Международный язык эсперанто это: |
|
|||||||||||
|
|
|
|
|
||||||||
Koresponda Servo Universala - переписка со всем миром на одном языке |
||||||||||||
Zamenhof - festo 2010en Jekaterinburg pasis tre sukcese!
30 esperantistoj el Jekaterinburg, Tjumenj, Ĉelabinsk kaj Niĵnij Tagil renkontiĝis en Jekaterinburg la 18-an de dec. 2010 por kune festi tradician Zamenhof-feston. En riĉa kaj interesa programo de la renkontiĝo estis:
- prezento de E-libroj (Aleksandr Osincev kaj Raja Kudrjavceva)
- Zamenhof antaŭ 100 jaroj - gravaj eventoj ligitaj al L.Z. en 1910 (teama prezentaĵo)
- rezultoj de internacia konkurso "Letero al Ludoviko Zamenhof", en kiu partoprenis pli ol 30 leteroj al la Majstro el multaj landoj de la mondo. (Raja Kudrjavceva kaj Vladimir Opletajev)
- rezultoj de la internacia fotokonkurso "Zamenhof kaj mi" - al la publiko estis montritaj pli ol 40 diversspecaj fotaĵoj, ankau alsenditaj el la tuta mondo. (Raja kaj Viktor Kudrjavcev)
- videokonferenco kun esperantistoj el Danio, Hispanio kaj Japanio (Galina Terentjeva)
- teatraĵeto de Raja Kudrjavceva "Vizito de L.Zamenhof al nia E-kunveno" (V.Kudrjavcev, A.Osincev)
- rakonto pri partopreno en E-kursejo en Barlaston (Britio) somere 2010 (Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev)
- amika teumado kaj babilado
Apartaj programeroj de tiu ĉi Zamenhof-festo-2010 meritas pli detalan rakonton kaj mi publikigos ligilojn en proksimaj tagoj. Vidu informojn ankau ĉe la paĝejo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj.
еще фотографии на http://www.ural-sib.org/eo/urboj/jekaterinburg/zamenhof-celebrado-en-jekaterinburg
Эти страницы могут быть интересными для васЛетний фестиваль эсперантистов на Азовском море RET-07Куба – туристический рай по умеренным ценам День Заменгофа 2011 в Екатеринбурге
Viktor Kudrjavcev
|
|