ïîäðîáíåå

Êàê âûó÷èòü ýñïåðàíòî

 

?

 

À ÷òî òàêîå

ýñïåðàíòî

 

ïîäðîáíåå

Åñòü â æèçíè ñ÷àñòüå!

èëè ¸-ìî¸ èðîíè÷íîãî îïòèìèñòà

Íà îäíîì ÿçûêå ñî âñåìè ñòðàíàìè ïðÿìî íà íàøåì ñàéòå  Koresponda Servo Universala 

 

 

Øêîëüíèêè è ó÷èòåëÿ, ñòóäåíòû è ïðåïîäàâàòåëè, îôèöèàíòû è êëèåíòû, æåíû è ìóæüÿ, îòöû è äåòè, õîçÿåâà è ñëóãè, îôèöåðû è ñîëäàòû, ïîðó÷èê Ðæåâñêèé è Don Pedro, Ïåòüêà è Âàñèëèé Èâàíîâè÷, Øåðëîê Õîëìñ è äîêòîð Âàòñîí, âðà÷è è ïàöèåíòû,

à òàêæå äðóãèå ïåðñîíàæè â ðàçäåëå

 

ìåæäóíàðîäíûå àíåêäîòû íà ìåæäóíàðîäíîì ÿçûêå ýñïåðàíòî

èç æóðíàëà "Komencanto"

 

 

 

anekdotoj en esperanto


àíåêäîòû íà ýñïåðàíòî

 

060 

Ebria  viro revenas hejmen malfrue nokte. La horloĝo batas 3-foje.

— Mi mem scias, ke estas la unua post meznokto. Ne necesas al mi 3-foje tion ripeti!

 

 

059

— Kelnero, bonvolu doni al mi bifstekon.

— Kun plezuro.

— Ne, kun mustardo!

 

058

Mi estas 50-jara, mi naskiĝis la 5-an de majo, mi loĝas sur la 5-a etaĝo, mi havas 5 infanojn. Tial mi metis 5 dolarojn je la ĉevalo, kiu iris kun la 5-a numero …

— Ĉu ĝi venis la 1-a?

— Ĝi venis la 5-a!

 

057

— Se mi povus revenigi monon, kiun mi fordrinkis dum tuta mia vivo!

— Kaj kio okazus?

— Ha! Kiom plezure mi povus ilin fordrinki denove!

 

056

Poŝtisto venas al pordeto kaj vidas surskribon:

“Singarde, hundo!”  Li rigardas al ĝardeno kaj vidas neniun hundon. Singarde li eniras  kaj tuj aŭdiĝas hunda hurlo. El al domo aperas majstro kaj kriaĉas tutkorte: “Ĉu vi blindas? Vi estas jam la tria, kiu surpaŝas sur la hundon! Ja, estas skribite: “Singarde!”

 

 

055 

Duopo malfruas al la trajno kaj rapidas.

— Kiom restis ĝis la forveturo?

— Dek minutojn.

—  Sed laŭ mia horloĝo —  kvin…

— Nu, tiam vi certe ne sukcesos al la trajno.

 

054

— Ne saltu, dume la tramo ne haltos.

— Sed mi rapidas al hospitalo…

— Do, tiam bonvolu…

 

053

Unu homo havis nenovan aŭton. Foje matene li vidas sur sia aŭto estas per najlo gratita frazo: “Farbu vian aµton”. La posedanto pensas: “Vere, jam tempas refarbi ĝin”. Li vizitas aŭtoriparejon. La aŭto ekbrilas kvazaŭ tute nova. Sekvontmatene li trovas sur la aŭto gratita:

“Nu, jen, estas tute alia afero!”

 

052

Al la vojkruco alveturas fraŭlino, bremsas, preteratendas la verdan koloron de la signallampo, poste la ruĝan, poste denove la verdan, poste denove la ruĝan. Proksimiĝas policano kaj afable demandas:

— Ĉu fraŭlino preferas iun alian koloron?

 

051 

Iu fraŭlino veturas en la aŭto, ŝaltas radion kaj aŭdas:

─ Vi aŭskultas radiostacion “Eŭropo plus”.

─ Diable, sed de kie ili scias, ke mi aŭskultas ĝuste tiun stacion?

 

anekdotoj en esperanto


àíåêäîòû íà ýñïåðàíòî

 

 

 

050

Reklamo de supervendejo

"Ni havas ĉion, kion vi bezonas. Se ni ion ne havas – vi tion ne bezonas!"

 

049

Telefona sonoro:

— Hola, tio estas Olga?

— Ne. Olga ne estas hejme. Kun vi parolas ŝia bluokula longkrura fratino.

 

048

Katino postkuris museton, sed tiu sukcesis forkuri en muran trueton. La katino proksimiĝis al la trueto kaj subite ekbojis kiel hundo. La muso ekmiris kaj elŝoviĝis el la truo. La katino tuj formanĝis la muson, poste ĉirkaǔ lekis la muzelon kaj diris:

— Kiel bone estas scii almenaǔ unu fremdan lingvon!

 

047

En biblioteko.

— En tiu ĉ i libro mi trovis centrublan monbileton. Ĉu vi havas aliajn librojn de la sama aǔtoro?

 

046

Policisto deziras legitimi unu viron, kiu estas ebria.

— Kial vi kuŝaĉas surstrate ebria?

— Ĉar mi perdis...

— Kion do vi perdis?

— Kion, kion... mian ekvilibron.

 

045

Turisto en la afrika arbaro renkontas aborigenon, kiu senlace batas tamtamon.

— Kion vi faras? - demandas la turisto.

— Mi ne havas akvon dum kelkaj semajnoj.

— Ha, mi komprenas, — diras la turisto kun degna mieno. —  Vi petegas la ĉielon pri pluvo!

— Absurdo! Mi simple vokas akvodukto-ripariston.

 

044

— Kelnero, ni celebras la 25-an datrevenon de nia kuna vivo. Kian vinon vi povas proponi por ni?

— Estas du variantoj: ĉu vi deziras festi aŭ vi volas forgesi?

 

043

Fiŝkaptisto fanfaronas al la amiko:

— Hieraŭ mi kaptis fiŝon, jen ĝuste kiel mia brako...

— Ne mensogu. Tiaj harozaj fiŝoj ne ekzistas!

 

042

Por paradoksoj

— Mi havas du novaĵojn - bonan kaj malbonan.

— Diru dekomence la bonan.

— La bona novaĵo konsistas el tio, ke mi ne diros al vi la malbonan.

— Kaj la malbona?

— La malbona - ke mi ne diros la bonan.

 

041 

Kiam mi estis ordinara fervojisto, mi pensis: kia stultulo estas nia staciestro. Poste mi mem iĝis la staciestro.

 

 

anekdotoj en esperanto


àíåêäîòû íà ýñïåðàíòî

 

040

En la rivero renkontiĝas du naĝantoj. Unu el ili al la dua:

— Ĉiuj ĉirkaŭe estas vestitaj en bankostumoj, sed sur vi mi vidas ĉapon, kravaton kaj kostumon...

— Ĉiuj ĉirkaŭe baniĝas kaj naĝas, sed mi dronas!

 

039

Kolorigisto petas salajron.

— Aŭskultu, sinjoro! Sed vi ja kolorigis barilon nur de unu flanko!

— Kion vi volas? En la kontrakto estas skribita: “...la Kliento de unu flanko, la Plenumanto - de la alia flanko...”

 

038

— En miaj tempoj fraŭlinoj ankoraŭ scipovis ruĝiĝi pro la hontemo, - diras avo al sia nepino.

— Mi do imagas, kion vi al ili diris!

 

037

Kuracisto:

— Jes, malfermu la buŝon. Pli vaste! Ankoraŭ pli vaste!

— Sinjoro kuracisto, ĉu vi volas tien rigardi aŭ eniri?

 

036

— Diru, kial vi permesas al via edzino ludi sur klaviro? - Ja ŝi absolute sentalentas!

— Vi tute pravas, sed kiam ŝi ludas klaviron, ŝi almenaŭ ne krias!

 

035 

En spegulo:

Du policanoj sidas en drinkejo. Tie sur la muro pendas granda spegulo. Unu el la policanoj diras al sia kolego:

— Jen, rigardu, en tiu flanko de la drinkejo sidas du niaj kolegoj... Ni iru ilin saluti. Kaj... jen unu el ili ekstaris por iri.

— Ni atendu, - diras la alia, - jen ili ankaŭ volas viziti nian tablon.

 

034

Edzino al la edzo:

— Iru aĉeti panon.

— Sed sur la strato estas tia pluvego! La bona majstro eĉ hundon ne elpelos promeni en tia vetero!

— Mi ja ne petas vin preni kun vi la hundon.

 

033

Anonco en geedziĝrubriko:

“Juna  agrikulturisto kun malnova kaj rompita traktoro serĉas fianĉinon kun nova traktoro por geedziĝi. Sendu leterojn kun foto de... l’ traktoro.”

 

032 

— Sinjoro kuracisto, mi havas depresion.

— La plej bona kuracilo — mergiĝi en laboron.

— Sed mi knedas betonon!

 

031 

— Sinjoro kuracisto, mi konstante aŭdas voĉojn.

— Kaj kion ili al vi diras?

— Mi ne komprenas, ĉar mi surdetas.

 

anekdotoj en esperanto


àíåêäîòû íà ýñïåðàíòî

 

030

— Frap-frap!!!

— Kiu estas tie?

— Sed kiu tie estas?

 

029

— Sinjoro kuracisto, mi kiel antaŭe suferas pro sendormeco.

— Mi rekomendas al vi antaŭ dormo abunde vespermanĝi.

— Sed ĝuste antaŭ unu jaro vi malpermesis al mi manĝi antaŭ nokto.

— Kion vi volas? Dum tiu jaro medicino multe progresis.

 

028 

Kuracisto:

— Kara mia, mi malpermesas al vi drinki, fumi, viziti noktajn restoraciojn…

— Evidente, sinjoro kuracisto, vin jam vizitis mia edzino.

 

027

— Kelnero! ĉi-tiu manĝo estas tiom brul-gusta ke mi ne povas ĝin manĝi! Voku ĉi-tien  vian estron !

— Estas sensence, ĉar ankaŭ li ne povos ĝin manĝi...

 

026

Maljunulino iras surstrate apogante sin sur biciklo.

— Kien vi rapidas, panjo? - demandas ŝin policano.

— Al la tombejo.

— Jes, mi komprenis, sed kiu poste reprenos vian biciklon?

 

025

— Ĉu estas problemoj pri mono?

— Pri mono ne estas problemoj, sen mono estas problemoj.

 

024

Pruntedonu al mi 100 rublojn.

— Mi kun mi ne havas.

— Kaj hejme?

— Hejme ĉio bonordas. Dankon, ĉiuj estas sanaj.

 

023

— Por kio via filo studas muzikon? Li ja ne havas muzik-aµdo-kapablon!

— Mi volas, ke li ludu, sed ne aµskultu!

 

022

— Ĉu efektive trinki pokaleton de vino antaŭ manĝo estas malutile?

— Ne, certe. Nur ne manĝu tro ofte.

 

021

— Mi deziras aĉeti pantalonon.

— Sinjoro, tio estas vendejo por vegetaranoj…

— Mi ja estas vegetarano!

 

anekdotoj en esperanto


àíåêäîòû íà ýñïåðàíòî

 

020

En lernejo.

— Ĉu vintre kreskas terpomoj?

— Ne, nur prezoj por ili.

 

019

— Najbaro, via hundo persekutis iun homon sur biciklo.

— Estas ne mia hundo, mia ne scipovas bicikli.

 

018

— Por plibonigo de digesto mi trinkas bieron, por apetito - blankan vinon, dum malalta sangopremo - la ruĝan, dum pli alta - konjakon.

— Kaj la akvon?..

— Tian malsanon mi ne ankoraŭ havas.

 

017

La pasaĝera aeroplano flugas super la sovaĝa arbaro. Iu pasaĝero vokas stevardinon kaj petas ellasi lin eksteren. Tiu respondas, ke la aeroplano nun flugas ĉe 10000 metroj super la tero, ke li disbatiĝos ĝismorte ktp ktp... La pasaĝero insistas.

La stevardino kontaktas piloton.

— Ĉu estas pasaĝero kun  lambastonoj? - demandas la piloto.

— Jes.

— Lasu lin, li ĉiam eliras ĉi tie.

 

016

Tri ebriaj viroj rampas laŭ fervojo.

— Tamen la ŝtuparo ne tre oportunas...

— Jes, kaj la balustrado estas larĝa...

— Kaj jen, rigardu, la lifto proksimiĝas.

 

015

Geedziĝa festo. La pastro al la fianĉo:

— Ĉu vi konsentas edziĝi je tiu fraŭlino?

La fianĉo:

— Ĉu vi povas proponi ion pli bonan?

 

014

Vakero rajdas sur ĉevalo kaj vidas riveron. Li diras: “Mi estas vakero, mi transsaltos la riveron!”  Farite. Plu kuradas la vakero, vidas alian riveron, diras: “Mi estas vakero, mi transsaltos la riveron!”.  Farite. Plu rajdas la vakero,  renkontas tre vastan riveron.

- Mi estas vakero, mi transsaltos la riveron.

- Vi estas vakero, tial vi saltu mem! - respondas la ĉevalo.

 

013

Instruisto plendas  al sia kolego:

- Vi ne imagas, kiom malsaĝa estas mia klaso. Mi klarigas al ili teoremon – ili ne komprenas. Mi klarigas la duan fojon – ili ne komprenas. La trian fojon mi klarigas - jam mi mem komprenis! Sed ili ne komprenas…

 

012

Instruisto plendas  al sia kolego

- Tute ne eblas labori! Instruistoj timas direktoron. Direktoro timas inspektoron. Inspektoro – kontrolistojn el ministerio. Ministro timas gepatrojn. Kaj nur infanoj neniun timas!

 

011

- Petro, bonvolu rakonti pri vojaĝo de Kristofor Kolon.

- Estis tiel: Kolon ne sciis, kien li trafis. Kaj kiam revenis – ne sciis, de kie.

 

anekdotoj en esperanto


àíåêäîòû íà ýñïåðàíòî

 

010

- Kiel statas viaj aferoj en lernejo?

- Malbone. Insruisto senĉese demandas kaj demandas… Evidente, mem nenion scias.

 

009

- Nikola, morgaŭ sen la gepatroj ne venu al la lernejo.

- Kaj postmorgaŭ?

 

008

Patrino demandas instruiston:

- Ĉu vi ne  pensas, ke mia filo havas multajn originalajn ideojn?

- Jes. Precipe en ortografio!

 

007

Instruisto insultas la klasdeĵoranton:

- La tabulo denove malpuras, ĉifono estas seka, kaj sur la globuso – polvo!

─ Tio ne estas polvo, spitas la deĵoranto, - tie, kie staras via fingro situas dezerto Saharo.

 

006

La instruisto rigore diras al la lernanto:

Morgau via avo venu al la lernejo!

- Eble vi volis diri – patro?

- Ne, mi diris avo. Mi volas montri al li, kiujn erarojn faras lia filo en viaj hejmaj taskoj!

 

005

Kion vi povas rakonti pri famaj sciencistoj de glora pasinteco?

- Ili ĉiuj jam delonge mortis!

 

004

Instruisto demandas:

- Via jako estas kudrita el kio?

- El ŝtofo.

- Jes, kaj el kio oni ricevas ŝtofon,

- El lano.

- Bravulo vi estas! Kaj lanon kiu donas?

- Ŝafoj.

- Saĝulo! Do, kiu besto donis al vi jakon?

- La patro.

 

003

- Petro, diru al mi, kiom da mondopartoj eszistas?

- Kvin!

- Listigu ilin!

- Unu, du, tri, kvar, kvin…

  

 002

- Kemia profesoro demandas studenton en la ekzameno. Tiu lasta respondas malbone, fin-fine ĝenerale eksilentas.

- Nenio terura, - diras la profesoro, - ne konfuziĝu. Oni povas esti bona homo kaj tute ne koni kemion.

- Kaj male, - respiondis la studento.

 

001

Patrino al la filino:

─ Jen, vidu, via amikino je unu jaro post vi komencis studi alfabeton, ŝi jam scias legi, sed vi – ne!

─ Trankviliĝu, patrino, mi ŝin elsciigos…

 

 

 

 

Google ðåêîìåíäóåò:

 

 

 

 

 

 

Àóäèî àíåêäîòû çäåñü!


 

 

À çäåñü çàìå÷àòåëüíûé

Òåñò

ïî ðóññêîìó ÿçûêó!