Приветствуем вас на

Esperanto-plus!

 

Урок 3

leciono 3

 

 

 


 

уроки

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12

Грамматика     Текст     Упражнения

Новые слова к уроку 3

Слушать текст

Lernu Esperanton!

− Viktoro, Andreo, saluton!

− Bonan vesperon, Lena! Ni  rapidu, komenco de la leciono pri Esperanto okazos post tri minutoj.

La amikoj eniras en la  klasĉambron, trovas liberajn seĝojn kaj sidiĝas.  Eniras la lekciisto.

− Bonan vesperon, gesinjoroj! Mia nomo estas Viktor Vasiljeviĉ, mi estas prezidanto de Esperanto-klubo “Verda stelo”, mi rakontos al vi pri Esperanto kaj faros la  unuan lecionon de ĝi. Mi petas vin preni kajerojn kaj krajonojn kaj skribi. Fine mi respondos al viaj demandoj.

Post la prelego la geamikoj revenas hejmen kaj interparolas:

− Andreo, ĉu al vi plaĉis Esperanto? – demandas Elena.

− Jes. Ĝi estas tre simpla lingvo.

− Al mi plaĉas la ideo, ke la lingvo estas neŭtrala, - diras Viktoro.

− Sed al mi, - diras Elena, - plaĉas tio, ke post nelonga tempo ni povos skribi leterojn en diversajn landojn de la mondo kaj trovi novajn amikojn!

− Min interesis, ke ni povos viziti kongresojn de esperantistoj. Mi, ekzemple, tre volas viziti Universalan Kongreson de Esperanto en Japanio en 2007 jaro, - diras Viktoro.

− Bone. Sed dekomence ni devas lerni la lingvon kaj skribi leterojn, – diras Elena.

− Jes, vi estas prava. Ni komencu niajn mondajn vojaĝojn de leteroj, - respondas la knaboj.


эсперанто-русский  и   русско-эсперантский словарики

 

 

agrabla приятный

bezoni нуждаться

dato дата

devi быть должным

deziri желать

diversa различный

doni дать

ekzemplo пример

fari делать

fino конец

fojo раз

hejmo дом, дом. очаг

ideo идея

inter между

iri идти

Japanio Япония

jaro год

kajero тетрадь

klaso класс

komenco начало

krajono карандаш

lando страна

leciono урок

letero письмо

libera свободный

longa длинный

mano рука

mono деньги

neŭtrala нейтральный

nokto ночь

nomo имя

nur только

okazi происходить

pano хлеб

peco кусочек

peti просить

por для

post после, за

povi мочь

pravi быть правым

prelego лекция

preni взять, брать

prezidanto председатель

rapidi торопиться

respondi ответить

riĉa богатый

ripozi отдыхать

saluti приветствовать

saluton здравствуйте

sano здоровье

sed но, а

seĝo стул

sidi сидеть

sidiĝi садиться

simpla простой

sinjoro господин

skribi писать

stari стоять

stelo звезда

sukceso успех

tago день

tempo время

tre очень

trovi найти

universala всеобщий

unua первый

veni прийти

verda зеленый

vidi видеть

viziti посетить

vojaĝi путешествовать