erarojn. Mi devas fari ekzamenon pri Esperanto en majo. Mi satus korespondi kun vi.

schmidt.petra.88#gmail.com

Ukrainio

Sergeo Shmatkov

Mi estas  41-jara esperantisto. Mi volas korespondi tutmonde.

patpiot1#rambler.ru

Rusio

Eŭgeno

Mi estas Eŭgeno el Rusujo. Mi loĝas en urbo Ĉeljabinsk. Mi deziras korespondi kun diverslandaj kaj rusaj esperantistoj. Min eblas kontakti retpoŝte, icq kaj skajpe. Skribu! Mi respondos al ĉiuj samideanoj.

samideano2010#gmail.com

Dem. Resp. Kongo

Annette Kisikueni Mboma

Mi estas Annette, mi ŝatas korespondi kun aliaj esperantistoj en la mondo, mi estas 24-jara studentino.

kisikuenimboma#yahoo.fr

Dem. Resp. Kongo

Joseph Tshimanga

Mi estas komencinto, mi volas korespondi kun tutmondo por plibonigi mian lingvon, mi havas 40jarojn, mi instruas matematikon kaj fizikon. Kun ĝojo mi atendas viajn respondojn!

josephtshimanga12#yahoo.fr

Rusio

 

Aleksandr Levin

Mi estas konencanta esperantisto 54-jara, trifoje avo. Mi loĝas en urbo Krasnoturinsk  (en nia urbo naskiĝis inventisto de radio A.Popov!). Mi ŝatas ĝardenumi, legi librojn, pentri per krajono. Mi estas pasia futbala ŝatanto. Volas trovi korespondantojn kun similaj interesoj.

admiral0056#mail.ru

Hungario

 

Denes Partay

Mi estas 47-jara hungara esperantisto, mi loĝas en Hungario. Mi ineresiĝas pri

komputiloj, elektroniko, fimoj, libroj, medio- kaj naturprotektado, Esperanto, religioj. Mi ŝatus korespondi pri ĉiuj temoj tutmonde.

dene#freemail.hu

Ĉinio

Cosmy Hu

Mi estas 53-jara verkisto el Ĉinio, eksedziĝita, mi volas korespondi kun esperantistoj el la tutmondo pri diversaj temoj. Mi ankaŭ volas amikiĝi kun inoj pri persona amo, ktp. Dankas multe!

cosmy88#163.com  

 

Usono

Mark

Mi loĝas en Usono kun mia edzino. Ni havas kvar adoltajn infanojn. Mi estas nova esperantisto. Mi volas korespondi kun personoj en tuta la mondo. Mi havas 58 jarojn.

gravesm2#gmail.com

Ukrainio

Nikolaj Jagovenko

Mi havas 59jaroj, loĝas en Kievo, estas juristo, advokato. Int.: lernas la anglan, hispanan, francan lingvojn. Mi eldonis libron de versoj, fabloj, tradukoj de hispanalingva poezio. Mi komponas kantojn kaj mem ilin kantas, akompane de gitaro, ankaŭ en la hispana lingvo. Praktikas hatha-jogon, spiritekzercojn. Mi volus korespondi kun esperantistoj de similaj interesoj el (unuavice) hispanlingvaj, anglalingvaj, franclingvaj landoj, Ukrainio, Rusio.

Nilay20#@ukr.net

Hungario

Pál Mohácsi

Saluton. Mia nomo estas Pali kaj mi estas 32 jarajn aĝa. Mi deziras korespondi kun iu, ĉar mi volas ekzerci la esperanton. Mi ŝatas konatiĝi kun novaj homoj. Mi pli volonte deziras korespondi kun virinoj kaj knabinoj.

mohacsipal#gmail.com

Brazilo

Newton M. Julio

Mi estas 54-jara esperantisto el Brasilo kaj mi lernas Esperanton en mia domo kaj mi ne povis trovi instruiston. Mi ŝatas havi kontaktojn kun geamikoj tutmonde por lerni kaj praktiki la lingvon. Mi loĝas en la urbo Ŝapeko. Mi ŝatas muzikon, legi, lingvojn kaj vojaĝi. Via kontako estos bonvena.

yaronji#b@yahoo.com.br

Slovakio

Duŝan Juran

Mi estas 64-jara vinberkulturisto-pensiulo kaj deziras korespondi kun esperantistoj el diversaj landoj pri naturo, historio, kulturo, humoro, folkloro, k.t.p. Se vi deziras pli koni Slovakion - bonvolu skribi!

dusanjuran#azet.sk

Rusio

Radik Raŝitov

Mi estas Esperantisto el Rusio. Mi havas 41 jarojn. Mi estas instruisto de germana kaj angla lingvoj. Mi ŝatas vojaĝjon, interkomunikadon, internaciajn renkontiĝ ojn. Bonvolu scribi al mi.

radik-rashitov#mail.ru

Francio

Nathan Lerendu

Mi nomiĝas Natan kaj mi komencas lerni Esperanton en mia liceo. Mi dezirus komuniki kun aliaj por progresi en Esperanto kaj korespondi kaj facile havi amikojn. Mi interesas pri bestoj, aliaj kulturoj kaj grandaj landoj. Mi estas franco kaj mi ŝatas vojaĝi kun miaj amikoj. Mi estas 16-jara.

nathanlerendu#yahoo.fr 

Rusio

Valerij Malihin

Mi estas Valerij Malihin, 49 j. viro, Esperanto-instruisto. Mia nova E-grupo (11-15j) deziras korespondi tutmonde. Mi atendas vian respondon senpacience. Valerij el Siberio.

simoron42#rambler.ru

 

la plej freŝaj  270-200  <<< 200-101 >>> 100-001  la plej fruaj

 


 

Koresponda Servo Universala

faru vian anoncon en

 

 al la ĉefa paĝo Esperanto-plus!

 

íà ãëàâíóþ ñòðàíèöó ïðîåêòà "Ýñïåðàíòî ýòî öåëûé ìèð"

 

 

 

100

200

300

400

500

0-100

adresoj

100-200

adresoj

200-300

adresoj

300-400

adresoj

400-500

adresoj

Mi volas korespondi...

klaku por fari vian anoncon

 

ne forgesu la foton!


 

Òàãàíàé è ýñïåðàíòî Êèíî íà ýñïåðàíòî Îëåíüè ðó÷üè è ýñïåðàíòî   Ïåùåðà Äðóæáà â Îëåíüèõ  ðó÷üÿõ è ýñïåðàíòî Ïîðîã Ðåâóí è ýñïåðàíòî Ïèñüìî òóðåöêîìó ñóëòàíó è ýñïåðàíòî

Ñìîëèíñêàÿ ïåùåðà è ýñïåðàíòî Øðè Ëàíêà ýòî ðàé íà çåìëå  Ïðîïåäåâòè÷åñêàÿ ðîëü ýñïåðàíòî â èçó÷åíèè íåìåöêîãî ÿçûêà