Fine de majo okazis
ekzameno en la kurso de Esperanto. Post la ekzameno la instruisto diris:
— Nun vi povas paroli en
Esperanto kaj antaǔ vi estas malfermita la tuta mondo. Feliĉon kaj
sukcesojn al vi ĉiuj! Mi invitas vin en la urban Esperanto-klubon.
Post la ekzameno la
geamikoj decidis promeni tra la urbo kaj festi finon de E-kurso en iu
kafejo. Ili ekpaŝis laǔ la strato. Estis varma vetero. Sur la arboj
aperis freŝaj folioj. Amaso da homoj paŝis laǔ trotuaroj. En la ŝoseo
cirkulis multaj aǔtoj. En busoj, trolebusoj kaj tramoj veturis
pasaĝeroj.
La geamikoj venis al la
vojkruco ĉe la ĉefa prospekto. Ili atendis verdan lumon de la semaforo,
trairis la prospekton kaj eniris en la kafejon.
— Ĉu vi rimarkis, ke la
lumo de semaforo, kiu permesas iri, estas verda lumo? Verda koloro
estas koloro de Esperanto!
Proksimiĝis kelnero kaj
donis menuon.
— Kion ni mendu?
— Mi pensas, ke eblas mendi
po pokalo da vino por tosti okaze de finiĝo de nia E-kurso kaj prospero
de Esperanto. Kaj poste ni trinkos kafon kun sendviĉoj.
La amikoj tostis kaj poste
sidis ĉe la tablo, trinkis kafon kaj babilis. Vesperiĝis, kiam ili
eliris el la kafejo kaj daǔrigis promenadon tra la urbo. La vitrinoj de
pluraj vendejoj aspektis bele, stratlampoj kaj reklamoj hele lumis.
Homoj promenis, ripozis sur benkoj en la parko, infanoj ludis.
Viktoro kaj Andreo
akompanis sian amikinon ĝis ŝia hejmo.
— Dankon, amikoj, pro
agrabla kompanio. Kiam ni denove renkontiĝos?
− demandis Elena.
— Mi invitas vin ripozi ĉe
naturo, mi konas tre belan lokon.
— Do, veturu ni al naturo
post la universitataj ekzamenoj! – diris Elena.