|
Mi estas Katya Virginia el Brazilo (Belem, Parao). Mi lernis E-lingvon antaŭ preskaŭ dek jaroj, sed pro manko de tempo mi forlasis mian E-korespondadon antaŭ tri jaroj. Tamen, mi deziras komenci ĝin denove, ekzercante E-lingvon kun geesperantistoj eltutmonde, prefere el Eŭropo, sed korespondantoj el ĉiuj landoj estos tre bonvenaj. Mia celo estas plibonigi mian E-vortaron per kontinua korespondado. Plaĉos al mi paroli pri diversaj aferoj, ĉar mi amas la vivon, la bestojn, la naturon, la muzikon, same kiel mi ĝojos amikiĝi kun novaj geesperantistoj. Mi nur povas retkorespondi per mallongaj leteroj, ĉiusemajne, sed ankaŭ plaĉos al mi interŝanĝi papersendaĵojn: poŝtkartojn, bildkartojn, fotojn. Do, mi atendos viajn leterojn kaj bonvolu skribi al mi!
katyavirginia + yahoo.com.br reveni al Koresponda Servo Universala
|
|