Приветствуем вас на

Esperanto-plus!

Урок 11

leciono 11

 

 

 


 

уроки 

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12

Грамматика     Текст     Упражнения  

Новые слова к уроку 11

 

Слушать текст

Legu kaj traduku!

 

Dum someraj ferioj Elena, Andreo kaj Viktoro mendis librojn kaj abonis esperantistajn revuojn pere de Libroservo de UEA - Universala Esperanto-Asocio.

− Mi ricevis kaj komencis legi tre amuzan libron “Kredu min, sinjorino!” de Cezaro Rosetti.

− El ricevitaj de mi libroj mi ankaŭ komencis legi “Rememoroj de centprocenta esperantisto” de Aleksandr Saĥarov, unu el pioniroj de esperanto-movado en Rusio.

− Kaj mi komencis legi ege utilan libron “Vojaĝo en Esperanto-lando” de moderna aŭtoro Boris Kolker. Ĝi estas fakte perfektiga kurso de Esperanto kun multaj utilaj informoj kaj detaloj pri la esperantista mondo. La libron eldonis UEA – Universala Esperanto-Asocio, la libro estas tre enhavriĉa kaj bonkvalita, kun multaj historiaj fotoj kaj bildoj, − diris Viktoro. Tamen, karaj geamikoj, estas jam septembro − tempo por aboni gazetojn kaj revuojn. Kion ni faru? 

− Mi proponas, − replikis Elena, − ke ĉiu el ni abonu po unu revuo kaj poste ni povos interŝanĝi ilin inter ni por legi.

− Ni konsentas! – respondis la knaboj.

− Mi proponas aboni revuon de UEA “Esperanto”, revuon de Rusia Esperantista unio “REGo” (Rusia Esperanto-Gazeto) kaj revuon por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj “Komencanto”. En “Komencanto” ni povas legi multon interesan  kaj mem verki, traduki kaj pentri por tiu ĉi periodaĵo. El “REGo” ni ĉiam informiĝos pri aktualaj novaĵoj el vivo de la esperantistoj de nia lando. Revuo “Esperanto” respegulas vivon de esperantistoj en la tuta mondo. Tiuj periodaĵoj aperas regule.

− Jes, bone, - subtenis Viktoron Elena kaj Andreo.

− Kaj ek de mezo de septembro komenciĝos laboro de nia Esperanto-klubo.

− Karaj miaj, mi forgesis diri, ke mi ricevis leterojn el tri landoj: Francio, Brazilo  kaj Japanio!, – ekkriis Elena kaj montris al la amikoj belajn kovertojn kun ekzotikaj poŝtmarkoj. – Do, kiom interesan mondon malfermas antaŭ ni Esperanto! Vivu Esperanto! Vivu paco kaj amikeco en la tuta mondo!

 


эсперанто-русский  и   русско-эсперантский словарики

 

 

 

 

aboni подписать(ся)

aktuala актуальный

amuzi развлекать

argumento аргумент

aŭdi слышать

aŭtoro автор

centprocenta стопроцентный

ekzotika екзотический

eldoni издать (книгу, журнал)

enhavo содержание

enhavriĉa содержательный

eraro ошибка

fakto факт

ferio выходной день

ferioj каникулы, отпуск

funkcii работать функционировать,

gazeto журнал

historio история

informo информация

interŝanĝi обменять(ся)

ĵurnalo газета

kelkaj несколько

konsenti согласиться

kredi верить

kunsido заседание

kvalito качество

laboro работа

libroservo книжная служба

marko марка

mezo середина

moderna современный

movado движение

multo многое(сущ.)

paco мир

pentri рисовать

perfekta совершенный

perfektigi совершенствовать

periodaĵo периодич. издание

periodo период

poŝtmarko почтовая марка

poŝto почта

procento процент

regule регулярно

regulo правило

repliko реплика

respeguli отражать

sono звук

spegulo зеркало

stulta глупый

subteni поддержать

ŝanĝi менять

universala всеобщий

verki сочинять

vivu! = Да здравствует!