Приветствуем вас на

Esperanto-plus!

Урок 10

leciono 10

 

 

 

 


уроки 

1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11 12

Грамматика     Текст     Упражнения  

Новые слова к уроку 10

 

Слушать текст

Naturo

 

Dum unu belega tago la tuta kompanio decidis veturi al arbaro por ripozi. Je la sepa horo matene Elena, Andreo kaj Viktoro renkontiĝis ĉe la stacidomo. La forveturonta apudurba elektrotrajno jam staris ĉe la kajo. Ili aĉetis biletojn, envagoniĝis kaj komforte dislokiĝis sur la benkoj.

— Ni veturos dum kvardek minutoj, poste ni iros ĝis la rivero proksimume tridek minutojn. Laǔ voje ni povos kolekti fungojn kaj berojn, – diris Viktoro.

Post la fenestro de la vagono jam videblis belaj pejzaĝoj – kampoj kaj arbaroj. Ĉe la bezonata haltejo la amikoj elvagoniĝis, surmetis dorsosakojn kaj ekmarŝis. Viktoro gvidis la grupon laǔ vojeto al proksima arbaro. Estis bonega vetero, sur la blua ĉielo brilis la suno. Kantis birdoj kaj freŝa aero odoris per floroj, herboj kaj pinoj. Verdaj branĉoj de pinoj  kaj abioj intermiksiĝis kun blankaj trunkoj de betuloj. En la arbaro estis silento kaj mistero. Laǔvoje kreskis multe da fungoj kaj bongustaj beroj.

Post tridek minutoj la amikoj atingis la bordon de la rivero. Ili trovis belan kampeton, demetis siajn dorsosakojn, Viktoro kaj Andreo kolektis lignaĵojn kaj aranĝis lignofajron. Super la fajro oni pendigis kaldronon kun akvo. Ĉiuj senvestiĝis kaj ekkuris naĝi en la rivero. La vetero estis varmega, la akvo estis pura kaj refreŝiga. En la akvo naĝis fiŝoj. Post naĝado la amikoj ludis pilkon.

Kiam la akvo en la kaldrono ekbolis, Elena preparis teon kaj ĉiuj eksidis manĝi kukojn kaj sendviĉojn. Apetito ĉe la naturo estis bonega! Fumo de la lignofajro iomete helpis kontraǔ kuloj, kiuj penadis piki la geknabojn.

— Kiel bone estas ĉi tie, - diris Elena. - La sunaj radioj rebrilas sur la rivero, odoroj de fajra fumo, herboj, floroj kaj arbaro lasas neripeteblajn impresojn! Plezure mi restus ĉi tie eĉ por kelkaj tagoj!

Post la tagmanĝo la amikoj ankoraǔ sunbruniĝis, naĝis kaj ludis pilkon. Tempo fluis nerimarkeble.

— Bedaǔrinde ni devas jam iri reen por sukcesi al la lasta elektrotrajno, − anoncis Viktoro.

La geamikoj revenis hejmen iom lacaj, sed tre kontentaj kaj feliĉaj.

 


эсперанто-русский  и   русско-эсперантский словарики

 

 

 

 

 

abio ель

aĉeti купить

anonci объявлять

aranĝi организовать

aranĝo мероприятие

atingi достигнуть

betulo береза

bileto билет

birdo птица

blua синий, голубой

boli кипеть

bordo берег

branĉo ветка

brili блестеть

ĉielo небо

dorsosako рюкзак

elektro электричество

fajro огонь

feliĉo счастье

fini закончить

fiŝo рыба

floro цветок

flui течь

fumo дым

fumi курить

grupo группа

gvidi руководить

helpi помочь

herbo трава

impreso впечатление

kajo перрон, набережная

kampeto поляна

komforto комфорт

kontenta довольный

kreski расти

kuko пирог

kulo комар

laca уставший

lasi оставить

lasta последний

lignaĵoj  дрова

ligno дерево (материал)

lignofajro костер

marŝi маршировать

memori помнить

naĝi плавать, купаться

odori пахнуть

pejzaĝo пейзаж

pendi висеть

peni стараться

pilko мяч

pino сосна

plezuro удовольствие

proksimume приблизительно

pura чистый

refreŝiga освежающий

resti остаться

rivero река

sako сумка, мешок

semajno неделя

silento тишина

stacidomo вокзал

sukcesi успеть

sunbruniĝi загорать

surmeti надеть

tabako - табак

tagmanĝo обед

trajno поезд

trunko ствол

tuta целый, весь

utila полезный

vagono вагон

zumi жужжать, гудеть